Historio de la lingvo Esperanto
Edmond Privat
La movado 1900 — 1927.
Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig / 1927, ESPERANTO-FAKO.
La skanaĵo de la libro estas en la retejo de REU.
Antaŭparolo
En la unua volumo de tiu ĉi historio, aperinta antaŭ 15 jaroj, mi provis rakonti la devenon kaj komencon de Esperanto. Temis antaŭ ĉio pri la lingvo. En la nuna dua parto mi provis montri, kiel Esperanto kreis al si publikon kaj fariĝis rimarkinda socia fenomeno. Temas ĉefe pri la movado, ne propaganda, sed uza.
Pri la historio de tiu disvastigo en ĉiuj apartaj landoj mi ne povis paroli, sed nur pri la ĝenerala, komuna kaj internacia evoluo de la esperantista vivo. El la postmilita epoko, ankoraŭ tro proksima, mi kiom eble evitis citi personajn nomojn inkluzive la mian, kaj mi petas pardonon de tiuj multaj pioniroj, kiuj meritos iam laŭdan mencion kaj eĉ biografion kiel fidelaj kaj sindonaj sekvintoj de Zamenhof.
Pri alia afero mi ankaŭ petas antaŭan senkulpigon, t.e. pri la forgesoj aŭ mankoj en tiu resuma kaj nekompleta skizaro. Ĉiujn rimarkojn de malnovaj atestantoj mi danke ricevos. Dume la du libroj helpu la novajn generaciojn iom pli funde koni kaj kompreni kiel semiĝis kaj kreskis el tero unu el la plej mirindaj greneroj de l' homa penso.
Geneve, somero 1927. Edmond Privat.
Tabelo de enhavo
Disvastiĝo en okcidento (1900—1903)
Pariza Ekspozicio 1900. Propagando de profesoroj Meray, Lambert kaj Laisant en Francujo. Sciencaj kongresoj priparolas la mondlingvon. Novaj gvidantoj: Generalo Sebert, Bourlet, Cart, rektoro Boirac. Franca periodo 1902: Turing-klubo. Firmo Hachette eldonas librojn. La „Kolekto Aprobita“. Fondo de societoj kaj gazetoj en Bulgarujo, Belgujo, Nederlando, Hispanujo, Peruo, Brazilio, Ĉilio, Bohemujo, Anglujo, Svislando 1903.
Uzo parola. Unua kongreso (1904—1905)
Parola sperto mankis en okcidento. Vizitoj de Ruslandanoj al Francujo. Letero Lambert al Mĉray 1900. Renkontoj en Dijon. Angloj kaj Ĉeĥo en Le Havre 1903. Internacia Festo en Calais 1904. Unua kongreso en Boulogne sur Mer 1905. Elokveniaj paroloj. Teatra vespero. Zamenhof pri elparolo. Zamenhofa idealo. „Preĝo sub la Verda Standardo“. Interna ideo. Verda flago. Himno. Muzikaĵoj. La spirito de la lingvo. Kion lingvoj respegulas. Influo de komunaj sentoj sur lingvoj ĝenerale.
La Bulonja Deklaracio (1905)
Esperantismo kaj Interna ideo. Oficiala distingo. Zamenhof en Parizo. „Deklaracio pri Esperantismo“. Lingvo neŭtrala. Lingvo paciga en diversgentaj landoj. Pri Makedonio. Lingva justeco. Citaĵo el Zamenhof. Egaleco en kongresoj. Polemiko pri „Kolekto Aprobita“. Fondo de Presa Societo en Parizo. La „Fundamento“. Ĝia signifo.
Kongresaj diskutoj. Fondo de la lingva komitato (1905)
Laborkunsidoj en Boulogne. Kongresa prezidanto Boirac. Proponoj kaj diskutoj. Telegrafio. Instruado en lernejoj. Organizo de la movado. Bezono je centra aŭtoritato. Lingva Komitato. Unuaj membroj. Tradukoj en „Universala Vortaro“.
Fondo de centra oficejo (1906)
Generalo Sebert organizas. Kongresa Komitato. Biblioteko. Centra Oficejo. D-ro Javal helpas. Oficiala dokumentaro. Kongresa regularo. „Parlamenta“ diskutado. Protokoloj. Propagando ĉe scienculoj. La verko de Sebert.
Dua kongreso en Geneve. La fakoj (1906)
Organiza laboro. Influo de Sĉbert. Sistemigo. Kongresa tradicio. Fakaj kunsidoj. Rimarko de prof. Flournoy. Fondo de Scienca Asocio. Esperantistaj „konsuloj“. Ruĝa kruco. Blinduloj.
La kresko. Tria kongreso en Cambridge (1907)
La mondo en 1907. Lernolibroj en 26 lingvoj. Fondo de la „Revuo“. Originalaj noveloj de Valienne. Diplomoj. Kongreso en Cambridge. Diservoj. Katolikoj. Protestantoj. Liberpensuloj. Internacia monsistemo. Parolado de Zamenhof: Esenco de la kongresoj. Difino de la „Interna ideo“. Haga konferenco. Zamenhof en Londono. Patriotismo kaj ŝovinismo.
La delegacio (1907)
Fondita en 1900. Programo. Statuto. „Esenco kaj estonteco de la ideo pri Lingvo Internacio“. Petskribo al Internacia Asocio de l' Akademioj 1907. Rifuzo Zamenhof kaj Couturat. Elekto de komitato. Reformaj proponoj. Kunsido en Parizo. De Beaufront kaj Ido. Fina rezolucio.
La rompo (1908)
Delegacio kaj Lingva Komitato. Couturat kaj de Beanfront. Gazetpolemikoj. Osiwald kaj Boirac. Baloto de Lingva Komitato. Oficiala respondo. Cirkulero de Zamenhof. Idista movado. Disrompo de la Delegacio. Juĝo de prof. Baudoin de Courtenay. Kiel lingvoj evoluas. Jespersen-a leĝo. Sekvoj. Konkludo.
Fondo de UEA (1908)
Carles pri konsuloj. Rousseau pri Esperanto-oficejoj. Hector Hodler. Lia gazeto „Esperanto“. Uzado super teorio. Organizo de l' uzantoj de la lingvo. Fonda statuto de UEA (Aprilo 1908). La Delegitoj. Kunsido en Dresden. Parolado de Zamenhof. La ideoj de Hodler. Filozofo de UEA. Esperantista popolo.
Reorganizo de lingva komitato. Kvara kaj kvina kongresoj (1908—1909)
Kvara kongreso en Dresden 1908. Registara protekto. Ruĝa Kruco. Teatra prezento de „Ifigenio“. Kresko de la movado. Reorganizo de Lingva Komitato. Difino pri ties celo. Kreo de Akademio. Ekzamenoj kaj diplomoj. Internacia Instituto. Kvina kongreso en Barcelona 1909. Registaraj invitoj. Floraj Ludoj. Progreso en literatura stilo.
Trans oceanoj (1906—1909)
En Azio kaj Ameriko. 1906—1909. Lingvoj en Usono. Amerika vidpunkto. Sesa kongreso en Washington 1910. Zamenhof pri registaroj. Konfirmo per faktoj. Zamenhof pri teoriuloj. Eŭropa kongreso de UEA en Augsburg. Pri kunvenoj amasaj aŭ malvastaj. Naciaj kongresoj. Brazila movado. Eŭropo ne estas tutmondo.
La organiza batalado (1911—1913)
La organiza problemo. Ĉefa diskuta temo. En kongresoj. Inter kongresoj. Tri partioj. La oficialoj. La polemikuloj. UEA. Antverpeno 1911. Diskuta vigleco kaj lingva gajno. Konstato de sinjoro Otlet. Rajtigitaj delegitoj. Krakov 1912. Zamenhof demetas oficialan rolon. Bern 1913. Unuigo de Naciaj Societoj. Parlamenta lingvo.
La 25-jara jubileo (1912)
Jubileo en Krakov 1912. Rigardo malantaŭen. La Esperantista popolo. Ĝia gazetaro. Tri tendencoj. „Revuo“ kaj „Oficiala gazeto“. „Lingvo Internacia“. „Esperanto“. Internacia unueco lingva. Stilo de Varsovianoj. Grabowski, Belmont, Kabe. Statistiko pri libroj. Katalogo Davidov. Muzikaj eldonaĵoj. Nombro de societoj. Duono en okcidento. Registara malhelpo en Ruslando. Paroladvojaĝoj. Parrish pri Kalifornio. Jubilea konstato de Zamenhof. Atingita rezultato. Generacio starigis vivan lingvon.
Dum la milito (1914—1917)
Deka kongreso en Parizo 1914. Ekmilito en Eŭropo. Ĝenerala disiĝo. Koresponda servo de UEA. Artikoloj de Hodi Dekunua kongreso en S. Francisko 1915. Naciaj propagandoj. Ĉe flegistoj. Ĉe militkaptistoj. En Siberio. Morto de d-ro Zamenhof en 1917.
Post la milito (1919—1921)
Eŭropo ĥaoso. La mortintoj. Novaj landlimoj. Novaj regnoj. Lingvoj en Eŭropo. Bezono je interligilo. Oportuneco de Esperantismo. Kunsido en Parizo 1920. Morto de Hodler 1920. Dekdua kongreso en Hago 1920. Decido pri reorganizo. Internaciaj asocioj en Bruxelles 1920. Komisiono en Moskvo. Kongreso de eksmilitintoj. Ligo de Nacioj en Geneve. UEA revenas tien. Internacia Ruĝa Kruco 1921. Dektria kongreso en Praha 1921.
Instruado en lernejoj (1908—1921)
Lille 1908. Samos 1910. Eceles 1916. Anglaj kaj germanaj lernejoj 1920. Instituto Rousseau. Enketo de prof. Bovet. Instruista konferenco Genŝve 1922. Eksperimentoj en 16 landoj. Rezultatoj kaj influo: Al lernado de gepatra lingvo. Al lernado de fremdaj lingvoj. Eksperimento en Bishop Auckland 1921. Raporto de anglaj inspektoroj. Enketo de la Ligo de Nacioj. Respondo latva. Korespondado inter infanoj. Lernotempo. Devigeco aŭ ne.
La kontrakto de Helsinki (1922)
Dekkvara kongreso en Helsingfors 1922. Versaĵo de Belmont. Runo de Kalocsay. Prelego de lingvisto Setala. Elparolo de Finnoj. Solvo de la organiza problemo. Kontrakto inter UEA kaj Naciaj Societoj. Fondo de K.R. kaj Centra Komitato.
Uzo en komerco. Venezia konferenco (1921—1924)
Pri teknikaj konferencoj. Internacia komerco postmilita. La foiroj. Pariza Komerca Ĉambro. Enketo Baudet 1921. Konferenco en Venezia 1922. Foiroj de Leipzig kaj Frankfurt. Interfoira komisiono. Komercaj Ĉambroj. Teknika precizeco per Esperanto. Atestoj de britaj firmoj. Servoj per UEA. Turisma reklamo. Varborso. Scienca kongreso pri komerco Lyon 1924.
La nova organizo. Amaskongresoj (1923—1924)
Disvastiĝo en Germanujo. Dekkvina kongreso en Nirnberg 1923. Malfacilaĵoj en Francuĵo. Stariĝo de K. R. Kunsido en Geneve 1924. Deksesa kongreso en Wien 1924. Forigo de K. K. K. Fino de la diskutoj pri organizo. Funkcio de l' nova organizo.
Ĉe la laboristoj (1921—1925)
Lingva baro inter laboristoj. Unuaj laboristaj grupoj. Antaŭ milito. Post milito. Fondo de SAT en 1921. Celo kaj servoj. Apartaj kongresoj. Rilatoj kun Ruslando. Lingvo kaj literaturo. Rezolucioj eksteraj. Poŝtmarkoj en Sovjetlandoj. Atestoj de laboristoj. Uzo politika. Lernado ĉe policanoj. Ĉies mondlingvo.
Ĉe la Ligo de nacioj (1921-1924)
Unua propono 1920. Interveno de Hanotaux. D-ro Nitobe en Praha. Dua propono 1921. Enketo decidita. Raportaj konkludoj. Diskuto 1922. Franca kontraŭstaro. Oficialigo de la raporto. Citaĵoj el ĝi. Komisiono por intelekta kunlaborado. Interveno de Bergson. Rifuzo studi la temon. Neakcepto de la komisiona vidpunkto 1923. Favora rezolucio pri telegrafio 1924. Konkludo.
Uzo en radiofonio (1923—1925)
Disvastiĝo de senfadena telefonio. Ekuzo de Esperanto 1923. Ĝeneva Teknika Konferenco 1924. Disaŭdigo de reĝa parolado. Inter Usono kaj Tokio. 20 radio-kursoj. Fondo de Internacia Radio-Asocio. Internacia Radio-kongreso Paris 1925. Oficialigo de Esperanto. Elparola sperto.
Uzo en scienco kaj tekniko (1925)
Internacia Scienca Asocio. Deklaro de 40 francaj scienculoj. Teknikaj vortaroj. Kuracista Asocio. Teknikaj konferencoj en Parizo 1925. Scienca en Oceanografia Instituto. Komerca en Pariza Foiro. Granda kunveno en Sorbonne. Japanaj scienculoj. Dankesprimo al Sebert. Teknika gazetaro. Ĉe Pariza Komerca Ĉambro. Ŝlosiloj. Gramofondiskoj. Kursa eksperimento. Komerca vortaro. Favoro de ministro Painlevt. Esperanto kiel diskutlingvo. Komparo kun fremdlingvoj.
Internacia laboroficejo. Universala telegrafa unio (1920—1925)
Oficialaj dokumentoj de ILO en Esperanto 1920. Korelado en la lingvo. Rezolucio en 1921. Gazetinformoj. Regula bulteno. Klara lingvo en telegrafio. Bulonja deziresprimo. Propono en 1921. Negativa baloto. 13 regnoj kontrŭ de 11. Rezolucio de Ligo de Nacioj 1924. Universala Telegrafa Unio. Ĝia konferenco en Parizo 1925. Favora decido. Ŝanĝo de statuta artikolo VII. Interŝtata rekono kiel lingvo klara 1926.
La „Someraj Universitatoj“ (1925—1927)
Faka instruado en Esperanto. Provo en Bruxelles 1920. Somerkursoj en Usono 1908. Unua „Somera Universitato“ Geneve 1925. Psikologio. Edinburgh 1926. Folkloro. Danzig 1927. Scienca normigo. Fakaj prelegoj dumjare. Religia predikado. Traduko de P Biblio. Orientaj movadoj. Prelegvojagoj. Paceduka konferenco en Praha 1927.
Literaturo
Poemoj de Zamenhof. Esprimo de sentoj. Stila beleco. Komunaj esperoj. Lingvoj kaj popolspirito. Unuaj poetoj. Esperanta versfarado. Postmilitaj verkistoj. Originalaj noveloj. Kabaredoj. Literatura Mondo. Verda kato. Teatro. Tradukistoj.
Evoluo de la lingvo
Unueco kaj diverseco en la tempo. Vortara kresko. Aliformiĝo de kelkaj radikoj. Falo de ĥ. Radikoj novaj. Kombino inter malnovaj. Komuna kaj teknika lingvo. Oficialigoj de Lingva Komitato. Viveco de sufiksoj. Pliuzo de l' akuzativo. Aglutinema tendenco.
Unueco kaj potenco de la lingvo
Unueco en la spaco. Pri „disfalo en dialektojn“. Alilingvaj dialektoj. Alilingvaj unuecigoj. Historiaj fluoj: disen. kaj rekunen. Angla lingvo trans oceanoj. Esperanto ne uzata hejme. Malkresko de elparolaj diferencoj. Vortorda unuecigo. Pri dialektoj klasaj aŭ sektaj. La 40-a jubileo 1927. Nova generacio. Tradicio kaj teorio. Sinteno de lingvistoj. Lingvo kaj popolo. Fortoj materiaj kaj spiritaj.
Disvastiĝo en okcidento (1900—1903)
En la jaro 1900 Ruslando enmanigis la torĉon de l' esperanta lumo al la Francoj. Ĝi estis la jaro de l' Ekspozicio Tutmonda. Granda homamaso vojaĝis Parizon el ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko. La komencanta Franca Societo por la propagando de Esperanto, prezidata de L. de Beaufront, ne povis trovi la rimedojn utiligi mem tiun gravan okazon por diskonigi nian aferon al la publiko. Feliĉe la pli potenca rusa societo „Espero“ tion prizorgis kaj starigis belan dokumentejon pri Esperanto en la rusa fako de l' Palaco pri Edukado kaj Instruado. Francaj esperantistoj deĵoris por klarigado kaj akcepto de aliĝoj.
Tiu epoko signis grandan ŝanĝon em la esperanta movado. Jam en la printempo aliĝis al nia afero kelkaj scienculoj. En Dijon, la 10. Januaro 1900 prelegis profesoroj Charles Lambert kaj Charles Meray, kiu poste rondiris la tutan regionon por fondi grupojn en Lyon, Besangon, Beanne, Grenoble ktp. En Parizo d-ro Laisant, la konata matematikisto, prelegis al la Societo de l' sciencamantoj la 15. Majo 1900. Samtempe aliĝis al la Franca Societo por la propagando de Esperanto generalo Sebert, membro de l Akademio de Sciencoj, kiu interesiĝis jam en 1898 serĉante helplingvon por internacia bibliografio.
Kun la nova jarcento XX-a Esperanto eniris en periodon de publika atento. Antaŭe ĝi restis tute kaŝita movado de kelkcentoj da fervoruloj. Nun ĝi ekallogis la intereson de scienculoj kaj baldaŭ konatiĝis al la granda publiko. Dum la tuta Pariza Ekspozicio, la problemo pri mondlingvo estis diskutata ĉe sciencaj kongresoj pri filozofio, pri progresigo de sciencoj, pri teknika instruado, pri matematiko.
La morto de Volapiik estis ĝenerale konstatita. Ankaŭ la granda lingva supereco de Esperanto. Tamen bruis tiam la Blua Lingvo de sinjoro Bolack, kiu estis sufiĉe riĉa por starigi propran elmontrejon en la ekspozicio. La sciencaj kongresoj aliĝis al principaj rezolucioj pri utileco de mondlingvo laŭ la propono de sinjoro Leau, profesoro ĉe kolegio Stanislas. Li fondis poste kun profesoro Couturat la Delegacion por alpreno de lingvo internacia. Intertempe multaj intelektuloj eklernis Esperanton kaj ĝin diskonigis ĉirkaŭ si.
Dum la du postaj vintroj, Esperanto tre rapide disvastiĝis en tuta Francujo. La 9-an de Aprilo 1901 generalo Sebert prezentis ĝin per raporto al la Akademio de Sciencoj kaj ĉiuj gazetoj rakontis tion. Alia matematikisto Carlo Bourlet, profesoro ĉe Belarta Lernejo, varbis la Francan Turing-klubon, potencan asocion de 70000 membroj, kiu poste monsubtenis la movadon kaj la fondon de grupoj en Lille, Reims, Le Havre ktp.
En Junio 1901 aliĝis sinjoro Theophile Cart, profesoro de germana lingvo ĉe Liceo Henri IV, kiu tuj eklaboris por verki novajn lernolibrojn. Samepoke lernis Esperanton la filozofo Emile Boirac, rektoro de l' Universitato en Grenoble, kiu komencis prepari grandan vortaron. En la personoj de tiuj kvar viroj Esperanto trovis baldaŭ ĉefojn por siaj diversaj fakoj: organizo (Sebert), propagando (Bourlet), instruado (Cart), lingvolaboro (Boirac).
De tiam la gvidado de la tuta movado pasis de Ruslando al Francujo kaj tie transiris de sinjoro L. de Beaufront al la novaj homoj varbitaj en la sciencaj rondoj. Tiun tempon en la historio de Esperanto multaj nomas ankoraŭ nun „la franca periodo“ pro tio, ke la gvidantoj kaj la centro sidis en Parizo kaj disradiadis de tie. Kun admirinda agemo kaj trafa energio profesoro Bourlet komencis organizi sisteman propagandon por Esperanto. El la manoj de sinjoro Moch li prenis la prezidon de la Pariza grupo kaj ĝin kunvenigis de tiam en la Sorbonne kun la permeso de l' Pariza Universitato. Li varbis la grandan eldonan firmon Hachette kaj dissendigis per ĝi al ĉiuj librovendejoj en la tuta mondo popolan lernolibreton, presitan je duonmiliono da ekzempleroj. Samtempe li instigis la firmon eldoni je ĝia risko serion da bonaj libroj sub la kontrolo de d-ro Zamenhof: la „Kolekto Aprobita de D-ro Zamenhof“. En ĝi aperis en 1902 la „Esperantaj Prozaĵoj“ kaj „Hamleto“, en 1903 la „Fundamenta Krestomatio“.
Baldaŭ kreiĝis tiamaniere valora biblioteko, aĉetebla en ĉiuj urboj de l' mondo per la filioj aŭ korespondantoj de Hachette, kies fama almanako entenis ĉiujare klarigajn paĝojn pri Esperanto kun varbiloj, konkursoj ktp. Estas interese memori, ke en 1900 la tuta esperanta literaturo konsistis ankoraŭ nur el 150 libretoj kaj dumonataj revuoj: L'Espĉrantiste kaj la Lingvo Internacia, kiu almigris en 1902 de Upsala al Parizo, kie d-ro Fruictier ĝin deposte redaktis, dum P. Lengyel ĝin icio en Hungarujo. La du postaj jaroj vidis rimarkindan floradon.
Efektive la movado ne limiĝis al Francujo. En 1902 kaj 1903 fondiĝis en multaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko propagandaj socletoj kaj esperantistaj gazetoj. Tiam ekaperis en Bulgarujo Rondiranto, redaktata de sinjoro Oreŝkov, La Lumo en Kanado, kie abato Solis, sinjoroj Beauchemin kaj Saint-Martin vigle propagandis, Belga Sonorilo kun kapitano Lemaire kaj sinjoro Jamin, kiu organizis dokumentejon en la Antverpena Ekspozicio en 1902, Holanda Pioniro, fondita de sinjoro Bulthuis en Hilversum, Espero Katolika, de la franca abato Peltier, Suno Hispana de sinjoro Codorniu en Valencia, kaj Antaŭen Esperantistoj! de profesoro Villareal en Peruo. En Sud-Ameriko grupoj fondiĝis ankaŭ en Brazilio kaj Ĉilio. En Moravio laboris sinjoro Ĉejka, kiu eldonis en Bystfice-Hostyn kun helpo de sinjoroj Krumphole kaj Ŝidlo tri gazetojn: Revuo Internacia, Der Deutsche Esperantist kaj Bohema Esperantisto. En ltalujo grafo Albert Gallois fondis la Italan Societon por la propagando de Esperanto kaj ĝian organon L'Esperantista.
En Anglujo Esperanto restis longe nekonata. La unua grava subtenanto estis la fama ĵurnalisto W. T. Stead, direktoro de la Review of Reviews. Aliparte en la urbo Keighley sinjoroj Joseph Rhodes kaj John Ellis fondis la unuan societon en 1902. En Januaro 1903 stariĝis la Londona Klubo. Fraŭlino Lawrence kaj junulo H. B. Mudie donis al ĝi organon The Esperantist.
En Svislando la propagando de filozofo Ernest Naville ne perdiĝis. En komenco de 1903, sinjoro Renard fondis la Svisan Societon kun revuo Svisa Espero kaj ni aperigis en Geneve Junan Esperantiston por disvastigi korespondadon inter junularo, estante kun Hodler samklasaj lernantoj en suba gimnazio.
Tiel, en mallonga spaco de du jaroj, la movado fariĝis preskaŭ tutmonda kaj, pensante pri la novaj grupoj en Ĉilio, Peruo, Siberio kaj Mongolio, oni povis rimarki prave, ke „en Esperantujo la suno neniam subiras“.
Kompare kun la situacio antaŭ 1900, ĝi estis giganta paŝo, sed kompare kun la celo, ĝi estis kompreneble ankoraŭ nur paŝeto. Tamen la konscio, ke nun ekzistas preskaŭ ĉie esperantistoj, donis al ili novan entuziasmon. Oni skribis, oni presis, oni korespondis internacie. La lingvo funkciis kaj ĝia nomo diskoniĝis tra la mondo.
Uzo parola. Unua kongreso (1904—1905)
Gis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn.
Ekzemple la vizitoj al Francujo de sinjoroj Postnikov en 1899, de sinjoro Pavlovskij kaj de d-ro Krikortz el Stockholm, en 1900, faris grandan impreson kaj L'Esperantiste de Novembro 1900 publikigis longan leteron de prof. Lambert (al prof. Meray) pri lia unua interparolo en Esperanto, kiam li ok horojn diskutadis kun la sveda vizitanto pri ĉiuj eblaj temoj montrante al li la urbon Dijon. La sama revuo presigis en sia aldono de Novembro 1902 kvarpaĝan raporton de kolonelo Levitskij pri sia vojaĝo en Francujo per Esperanto.
La atestoj sonas ĉiuj simile. La unua momento estis jom embarasa kaj malrapida, la dua malpli kaj la sekvantaj horoj, alportis veran plezuron kaj pli kaj pli fluan elparolon. La kompreno ĉiam estis klara. La grupo en Le Havre antaŭsentis, ke tie kuŝas la plej granda valoro de mondlingvo. Ĝi volis organizi eksperimenton. Efektive multaj homoj scias legi unu aŭ alian el la ĉefaj fremdaj lingvoj por profiti libron aŭ gazeton, sed paroli, tion povas tre malmultaj. Se do Esperanto sukcesos doni al la vojaĝantoj aŭ kongresanoj tiun grandan faciligon en la vivo, ĝi alportos al la homaro la solvon de plej urĝa problemo.
Tial la grupo en Le Havre invitis kelkajn eksterlandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. Iliajn paroladojn tradukis lernantoj de la kurso. El Anglujo partoprenis sinjoroj Rhodes, Ellis, Mudie kaj fraŭlino Lawrence; el Bohemio sinjoro Kŭhnl, ĉeĥa studento. La eksperimento bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis la aŭskultintojn.
El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Efektive la grupo en Le Havre rekomencis iom pli grande la samon en 1904 kaj ĝi donis ideon al la aliaj marbordaj grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en Esperanto. Ĝi okazis la 7-an kaj 8-an de Aŭgusto 1904 en Calais kaj Dover kun oficialaj akceptoj de urbestraroj, bankedoj, festparoloj, kantoj ktp.
La unuan fojon ducent homoj diversnaciaj — ĉefe anglaj kaj francaj — kunvenis kaj interparolis en Esperanto. La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita, ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en Aŭgusto 1905. Advokato Michaux el Boulogne sur Mer promesis aranĝi tion en sia urbo.
Ĝi estis granda aventuro. Multaj trovis la aferon trofrua, nematura. Tamen ĝi sukcesis. La invitojn subskribis la Franca Societo, la Pariza grupo, la Bulonja kaj la Franca Turing-klubo. Sepcent esperantistoj alkuris el ĉiuj landoj de Eŭropo.
D-ro Zamenhof mem faris la vojaĝon kun sia edzino. Ankaŭ la plej konataj esperantaj verkistoj el Varsovio: Grabowski, Kabe, Leo Belmont. Dum unu semajno fervora kolegaro ĝuis la renkontiĝon kaj kompreniĝon. Multaj neniam parolis Esperanton antaŭe. Ĝia facileco kaj flueco mirigis ilin eĉ en propra buŝo.
Ne nur en privataj interparoloj fluis la lingvo vive kaj agrable, sed ankaŭ en diskutoj de l' kongreso. Kelkaj talentaj parolantoj jam montriĝis, ĉefe slavaj. La unuan fojon eksonis elokventeco en Esperanto. La unuan fojon vibris en koroj kaj esprimiĝis tra lipoj komuna, forta sento de multnacia popolamaso per unu lingvo, la sama por ĉiuj. Emocio trovis parolilon. Kortuŝo sonorigis ĝiajn vortojn kiel inspiro la zumantajn kordojn de harpo melodia. Egaleco kaj frateco nekonataj regis inter bonvolaj homoj ĉiudevenaj. Amo elfluis al la liganta lingvo kaj donis al ĝi flugilojn.
En la franca havenurbo regis atmosfero tute unika. Ĉirkaŭ la teatro Bulonja svarmis fratiĝemaj homoj. Ĉiu alparolis unu la alian kvazaŭ bone konatojn. La mirakla pentekosta ĝojo kaptis blankbarbulojn, junulojn, pastrojn, instruistinojn, oficirojn, kuracistojn, scienculojn aŭ komercistojn, alkurintajn el tuta Eŭropo. Ĝis frumateno babilis grupoj de fervoraj sidantoj en ĉirkaŭaj restoracioj.
Teatra vespero okazis. Komedion de Moliĉre (La edziĝo kontraŭvola) ludis sep diversnaciaj amatoroj. La diferencoj en elparolo estis malgrandaj, la unueco multe pli frapanta. Tamen el libera instruado restis kelkaj postsignoj. Ĉe Angloj kaj Francoj la lernolibroj de L. de Beaufront — forestanta pro malsano — lasis tendencon elparoli la vokalojn tro fermite kaj longe. Oni petis d-ron Zamenhof pri la ĝusta maniero. Li deklamigis poemojn per sinjorino Rosa Junck, kiel modelo. Ŝi estis aktorino itala el ĉeĥa deveno kaj elparolis la vokalojn malfermite kiel Slavoj kaj Italoj. De tiam la regulo estis klara por ĉiuj, sed ĝi bezonis multajn jarojn por disvastiĝi en ĉies uzadon.
Krom la parola sukceso, la Bulonja kongreso alportis al Esperanto ion pli: la inspiron idean kaj sentimentan. La unuan fojon oni vidis la fondinton. Liaj modesteco kaj genia spiriteco aperis al ĉiuj per rekta kontakto. Kiam la solena malfermo kunigis ĉiujn en teatra salonego la unuan vesperon, ĉies admiro kaj dankemo alflugis al tiu malalta viro, timema, iom ĝenata, kun rondaj okulvitroj kaj saĝa bonkoreco de patra kuracisto.
Post entuziasmaj ovacioj eksonis tra l' subita silento lia voĉo simpla kaj senpretenda: „Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas... Modesta estas nia kunveno... sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas...“
Pri tiu altsenta parolado, pri la „Preĝo sub la Verda Standardo“, pri la tuta emocia atmosfero de la malferma kunsido, mi klopodis doni kiel eble fidelan impreson en la „Vivo de Zamenhof“, ĉapitro VI. Tio ĉi estas certa, ke la idealismo de Zamenhof kreis grandan entuziasmon ĉe la kongresanoj montrante al ili ne nur la lingvan sukceson de tia kunveno, sed ankaŭ ĝian moralan signifon; „Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj[1].“
La de Benufront-a koncepto, ke „Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli“ ricevis ankaŭ seriozan baton en Boulogne. La ĉeestintoj komprenis, ke forta „interna ideo“ inspiras la tutan aferon kiel ĝi instigis la fondinton mem. Por li mondlingvo estis ne celo, sed rimedo al kunfratiĝo de homoj. Por multaj ĝi fariĝis simbolo de pli harmonia homaro. De tiu tempo disvastiĝis la uzo de la verda flago kun verda stelo en blanka kvadrato ĉe la angulo, laŭ propono de Michaux[2]. Ankaŭ oni ekkutimis kanti la himnon „La Espero“, ne plu laŭ malnova melodio de Adelskjold, sed laŭ nova muziko de F. de Menil, franca esperantisto.
Cetere la belsoneco de la lingvo tre favoris kantadon kaj tial aperis dum tiu epoko granda kvanto da muzikaj eldonaĵoj en Esperanto. Precipe disvastiĝis kiel kantaĵoj la poemoj de Zamenhof: „La Vojo“, „Al la fratoj“ ktp., kiuj entenis tiun homaran lirismon.
Laŭ la pure lingva vidpunkto, tiu idealismo de la esperantista movado havis grandan avantaĝon. Ĉiuj vivantaj lingvoj posedas propran „spiriton“. Ili reprezentas ian specon de naciismo kaj parte respegulas la psikologion de unu gento. Se Esperanto restus pure vorta kodo por komercaj katalogoj aŭ teknikaj korespondaĵoj, mankus al ĝi viviga kaj beliga elemento. La tuta „interna ideo“ donis al ĝi animon kaj flugilojn. Esprimante aspirojn de la homaro al pli da unueco morala, ĝi kreis al si propran spiritan forton kaj donis signifon al sia ekliteraturo.
La tuta antaŭmilita elokventado kaj poeziado en Esperanto pri la reamikiĝo de la popoloj povas nun ŝajni tro simpla kaj ripetema. Ĝi tamen, estis la ĉefa vivofonto por la lingvo, kiu multon ŝuldas al tiu homara blovo. Cetere la komencaj literaturo kaj patriotismo de ĉiuj gentoj estas ankoraŭ multe pli simplaj. Tiu nova tutmondeca konscio ne povis naskiĝi kaj esprimiĝi alimaniere ol ĉiuj kolektivaj popolsentoj. Ĝi devis ankaŭ trapasi freŝan infanecon antaŭ ol atingi florantan junecon kaj klasikan maturecon.
La Bulonja Deklaracio (1905)
Dum unuflanke la Bulonja kongreso antaŭenpuŝis la la idealistan flankon de la Esperanto-movado, ĝi aliflanke fiksis publikan distingon inter la „interna ideo“ kaj oficiala „Esperantismo“ kiel nura celado al propagando por helpa mondlingvo. La francajn esperantistojn iom timigis la mistika fervoro de Zamenhof por homaranismo. Iliaj ĉefoj estis scienculoj aŭ teknikistoj, dezirantaj interesi la registaron por Esperanto kaj timantaj ridegon aŭ atakadon kontraŭ la afero se oni suspektas, ke ĝi kovras ian novan filozofion aŭ kvazaŭ religian celadon.
Kiam Zamenhof alvenis Parizon, antaŭ la Bulonja kongreso, sinjoroj Sebert, Javal, Bourlet aranĝis por li oficialajn akceptojn ĉe la urbestro, ĉe membroj de Scienca Akademio, ĉe la Ministro de Publika Instruado. Tiu ĉi lasta estis radikala senatano Bienvenu-Martin, kiu havigis al la kreinto de Esperanto la ordenon de la Honora Legio.
Zamenhof estis treege modesta, ĉiam ĝenata per honoroj kaj fidele persista je sia alta idealo. Sed li sentis la gravecon de la novaj gvidantoj de la franca movado kaj li komprenis iliajn konsilojn. Estis necese oficiale apartigi la personajn konvinkojn kaj la praktikan rolon de Esperanto. Tial li konsentis verki la faman „Deklaracion pri Esperantismo“, kiu kontraŭbalancis lian profunde kortuŝan malferman paroladon. La kongreso alprenis tiun tekston kiel oficialan difinon de la Esperanto-movado:
Deklaracio pri Esperantismo.
Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la Internacia Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, trovis necesa, laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto, doni la sekvantan klarigon:
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrale homa, kiu „ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn“, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke Lingvo Internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj faritaj en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de Lingvo Internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenlo kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, Jam delonge ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.
Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materia mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo, kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn klajn li deziras kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tluj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.
- Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.
La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj „tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto“. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la „Fundamento de Esperanto“, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
- Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomeninda, sed ne deviga.
Per la unua kaj kvina paragrafoj la rolo de Esperanto kiel interkomprenila „lingvo neŭtrale homa“ do klare apartiĝis de ĉiu alia konvinko aŭ speciala uzo. Malgraŭ la elokventa peto de la pola poeto Leo Belmont, ke oni aludu pri la helpo de Esperanto al paco, prudenta prezidanto de l' kongreso, rektoro Boirac, sukcesis akceptigi la tekston sen pliaj aldonoj.
Unu frazo tamen konservas la odoron de la Zamenhofa junula koncepto kaj respegulas la tragedian situacion de orienteŭropaj lokoj, kiel lia naskiĝurbo Bjalistok kun akraj lingvaj konfliktoj. Ĝi estas la aserto en la mezo de l' dua paragrafo, ke Esperanto povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo.
Tiu mencio estas preskaŭ tute forgesita nun, kvankam ĝi eble revekiĝos al uzebleco iam en estontaj tempoj. Ĝis nun mi scias nur pri unu okazo, kiam ĝi estis publike memorigata, tio estas la projekto de konstitucio por sendependa Makedonio, aperinta post la mondmilito de 1914 kaj restinta sen apliko, ĉar la Pariza paco dividis tiun landon inter la tri najbaraj ŝtatoj. Unu el la statutaj paragrafoj proponis ĝuste tiun neŭtralan pacigan rolon al Esperanto por eviti ĵaluzon de la diversaj enloĝantoj kontraŭ ia ajn alia oficiala lingvo.
Estas fakto, ke Zamenhof donis apartan gravecon al tiu temo de lingva egaleco. Por li, helpa mondlingvo solvis ne nur problemon de utilo kaj de frateco, sed ankaŭ de justeco. Tion li akcentis forte en sia malferma parolado en Boulogne: „Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed em nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facilo komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estls atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno me ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo.“
Tiu citaĵo montras, kiom suferas naciaj malplimultoj en subpremantaj ŝtatoj, sed ĝi ankaŭ entenas klarvidan profetaĵon pri la lingva procedo en tiaj kunvenoj, kiaj estas ekzemple la kunsidoj de Ligo de Nacioj. Tie francaj kaj anglaj politikistoj povas regi per sia elokventeco libera en gepatra lingvo, sed la ĉinoj, bulgaroj, svedoj aŭ japanoj, eĉ se talentaj oratoroj hejme, devas balbute legi preparitajn manuskriptojn en lingvo fremda kaj malfacila. Imagu la sidejon en Tokio kaj la oficialajn lingvojn ĉina kaj japana. Kiel aspektus la brilaj parolantoj el Parizo kaj Londono, almetante siajn okulvitrojn por legi sian manuskripton en tiuj aziaj lingvoj? Estas tute kompreneble, ke Zamenhof estis impresita mem pri la granda paciga egaleco, kiu regis inter la kongresanoj en Boulogne sur Mer.
Por kompreni bone la trian paragrafon, necesas scii pri sufiĉe akraj polemikoj okazintaj antaŭ la kongreso Bulonja. Al kelkaj esperantistoj ne tre plaĉis la formo de la „Kolekto Aprobita de D-ro Zamenhof“, en kiu aperis la eldonaĵoj de la granda Pariza firmo Hachette. lli vidis en ĝi ian monopolon aŭ kvazaŭ mallaŭdon al ceteraj libroj, kvankam la celo estis nur havigi rekomenditajn modelojn.
En Lingvo Internacia d-ro Fruictier komencis kritikadon de tiu sistemo. Prof. Cart baldaŭ fondis kun li en Parizo „Presan Esperantistan Societon“ per akcioj por libere eldoni librojn. Alvenis presisto. Lengyel el Hungarujo kaj kunlaboris diverslandaj esperantistoj. Enmiksiĝis nature demandoj pri konkurenco kaj rivaleco. D-ro Zamenhof tre suferis pro tiuj disputoj inter esperantistoj, kaj tial provis ilin ĉesigi per publika deklaro en Boulogne. Per tiu tria paragrafo li denove konfirmis sian fordonon de ĉiuj personaj rajtoj aŭ privilegioj je Esperanto laŭ sia nobla kaj cedema kutimo. Li anoncis, ke la „Kolekto Aprobita“ ĉesos, kaj ke li de nun kontaktos kun la firmo Hachette nur pri siaj propraj verkoj.
La kvara paragrafo fiksis definitive la komunan bazon de Esperanto, super kiu la tuta lingvo jam elkreskis kaj disfloros per uzado viva. Ĝi neniel signifis, ke Fundamento devas mortigi la naturan progresadon, sed nur eviti, ke la bazo ŝanceliĝu. La dekses reguloj de la gramatiko, la modelaj tekstoj de la Ekzercaro, kaj la Universala Vortaro estis per tio akceptitaj interkonsentite, kiel la fiksita elirpunkto, el kiu la tuta lingvo daŭrigu sian riĉigan evoluadon per akiro de nova materialo kaj Intensa kunuzado de la malnova.
Estis tuto kompreneble kaj de ĉiuj dezirate, ke oni labori sciante, ke ekzemple iu sufikso aŭ radiko, havanta difinitan sencon kaj naskinta jam kelkcentojn da elkreitaj esprimoj, ne ricevos subite tute alian sencon kaj disfaligos la tutan konstruaĵon aŭ naskos neripareblajn konfuzojn.
Zamenhof komparis la minimuman materialon de la Fundamento al tio, kion reprezentas por ĉiuj naciaj lingvoj la unuaj tekstoj de la komuna praliteraturo. Li konstatis, kiom lia lingvo profitis de tiu konformiĝo al naturaj leĝoj. Do, la Bulonja kongreso fakte nur sankciis la relojn, sur kiuj la lingvo jam kuris antaŭen.
Kongresaj diskutoj. Fondo de la lingva komitato (1905)
La organizintoj de la Bulonja kongreso estis petintaj d-ron Zamenhof mem prezidi la kunsidojn, sed li tuj vokis apud si kiel vicprezidantojn sinjorojn Boirac, Vichaux, Sebert (Francoj), d-ron Mybs (Germano), kolonelon Pollen (Brito), kaj li proponis, ke rektoro Boirac prezidu la diskutojn. La franca scienculo tion faris kun rimarkinda takto kaj talento, sciante aŭdigi ĉies opiniojn kaj ofendi neniun, tamen lerte gvidante la diskutojn al klaraj konkludoj. En antaŭaj ĉapitroj ni raportis pri du el la temoj traktitaj: Elparolado kaj Deklaracio pri Esperantismo.
Oni diskutis ankaŭ pri la du plej gravaj manieroj Esperanton: ĝin akceptigi kiel klaran lingvon afaj rilatoj (propono Ducros), kaj ĝin instruigi al junularo (propono Privat). Pri la unua punkto estis ĝenerale konsentite, ke la afero estas tro frua kaj ne matura. Multaj jaroj estis ankoraŭ pasontaj ĝis kiam la lingvo estos sufiĉe uzata por meriti tiun oficialan rekonon de l' ŝtataj administracioj. Efektive ĝi okazis universale nur dudek jarojn poste per rekomendo de la Ligo de Nacioj en 1924, kaj per decido de la Universala Telegrafa Unio en 1925.
Pri la dua punkot estis ankaŭ konsentite agi prudente, laŭ lokaj cirkonstantoj, por atingi la enkondukon en lernejojn per la helpo de urbaj aŭtoritatoj. Rektoro Boirac povis anonci, ke per tia vojo Esperanto-kursoj jam ekzistas libervole en kelkaj francaj lernejoj de Amiens, St. Omer, Boulogne, Tournou, Auxerre, Narbonne, Auxonne, Sĉmur, Beaune, Annecy, Saumur, Bourg, Nantua kaj Angoulĉme. Estas granda bedaŭrindaĵo, ke oni tiam ne pripensis kolekti akuratan dokumentaron pri tiuj unuaj provoj. Oni devis atendi ĝis 1920 ĝis ili ripetiĝis iom vaste en aliaj landoj.
Sed la ĉefa temo diskutita en Boulogne, kaj en la sekvintaj dekkvin universalaj kongresoj estis la organizo de la Esperanto-movado. Ankaŭ tiu problemo bezonis dudek jarojn por trovi solvon. Nur fine la XVI-a en Wien decidis malŝarĝi la tagordon de la kongresoj je tiu afero depost 1924.
Antaŭ la Bulonja kongreso ekzistis nenia internacia kunligo de la Esperantistoj krom la fama „Ligo“ de 1893, mortinta iom post la negativa baloto pri la lingvaj ŝanĝoj. Ĝis 1903 d-ro Zamenhof eldonis fidele sian ĉiujaran Adresaron de la novaj esperantistoj. Poste sinjoro de Mĉnil provis kelkajn eldonojn de dika Tutmonda Jarlibro laŭ la listoj de naciaj societoj kaj lokaj grupoj. Sed pli viva ligilo mankis.
La diskuton pri organizo malfermis brila parolado de Kabe (d-ro Kazimir Bein el Varsovio), kiu elokvente pledis por kreo de centra lingva aŭtoritato kaj internacia propaganda organizo. En tiu tempo oni diris ankoraŭ „organizacio“. Ambaŭ proponojn subtenis sinjoroj Bourlet, Matton kaj la duan kontraŭbatalis sinjoroj Cart, Saint-Martin kaj ĝenerale ĉiuj amikoj de L. de Beaufront, forestanta, sed tamen tre influa. Dum longaj jaroj lia societo ne nomiĝis „franca“ kaj entenis preskaŭ ĉiujn gravajn eksterlandajn esperantistojn.
Aliflanke L. de Beaufront en varme kontraŭmilitis la ideon fondi aŭ komitaton esperantistan. Li opiniis, ke tiu rolo de supera lingva aŭtoritato povus aparteni nur al ekstera oficiala korporacio, kiu oficialigus Esperanton. Tial li subtenis per ĉiuj fortoj la iniciaton de sinjoroj Leau kaj Couturat por krei delegacion por elekto de Internacia lingvo.
En Boulogne estis tamen preskaŭ unuanima interkonsento favora al kreo de ia komitato por respondi al deziro de d-ro Zamenhof, ĉar li deziris liberiĝi el ĉiu respondeco rilate al la lingvaj aferoj. Pri internacia ligo aŭ unuiĝo de propagandaj societoj kontraŭe venkis la negativa tendenco. Estis nur decidite, ke okazos Dua kongreso en 1906 kaj estis komisiata la estraro de la Unua por ĝin kunvoki ĉu en Anglujo, ĉu en Svisujo.
Por zorgi pri lingvaj aferoj oni deziris, ke d-ro Zamenhof mem elektu la plej kompetentajn Esperantistojn, sed li rifuzis kaj nur akceptis proponi liston al la kongreso post interkonsento kun la ĉefaj reprezentantoj de la diversaj nacioj. Unuvoĉe estis elektita, dum la lasta kunsido, „provizora komitato por konsiliĝi kun d-ro Zamenhof pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo“.
Ĝi entenis:
12 Anglojn (Ellis, Rhodes, O'Connor, Millidge, Moscheles, Motteau, Mudie, Pollen, fraŭlino Shafer, d-ro Lloyd, Busutil, Emeric).
- 3 Belgojn (Jamin, Lemaire, Seynaeve).
- 1 Brazllanon (Coutinho).
- 1 Bulgaron (Oreŝkov).
- 1 Ĝillanon (Sepulveda Cuadra).
- 1 Dunon (Skeel Gbrling).
- 3 Finnlandanojn (Gustavsson, d-ro Runeberg).
- 20 Francojn (de Beaufront, Rene Lemaire, Benoist, Bourlet, Cart, Fruictier, Guilbeau, d-ro Javal, Moch, Sĉbert, Boirac, Lambert, Mĉray, d-ro Dor, Samuel Meyer, abato Peltier, Michaux, Cape, Matton, Guillaume).
- 4 Germanojn (Borel[4], Schmidt, d-ro Ebner, d-ro Mybs).
- 1 Grekon (Dragumis).
- 4 Hispanojn (Codorniu, Villanueva, Inglada, Sabadell).
- 1 Holandanon (Uitterdyk).
- 3 Hungarojn (Lengyel, Miletz, Siŭssmuth).
- 1 Islandanon (Thornsteinsson).
- 6 Italojn (Blanc, Marignoni, Bicknell[5], sinjorino Junck, Gallois, Bagnulo).
- 2 por Japanujo (Gauntlett, Mackensie).
- 2 Kanadanojn (Beauchemin, Saint-Martin).
- 2 Meksikanojn (d-ro Vargas, Morin).
- 2 Norvegojn (Allum, Midthus).
- 1 Peruanon (Villareal).
- 1 Person (Abesgus).
- 3 Polojn (Kabe, Leo Belmont, Grabowski).
- 1 Portugalon (Costa el Almeida).
- 7 Rusojn (Avilov, Zinoviev, Kofman, Gernet, Ostrovski, Asnes, Dombrovski[6]).
- 4 Svedojn (Ahlberg, Krikortz, Nylen, fraŭlino Cederblad).
- 2 Svisojn (Renard, Schneeberger).
- 3 Amerikanojn (Geoghegan, Twombly, Talmey).
Entute 95 personojn.
La fondo de la Lingva Komitato estis grava rezultato de la Unua kongreso, sed ankoraŭ kelkaj jaroj pasis ĝis la nova kreaĵo fiksis al si precizan programon kaj regularon, kiel estis rekomendite en Boulogne. Dum la posta vintro, d-ro Zamenhof petis, ke rektoro Boirac mem gvidu la korespondadon kun la membroj kaj esprimis la deziron, ke oni liberigu lin de ĉiu partopreno.
La unuaj esploroj entreprenitaj temis pri transskribo de supersignitaj literoj en telegrafio (raportonto d-ro Javal) kaj pri korekto de eraraj tradukoj de radikoj en Universala Vortaro. Tiun tre necesan laboron gvidis profesoro Cart atingante per tio pli da unueco en la enco de pluraj fundamentaj radikoj.
En 1906 en Geneve la provizora komitato remetis “Majn povojn en la manojn de d-ro Zamenhof, sed li petis ĝin konstante daŭrigi sian laboron kaj proponis formalan elekton de rektoro Boirac kiel prezidanto, kio estis akceptita.
Daŭris tamen ankoraŭ du pluaj jaroj, ĝis la Lingva Komitato akceptis en 1908 sian regularon laŭ projekto Boirac kaj ricevis aprobon de la Kvara kongreso en Dresden.
Fondo de centra oficejo (1906)
Dr-o Zamenhof estis granda idealisto kaj la esperantistaro ankaŭ fervora amaso da bonaj, sindonaj homoj sen komunaj kutimoj pri disciplino, ordo, metodo, ofte sen ia sperto pri aliaj internaciaj movadoj aŭ oficialaj klopodoj ĉe registaroj. Ili tamen ambiciis almiliti la tutan mondon al sia justa kaj nobla ideo. La Bulonja kongreso montris al ili en Francujo eblajn gvidantojn kun glora nomo, socia pozicio, spertojn kaj internaciaj rilatoj. Neniu pli ol d-ro Zamenhof mem ĝojis fine renkonti tiajn helpantojn por progresigi Esperanton.
Inter tiuj homoj staris unuavice generalo Sebert, konata pro lia teknika laboro kaj ĵus transpasinta de oficiala servado al Franca Akademio de Sciencoj. Kun granda pacienco li komencis la malfacilan taskon koncentrigi la diversajn fortojn de la disaj esperantistoj kaj ilin eduki al metodemo, dokumentado kaj statistiko.
Same kiel li petis rektoron Boirac prezidi la Lingvan Komitaton, d-ro Zamenhof petis generalon Sebert, ankaŭ kongresa vicprezidanto, ke li gvidu la laboron por aranĝo de estontaj kongresoj. La generalo tuj transformis la estraron de la Bulonjaj kunsidoj en „Organizan Komitaton“, paralelan je la Lingva. Li antaŭvidis, ke ĝi fariĝos iom post iom Konstanta Komitato de la Kongresoj (K.K. K.) konservante restantan elementon kaj enprenante reprezentantojn de la antaŭa, de la nuna kaj de la posta loka organizantaro de Universala Kongreso (ekzemple Boulogne 1905, Geneve 1906, Cambridge 1907).
Necesis presigi taŭgajn protokolojn, klarajn raportojn, oficialajn invitojn kaj krei regulan dokumentaron pri la progresoj de Esperanto en sama formato kun orda ciferado. Generalo Sebert estis unu el la fondintoj de la Internacia Instituto Bibliografia en Bruxelles. Li provis apliki al esperantista biblioteko la decimalan sistemon.
La Lingva Komitato, same kiel la Organiza, bezonis sekretariejon. lli havis nek lokon, nek monon. Kun sia amiko d-ro Javal, membro de l'Akademio Medicina, blindulo sed riĉulo, li fondis en Parizo, 51 rue de Clichy, La Esperantistan Centran Oficejon kaj malavare metis gin je la dispono de ambaŭ komitatoj. Kiel profesia sekretario estis vokita juna franca poŝtoficisto Gabriel Chavet, esperantisto jam de sia infaneco en 1898.
Iom post iom generalo Sebert kolektis tie ĉiujn presaĵojn aperintajn en Esperanto aŭ pri ĝi, broŝurojn, gazetojn, librojn. Sinjoro Chavet ekkorespondis kun la diverslandaj societoj aŭ grupoj.
De 1906 la Centra Oficejo en Parizo regule funkciadis ĝis la mondmilito en 1914 kaj servis kiel sekretariejo de la du komitatoj kaj ankaŭ kiel eldonejo de franclingvaj propagandiloj. Por ĉiu kongreso ĝi presigis raportojn kaj poste protokolojn. Depost 1908 ĝi publikigis „Oficialan Gazeton Esperantistan“, kiun ĉefe plenigis la komunikoj de la „Lingva Komitato“.
Generalo Sebert gvidis ĉion sisteme kaj grandstile. Li volis okazigi Esperanto-kongresojn laŭ modelo de famaj sciencaj kunsidoj. Li volis eduki la esperantistojn je ĉiuj kutimoj de seriozaj teknikaj entreprenoj. Kompreneble li ne povis sukcesi ĉiam. Al Esperanto aliĝis ĉiuspecaj homoj — inter ili multaj amatoroj. Al la kongresoj venis ne ĉiam la plej spertaj, sed antaŭ ĉio tiuj, kiuj havis rimedojn. Multaj ne komprenis metodecon kaj laŭregulecon. Kelkaj mokis la tendencon uzi la vorton „oficiala“. Aliaj timis, ke la Centra Oficejo volus iam regi la tutan movadon. En ĉiuj kongresoj oni multe diskutis pri organizaj demandoj. Oni eĉ ofte disputis tre vigle por aŭ kontraŭ kreo de rajtigitaj delegitoj, por aŭ kontraŭ tutmonda unuiĝo de la naciaj societoj.
Estante generalo, kutimanta je obeo, kaj ankaŭ paginte mem plej grandan parton de la elspezoj de la Oficejo, ĝia fondinto malfacile akceptis tian senĉesan demokratan kritikadon, postuladon de kontoj kaj kontraŭbataladon de liaj ideoj kaj planoj, ofte tro komplikaj por la amaso. Estas mirinde, ke tiel altranga maljuna homo tamen paciencis kaj fidele daŭrigis sian sendankan laboradon.
Pri tiuj organizaj temoj fluis multe da paroloj kaj multe da inko dum dek jaroj. El tio gajnis ĉefe la lingvo, kiu adoptiĝis al parlamenta diskutado kaj formis sian propran esprimaron por regularoj, rezolucioj, statutoj, raportoj ktp. Eble en neniu alia kampo estas Esperanto tiom riĉa je amasigita sperto per uzado kaj vivo[7].
Generalo Sebert estas nekontesteble la fondinto de la Esperantista Dokumentaro. Dank' al lia metoda laborado ekzistas presitaj protokoloj de ĉiuj kongresoj kaj ordigitaj raportoj pri la tuta laborado de la Lingva Komitato de ĝia fondo ĝis la mondmilito. Sed lia influo estis ankaŭ granda en multaj propagandaj aferoj. Lia nomo kaj lia persistemo konigis Esperanton en intelektaj kaj sciencaj rondoj kaj allogis al la kongresoj gravajn personojn.
Dum granda nombro de liaj akademiaj kolegoj kontentgis per nura ekstera simpatio al Esperanto, li mem kuraĝis lerni ĝin, uzi ĝin kaj doni al ĝia disvastigo grandan parton de sia vivo.
Por d-ro Zamenhof li estis, de la komenco, fidelas konsilanto, kapabla lin kompreni pro sia persona progresemo kaj siaj pacifistaj tendencoj, sed ĉiam ema ĵe prudento kaj zorga singardemo.
Dua kongreso en Geneve. La fakoj (1906)
La Bulonja kongreso ĉiam restos en memoro kiel okazintaĵo unika, io nevidita kaj nerevidota. Estis la unua fojo kiam Esperanto subite paroliĝis inter milo da diverslandanoj. Estis la festo de l' entuziasmo kaj de la revelacio. La Ĝeneva, la dua, estis la kongreso de l' organiza laboro. Tie regis antaŭ ĉio la influo de generalo Sebert. Kiel lokaj aranĝantoj ni povis konstati, kiom detale kaj sisteme li planis la estontan funkciadon de la kongresoj.
La malfermo aŭ inaŭguro fariĝis ceremonio laŭ impresa rito. Post kortuŝa parolado de d-ro Zamenhof pri la „Interna Ideo“ de Esperantismo, stariĝis la kutimo de sinsekvaj salutoj el ĉiuj reprezentataj landoj. La laborkunsidoj havis pretan tagordon kun raportoj de la du komitatoj elektitaj en Boulogne. Por konservi la neŭtralecon de la kongresoj, generalo Sebert instigis la kunvokon de apartaj kunvenoj fakaj kun propra tagordo kaj respondeco. En Geneve 1906 kunvenis private la ĵurnalistoj, edukistoj, socialistoj, framasonoj, katolikoj, protestantoj, pacifistoj, maristoj, oficiroj, ruĝkrucanoj, juristoj, komercistoj, kontraŭalkoholistoj, kuracistoj kaj farmacistoj, muzikistoj, ŝakludistoj, stenografistoj, sciencamantoj.
Fama psikologo prof. Flournoy, ĉeestinte tiun lastan kunvenon, komparis iam la tutan aranĝon kun la praktika filozofio de William James: „En tiuj diversaj ĉambroj“, li diris, „regas ĉiaj fakoj aŭ opinioj aparte. Jen sonoras la horo de l' ĝenerala kongresa kunsido: ĉiuj pordoj malfermiĝas kaj la granda miksita amaso interfratiĝas en koridoroj sur la bazo de neŭtrala interkomprenilo.“
Tio estis ĝuste la celo de Sebert. Li volis, ke la kongreso mem ne tuŝu demandojn religiajn aŭ politikajn, sed li samtempe deziris, ke la lingvo metu sin al servo de ĉiuj opinioj kaj riĉigu sian esprimaron servante al diversaj fakoj teknikaj.
La plej grava specialista kunveno en Geneve estis la scienca, prezidita de generalo Sebert kun prof. Carlo Bourlet kiel sekretario. Jam de tri jaroj depost 1903 la firmo Hachette en Parizo eldonis „Internacian Sciencan Revuon“ sub patronado de gravaj scienculoj.
Jam estis aperintaj en Esperanto Matematika Terminaro de R. Bricard, Anatomia Vortaro de la franca medicina grupo, kaj estis pretaj Marista Terminaro de Rollet de l' Isle kaj Farmacia Vortaro de Rousseau. Les Nouvelles Annales Mathematiques enpresis artikolojn en Esperanto. La Scienca Asocio fariĝis tuj tre grava fako (vidu ĉapitron pri „Uzo en Scienco kaj Tekniko“).
Sed la ĝeneralaj kunsidoj ankaŭ ekzamenis utilajn temojn. Dum la malfermo d-ro Zamenhof akcentis en Geneve, ke la motivo de la tuta esperantista agado estis ja idealista inspiro al plibonigo de homaj interrilatoj. Oni laboru por apliki la lingvon al uzo teknika, scienca, komerca, turisma, sed la kongresoj ne forgesu sian plej profundan taskon, tio estas kulturi la flamon de homara sindono kaj espero. La Bulonja deklaracio prave apartigis tiajn privatajn sentojn kaj la oficialan pure praktikan celon de Esperantismo kiel movado mondlingva. Kelkaj esperantistoij en Francujo, interalie sinjoro de Beaufront, konfuzis la vorton „privata“ kun „malpermesata“. Ili laŭte ripetadis, ke „Esperanto estas nur lingvo“ kaj svingis la Bulonjan Deklaracion por admoni — eĉ d-ron Zamenhof interlinie — ke oni silentu pri ĉio alia.
Tian negativan komprenon d-ro Zamenhof indigne repuŝis en sia Ĝeneva parolado: „Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan[8]“ La sovaĝa pogromo ĵus okazinta en lia naskiĝurbo Bjalistok montris al li kiom urĝis forigi antaŭjuĝojn inter gentoj kaj disvastigi tra la mondo novan koncepton pri interhomaj rilatoj: „Ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.“
Tiel d-ro Zamenhof priskribis sian motivon al laboro kaj certe tiun de la granda plimulto de la komenca esperantistaro. Sed li ankaŭ bone sciis, ke nobla inspiro devas esprimiĝi per utilaj agoj. Al li plaĉis antaŭ ĉio la uzo de Esperanto por reciproka helpado inter homoj.
Tiajn uzojn ĝuste pritraktis la Dua kongreso: La ĉefa temo diskutita dum la ĝeneralaj kunsidoj estis la propono de franca esperantisto sinjoro Carles el Beziers, pri esperantistaj „konsuloj“, la praavoj de la delegitoj de UEA. Unuflanke iuj gvidantoj, kiel sinjoro Rene Lemaire en „L' Esperantiste“, plendis pri la senĝeno de multaj personoj, kiuj turmentis alilandulojn per petoj pri interŝanĝo de poŝtmarkoj, demandoj pri hoteloj aŭ prezoj de pensionoj. Estis citita nomo de fama scienculo pariza, kiu povus bedaŭri sian publikan aliĝon al Esperanto, ĉar li estis baldaŭ bombardita de tiuj tedaĵoj. Aliflanke tiuj faktoj montris emon utiligi Esperanton efike kaj igi ĝin vivanta servilo. Anstataŭ nure plendi, pli saĝe estus organizi inteligente tiun uzadon de la lingvo internacia.
Tial la Ĝeneva kongreso akceptis la proponon Carles kaj rekomendis al ĉiuj societoj kaj grupoj elekti en sia urbo esperantistan „konsulon“ aŭ „agenton“ por respondi al informpetoj.
Alla temo estis la Ruĝa Kruco, kies internacia centro ĝuste troviĝas en Geneve, ĝia fondejo. Franca leŭtenanto Bayol eldonis libreton pri la utileco de helplingvo por flegado al diverslingvaj vunditoj. Ankaŭ specialajn „ŝlosiojn“ li publikigis kun la necesa frazaro nacilingva-esperanta por urĝa flega servo. La kongreso voĉdonis deziresprimon, kiu atendis sian partan plenumon ĝis 1921, kiam la Deka Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco voĉdonis oficialan rekomendon pri Esperanto. Intertempe, dum la granda mondmilito de 1914, la franca ŝtatsubsekretario Justin Godart rekomendis per cirkulero la lernadon de la helplingvo al la personaro de !' saniga servo.
La Dua kongreso aŭdis ankaŭ raporton de prof. Cart pri Esperanto ĉe blinduloj. Jam en 1901 sveda blindulo sinjoro Thilander proponis divastigi Esperanton inter siaj samsortanoj. En 1902 d-ro Javal el Parizo kaj d-ro Dor el Lyon, subtenis tiun ideon ĉe porblindula kongreso en Bruxelles.
Ekzistas efektive multaj blinduloj en la tuta mondo, sed relative malmultaj en ĉiu aparta lando, speciale en la negrandaj nacioj. Anglaj aŭ germanaj blinduloj disponas pri sufiĉe vasta verkaro reliefe presita en sia lingvo por legi per la fingroj, sed Bulgaroj aŭ Estonoj ne, ĉarilia nombro estas tro modesta. Reliefaj presaĵoj ampleksas dekoble pli ol inkaj. Maldika broŝuro por vidantoj fariĝas du volumegoj por blinduloj. Tio kostas multe da mono. Per internacia lingvo ili povas krei al si komunan literaturon, komunan gazeton kun sufiĉe vasta legantaro. lli povas interkorespondi kun alilandaj kamaradoj. En la severa nokto de ilia izoleco, tiu nova ligilo alportas internan lumon de kunsento, amikecon, malfermiĝon al pli larĝa horizonto.
Tion bone komprenis prof. Cart kaj fraŭlino Zabilon d'Her el Lyon. lli kolektis monrimedojn por eldoni la unuajn lernolibrojn de Esperanto en reliefskribo Braille kaj fondi la monatan gazeton „Esperanta Ligilo“, kiu baldaŭ havis abonantojn en 17 landoj. En Genуve ĉeestis la unuaj blindaj kongresanoj. De tiam ilia nombro kreskis de jaro al jaro ĝis la tempo, kiam la raporto de la Ligo de Nacioj pri Esperanto povis konstati, ke Esperanto estas instruata en preskaŭ ĉiuj blindulinstitutoj de la mondo.
La kresko. Tria kongreso en Cambridge (1907)
En 1907 Esperanto-movado atingis gradon de efektiva graveco. Fondiĝis societoj ĉie, eĉ en Usono kaj en Japanujo. Ankaŭ la literaturo kreskis. Novaj verkoj aperis en granda nombro, lernolibroj kaj vortaroj en 26 lingvoj: rusa, pola, franca, germana (1887), angla, hebrea, juda (1888), sveda, latva (1889), dana, bulgara, itala, hispana, ĉeĥa, litova (1890), portugala, holanda, hungara, estona (1892—1899), kataluna, flandra, finna, japana, greka, rutena, araba (1901—1907). Prof. Carlo Bourlet fondis ĉe Hachette „La Revuon“ kun konstanta kunlaborado de d-ro Zamenhof, kiu publikigis tie siajn tradukojn kaj „Lingvajn Respondojn“. Ĝi organizis konkursojn de verkistoj kaj disdonis premiojn[9].
Estis la tempo de l' unuaj originalaj romanoj kaj noveloj(Valienne, Sentis ktp.). Estis ankaŭ tempo de l' sistema instruado de la lingvo. Fondiĝis ekzamenaj komisionoj kaj diplomoj pri kapableco en Esperanto. En la ĉefaj landoj ekzistis jam naciaj societoj kaj pli ol kvincent esperantistaj grupoj kreiĝis en la daŭro de kvin jaroj.
De 1902 al 1907 la movado efektive marŝis kun granda rapido. La Tria kongreso en Cambridge estis grandioza festo de tiu mirinda sukceso. Pli ol 1300 homoj ĉiulandaj kunvenis en la fama malnova urbo universitata. La maljuna latinisto profesoro Mayor, de la King's College, povis proklami en Esperanto la „Novan miraklon de Pentekosto“ kaj la fama angla historiisto Oscar Browning eĉ ludis la rolon de Pickwick en Dickens-a teatraĵo prezentita internacie.
La populara „Trio por la tria“ kolonelo Pollen, Bolingbroke Mudie kaj d-ro Cunningham donis al la tuta festo bonhumoran gajecon kaj samtempe multigis solenajn ceremoniojn laŭ angla kutimo. D-ro Zamenhof aparte ĝojis pro la ekinteresiĝo de la Brita publiko al la afero kaj, en sia kutima parolado, konstatis tion plezure kaj akcentis la fortan situacion akiritan per pacienca laboro de la esperantistoj en la tuta mondo. La populara „Trio por la tria“ kolonelo Pollen, Bolingbroke Mudie kaj d-ro Cunningham donis al la tuta festo bonhumoran gajecon kaj samtempe multigis solenajn ceremoniojn laŭ angla kutimo. D-ro Zamenhof aparte ĝojis pro la ekinteresiĝo de la Brita publiko al la afero kaj, en sia kutima parolado, konstatis tion plezure kaj akcentis la fortan situacion akiritan per pacienca laboro de la esperantistoj en la tuta mondo.
Fakaj kunsidoj estis ankoraŭ pli multaj ol en Geneve. Ĉie montriĝis granda entuziasmo por tiuj novaj kampoj. Por religiaj celoj la lingvo ankaŭ ekutiliĝis. Jam en Boulogne kaj Geneve okazis Esperantaj diservoj en preĝejoj, sed en Cambridge ili fariĝis impresaj manifestacioj. La katolikoj ricevis per telegramo benon de la papo kaj la protestantoj plenigis la preĝejon de Sankta Mario, kie mil diverslandaj voĉoj recitis unuafoje en sama lingvo la preĝon „Patro nia“.
La katolikoj fondis tie sian internacian Esperanto-organizon kun „Espero Katolika“ de abato Peltier kiel organo. La protestantaj pastroj kreis fratan ligon intereklezian. Jam ekzistis preĝareto katolika en Esperanto. Anglikana sekvis. Aparta kunsido decidis akceli tradukon de la Biblio. Pastro Cyprian Rust zorgis pri la Nova Testamento. Oni petis d-ron Zamenhof entrepreni la Malnovan laŭ hebrea originalo[10].
Framasonoj kaj liberpensuloj ankaŭ havis specialajn kunvenojn kaj fondis internaciajn unuiĝojn.
La ĝeneralaj kunsidoj de la kongreso daŭris mallonge. llia plej grava rezultato estis aprobo de la helpa internacia monsistemo, proponita de d-ro Rene de Saussure. De tiam ĝis la milito ĉiuj kalkuloj, abonprezoj ktp. en Esperanto-gazetaro estis montritaj per Spesmiloj (Sm.) egalantaj je du ŝilingoj, du markoj aŭ du oraj frankoj kaj duono. Ĝi estis oportuna kalkulilo por negrandaj sumoj.
En sia inaŭgura parolado d-ro Zamenhof efektive rekomendis, ke la kongresoj ne sin limigu al esperantistaj aferoj, sed diskutu ĉion, kio povus helpi la homaron organizi sian internacian vivon, lasante flanke politikon:
„Ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj, ĉar ĝi apartenas al la verda standardo ... Tiel ekzemple, havante nenian intencon enmiksi sin en ian specialan sistemon pri tiu aŭ alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn por la oportuneco kaj neŭtraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron ktp., kaj tiam ni povos esplori, ĉu la propono estas bona aŭ ne, sed ni ne devas diri, ke la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo. Oni eble ankaŭ proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj intergentaj, kiuj ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj eklezio kaj servus por frate ligi inter si la popolojn... ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj... Dum ĉiu privata esperantisto povas kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon Esperanto, niaj kongresoj — laŭ mia opinio — devas labori ne sole por la lingvo, sed ankaŭ por la interna ideo de la Esperantismo.“
En la sama parolado troviĝas la sola preciza difino donita de d-ro Zamenhof pri la interna ideo: „Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata estas: Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Tio, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo, de tiu bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo en la nomo de la plej bela revo de la homaro.“
Dum la esperantistoj festis en Cambridge la dudekjaran jubileon de la lingvo, la diplomatoj kunsidis trans la Norda Maro en Hago por diskuti pri paco kaj senarmigo. De tie la konata pacifisto Alfred Fried telegrafis al la Esperanto-kongreso: „El Haga nepackonferenco al vera packonferenco mi sendas miajn sincerajn salutojn.“
En London, post la kongreso, la akcepto de d-ro Zamenhof en Guildhall fariĝis granda popola manifestacio por la paco inter popoloj. Tie li diris eble sian plej impresan parolon pri patriotismo ama kaj ŝovinismo malama: „Vi nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton „amo“, ĉar en via buŝo la sankta vorto „amo“ malpuriĝas. Vi staras antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo ...“
En alta idealista tono finiĝis tiu bela jubilea festo kaj tiu unua propaganda periodo de la Esperanto-movado. La lingvo mirinde kreskis interne kaj disvastiĝis ekstere, ĉar la esperantistaro unuanime laboradis pozitive kaj eĉ ame.
La delegacio (1907)
Fondita en 1900 de sinjoroj Leau kaj Couturat, la „Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia“ daŭre kolektis aliĝojn de societoj kaj universitatuloj. Laŭ konstato de la fondintoj, precipe laboris kaj monhelpis la esperantistoj. Ĉie ili petis subskribojn kaj disdonis la aliĝilojn de la Delegacio. Post la Ĝeneva kongreso, rusa esperantisto sinjoro Evstifejef instigis kaj ebligis grandnombran presadon de propagandiloj.
Efektive la programo de la Delegacio estis tia, ke ĝi povis nur meriti la simpation de ĉiuj amikoj de la ideo pri mondlingvo:
1. Oni devas elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo internacia, destinita ne por anstataŭi la naciajn idiomojn en la vivo individua de ĉiu popolo, sed por servi al la rilatoj, skribaj kaj buŝaj inter la personoj, kies patrolingvoj diferencas.
2. Helplingvo internacia devas, por plenumi utile sian rolon, esti konforma al la sekvantaj kondiĉoj:
1-a kondiĉo: Esti kapabla servi al rilatoj ordinaraj de la socia vivo, al komerco kaj al la raportoj sciencaj kaj filozofiaj;
2-a kondiĉo: Esti facile lernebla por ĉiu persono meze instruita kaj speciale por la personoj de civilizacio eŭropa;
3-a kondiĉo: Ne esti unu el lingvoj naciaj.
- Oni devas organizi Delegacion ĝeneralan, reprezentontan la tutan kvanton de personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helplingvo internacia kaj kiuj interesiĝas pri ĝia reguligo.
La Delegacio elektos komitaton, konsistantan el membroj povantaj kunsidi dum kelka tempo.
La rolo de la komitato estas fiksita en la sekvantaj paragrafoj.
4. La elekto de la helplingvo internacia apartenas unue al la Asocio Internacia de l' Akademioj, poste, en okazo de malsukceso, al la komitato.
5. Konsekvence la unua misio de la komitato estas prezenti en deca formo al la Asocio Internacia de l” Akademioj, la deziresprimojn de l' aliĝintaj societoj kaj kongresoj kaj ĝin inviti respekte, ke ĝi realigu la projekton de helplingvo.
6. Apartenas al la komitato la rajto krei societon propagandan, destinitan por disvastigi la uzadon de la helplingvo elektita.
7. La subskribintaj delegitoj sin turnas al ĉiuj societoj de sciencistoj, komercistoj kaj turistoj invitante ilin aliĝi al la prezentata projekto.
8. La Delegacion povos partopreni la reprezentantoj de societoj regule formitaj, kiuj aliĝos al la nun legata deklaracio.
La du profesoroj de filozofio en Parizaj liceoj, sinjoroj Leau kaj Couturat, kiuj iniciatis la tutan aferon, intertempe publikigis rimarkindan verkon Histoire de Langue Universelle, en kiu ili analizis ĉiujn konatajn provojn de artefaritaj lingvoj[11].
Dum sep jaroj la esperantistaro helpis do kun simpatio kaj sindono la varbadon de aliĝoj al la ĵus citita programo, kiu aplikis la ideojn esprimitajn en la fama artikolo pri Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia en la Fundamenta Krestomatio[12].
Estas tute certe, ke, se alta aŭtoritato kiel la Internacia Asocio de l' Akademioj estus konsentinta en 1907 ekzameni la problemon de mondlingvo kaj fari elekton, tia decido estus kaŭzinta sufiĉe fortan bruon en la tuta mondo kaj speciale en la sciencaj rondoj[13]. Sed ne okazis tiel. Malgraŭ la petskribo de la 310 aliĝintaj societoj kaj 1250 subskriboj de aprobantaj universitataj profesoroj kaj scienculoj, la Internacia Asocio de l' Akademioj deklaris sin nekompetenta por decidi pri problemo „solvota de la vivo mem“. Tiu rifuzo, ekzameni la demandon, okazis la 29-an de Majo 1907 en Wien, kie la akademianoj kunsidis.
La negativa respondo ne tro surprizis la interesatojn. Jam la 9-an de Novembro 1906, respondante al letero de sinjoro Couturat, d-ro Zamenhof malesperis pri la sukceso: „... Jam delonge mi konvinkiĝis, ke la mondo kliniĝas nur antaŭ la forto de plenumitaj faktoj. Kiam ajn ni parolados pri la neceseco de Lingvo Internacia, la mondo ĉiam restos skeptika, la ŝovinistoj ĉiam batalos kontraŭ ni kaj la scienculoj ĉiam aŭ volos plaĉi al la ŝovinista amaso, aŭ ili fiere diros, ke la afero estas tro malmulte „scienca“ por ili! Nenia plej prudenta admonado konvinkos la mondon, ĝin konvinkos nur la forto de la faktoj. Tamen mi ripetas, ke, se malgraŭ miaj antaŭvidoj, la Delegacio povos atingi, ke la scienca mondo faru ian elekton, la meritoj de la Delegacio estos tre kaj tre grandaj ...“
Sed la „antaŭvidoj“ montriĝis tute pravaj. La Akademioj rifuzis. Tiam, laŭ la programo de la Delegacio, la elekton devis fari komitato de spertuloj balototaj per voĉdono de ĉiuj aliĝintaj societoj. Tie komencis la malfacilaĵoj. Kian aŭtoritaton havus tia komitato! Je la decido de l' Akademioj ĉiu povus kliniĝi. D-ro Zamenhof tion mem certigis al sinjoro Couturat, sed kiam tiu ĉi demandis lin ĉu li ankaŭ kliniĝus je decido de nura komitato de la Delegacio, la doktoro respondis jam la 4-an de Decembro 1906: „La sola, kion mi deziras, estas, ke la mondo havu lingvon internacian. La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava, se nur la lingvo estos neŭtrala, uzebla kaj vivipova. Tial, se via komitato estos sufiĉe aŭtoritata por ke ĝi povu antaŭenpuŝi nian ideon pli sukcese ol ĝin faras la esperantistaro, tiam mi kun la plej granda plezuro akceptos ĉion, kion la komitato decidos, eĉ se mi devus malpaciĝi kun la tuta esperantistaro; sed se la aŭtoritateco de via komitato estos tiel malgranda, ke ĝi povos doni nenian praktikan rezultaton, tiam mi kompreneble devos gardi min de publika aliĝo al ĝi, por ke mi per tio ne detruu tion, kion la esperantistaro jam atingis. Jen estas la kaŭzo, kial mi nun ne povas ankoraŭ doni al vi ian publikan promeson.“
La averto estis tute klara kaj d-ro Zamenhof aldonis piednote: „Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi forte dubas, ĉu via komitato havos ian aŭtoritaton en la okuloj de la mondo.“
Responde al nova insisto de sinjoro Couturat, d-ro Zamenhof skribis la 13-an de Januaro 1907 ankoraŭ pli nete: „Se la elekton de Lingvo Internacia farus ia institucio tre grava, kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple la registaroj, aŭ almenaŭ la Asocio de la Akademioj) tiam ĉiuj veraj Esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur „aŭ Esperanton aŭ nenion“) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj kaj helpi al ĝi per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke ekzistas nenia danĝero por Esperanto, ni almenaŭ scius, ekzistas nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero estas, kiam la elekton volas fari la „Delegacio“; tiam, ĉe nesufiĉa singardeco, nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan, eble eĉ mortigan baton!“
Sinjoro Couturat respondis, ke li tute konsentas pri la neceseco agi tre singardeme. Post la rifuzo de l' Asocio de la Akademioj, sinjoro Leau kaj li proponis al la aliĝintaj societoj liston de kandidatoj por la komitato. Ĉiuj estis elektitaj. Entute voĉdonis 253 delegitoj. La plimulto samtempe rekomendis elekti Esperanton kiel helplingvon. La Komitato konsistis el dekdu membroj kaj du sekretarioj, sinjoroj Leau kaj Couturat. Estis du lingvistoj prof. Jespersen el Kopenhago kaj Baudoin de Courtenay el Peterburga Universitato, du medicinistoj, prof. Barrios el Lima kaj Bouchard el Pariza Universitato, unu filozofo, rektoro Boirac, unu matematikisto, prof. Eotvos el Budapest, unu astronomisto, prof. Forster el Berlin, unu kemiisto, prof. Ostwald el Leipzig, unu filologo, Schuchardt el Graz, unu historiisto, Lambros el Ateno, Lepaige el Liĉge kaj unu eldonisto, kolonelo George Harvey el New York. Poste la komitato mem elektis plie sinjoron W. T. Stead, Peano kaj Rados anstataŭ Eŭtvos, eksiĝinta.
Estis decidite, ke la komitato kunsidos en Parizo dum aŭtuno. Malgraŭ la fameco de pluraj elektitoj, oni klare komprenis, ke la rifuzo de l' Akademioj treege malgrandigis la tutan influan kapablecon de la komitato. Sinjoro Couturat tion tre klare komprenis mem. La Akademioj estus povintaj libere decidi kion ajn. La Delegacia Komitato jam ne povis, ĉar ĝi ne havis la saman povon. Se ĝi elektus iun alian solvon ol Esperanto, ĝi ne povus lukti kun la fortoj de la esperantista movado, jam tro potenca. Estis do nur eble aŭ aliĝi al la lingvo de Zamenhof tute simple, aŭ profiti la okazon por fari en ĝi kelkajn reformojn. La unua ne alportus al Esperanto iun novan utilon, ĉar la plimulto de la nomitaj scienculoj jam publike subtenis ĝin. La dua povus naski konflikton pri kompetentecoj inter la Delegacio kaj la Lingva Komitato.
Kiam sinjoro Couturat demandis d-ron Zamenhof — antaŭ la kunsido — pri lia opinio rilate al eblaj reformoj, la doktoro respondis, ke estus pli bone lasi tiun taskon al estonta registara aŭtoritato, se ĝi montriĝus iam necesa. Tamen se oni ne volus atendi, li rekomendis, ke oni tiam submetu proponojn al ekzameno de la Lingva Komitato. La 3-an de Oktobro 1907 li skribis al sinjoro Couturat: „Kion ajn la Delegacio decidos, mi insiste admonas Vin, estu tre singardaj pri la formo, sub kiu Vi publikigos vian decidon: memoru bone, ke la Delegacio devas alporti helpon al ĉio, kio ĝis nun estas akirita, sed ne ruinigi ĝin!“
La aŭtoro de Esperanto rememoris ankoraŭ pri la detrua epoko de la lingvaj disputoj en 1893. La afero nur progresis kiam oni ĉesigis la polemikojn per negativa voĉdono de la Ligo, ĉar pri gustoj koloraj aŭ gramatikaj eĉ ne tri personoj konsentas! Tamen sinjoro Couturat havis sian planon. Antaŭ la kongreso en Cambridge li publikigis studon pri la derivado de vortoj en Esperanto, en kiu li proponis matematikan renverseblecon anstataŭ natura analogio. Li nepre deziris profiti la okazon por akceli kelkajn siajn ideojn tiurilate kaj li vigle korespondis kun reformemaj esperantistoj[14]. Kiam la komitato kunsidis en Parizo de l' 15-a ĝis 24-a de Oktobro la situacio estis do ne tute „libera“. Diversaj traktadoj kaj eĉ polemikoj ĝin antaŭŝarĝis. Sur la tablo kuŝis eĉ tute „konkluda raporto“ de sinjoroj Leau kaj Couturat esprimanta iliajn difinitajn ideojn kaj proponojn. lli konstatis, ke la sola lingvo havanta ŝancojn je rapida disvastigo estas Esperanto pro ĝiaj kvalitoj, situacio, organizo kaj uzaj servoj. Sed ili rekomendis forigi la supersignojn, la finaĵojn aj, oj, uj, la tutan tabelon de korelativaj vortetoj, la akordon de l' adjektivo kaj la devigan akuzativon. Plie ili proponis montri la multnombron de substantivoj per i, ŝanĝi la regulojn de derivado, akcepti novajn radikojn anstataŭ kunmetitaj vortoj per mal- ktp., enkonduki novajn afiksojn necesajn al scienco, ŝanĝi multajn radikojn por atingi maksimuman internaciecon. „Ni kredas“, ili aldonis, „ke ni rajtas aserti, malgraŭ iaj bruaj deklaroj aŭ teatraj manifestacioj, ke la granda plimulto de la Esperantistoj akceptus tian modifon... kaj ke tia lingvo havus ĉiujn ŝancojn kunigi aliparte ĉiujn partianojn ĉu de la ceteraj sistemoj, ĉu de mondlingvo ĝenerale.“ Ĉirkaŭ tiu sincera iluzio kunsidis la komitato. La plimulto el ĝiaj anoj cetere ne venis. Krom la du sekretarioj partoprenis regule nur tri membroj el dekkvar, nome sinjoroj Ostwald, Baudoin de Courtenay kaj Jespersen, kiuj fariĝis respektive prezidanto kaj vicprezidantoj. Tri aliaj sin reprezentigis. Rektoro Boirac ĉeestis dufoje kaj poste sendis sinjoron Moch.
Regis atmosfero malkuraĝiga, sed la iniciatintoj opiniis, ke oni tamen profitu la okazon por fini la aferon. Oni invitis aŭtorojn de diversaj mondlingvoj por defendi siajn projektojn antaŭ la komitato. D-ro Nicolas klarigis pri Spokil, sinjoro Bolak pri Lingvo Blua, sinjoro Spitzer pri Parla. Oni ankaŭ invitis sinjoron Monseur por subteni Idiom Neutral, sed li malpli defendis ĝin ol fervore kritikis Esperanton, konstatas prof. Jespersen en sia rakonto[15].
Prof. Jespersen mem prezentis gramatikan projekton laŭ kiu -o montras viran kaj -a inan sekson: frato, frata, multnombre fratoi, fratai. Prof. Baudoin de Courtenay prezentis raporton favoran al fonetika alfabeto. Pri Esperanto klarigis la sendito de d-ro Zamenhof, sinjoro L. de Beaufront. Antaŭ ol sinjoro Couturat komencis proponi siajn ŝanĝojn, rektoro Boirac prezentis noton de kelkaj membroj de la Delegacio opiniantaj, ke la Komitato, laŭstatute rajtis nur elekti unu lingvon, sed ne ĝin transformi aŭ krei novan. Pri tiu jura punkto estis decidite diskuti pli poste.
Tiam sinjoro Couturat prezentis anoniman projekton de „Ido“, kiu ŝanĝis la strukturon, gramatikon kaj vorton de Esperanto kontentigante liajn postulojn. En posta kunveno sinjoro de Beaufront, speciale invitita, respondis al la diversaj kritikoj kontraŭ Ido, kaj detale defendis tiun projekton en foresto de rektoro Boirac. Regis tiam la impreso, ke la esperantistaro kaj la Lingva Komitato le facile akceptus la tutan aferon kaj la jena rezolucio estis voĉdonita per unuvoĉeco de la ĉeestintoj: „La Komitato deklaris, ke la teoriaj diskutoj estas fermitaj, kaj elektis ia Konstantan Komisionon, kies unua tasko estos studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota. Tiu komisiono enhavas sinjorojn Ostwald, Baudoin de Courtenay, Jespersen, Couturat kaj Leau. La Komitato decidis, ke neniu el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata „bloke“ kaj sen modifoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi sub kondiĉo de iaj modifoj efektivigotaj de la Konstanta Komisiono en la direkto difinita per la konkludoj de l' raporto de la sekretarioj kaj per la projekto Ido, penante Interkonsenti kun la esperantista Lingva Komisiono. Fine ĝi decidis aligi sinjoron de Beaufront al la Konstanta Komisiono pro lia speciala kompetenteco.“
La rompo (1908)
Entute la Komitato havis 18 kunsidojn, el kiuj kvin pri Esperanto kaj Ido. La decido de l' 24-a de Oktobro estis oficiale komunikata al d-ro Zamenhof kaj al la prezidanto de la Lingva Komitato la 2-an de Novembro kun peto afable respondi antaŭ la 5-a de Decembro al la Konstanta Komisiono.
La 9-an de Novembro la prezidanto de la Lingva Komitato dankis pri la dokumentoj. Jam la 6-an de Novembro li dissendis cirkuleron al la anoj de la Lingva Komitato por konigi al ili la decidon de la Delegacio kaj demandi ĉu ili aprobas elekton de esplora komitato por studi ĝin. Kiel kutime la respondoj venis malrapide. Unue multaj membroj petis klarigojn pri la rolo de sinjoro de Beaufront, pri la persono de l' anonima „Ido“ ktp.
Efektive strangaj famoj diskuris tra la esperantistaro. Estis nekompreneble, kial la plej konservativa esperantisto, la plej severa kontraŭ ĉiu ajn lingva novaĵo, sinjoro de Beaufront, subite subtenis novan projekton, kiu cetere tre similis lian antaŭan „Adjuvanto“, kiun li estis forlasinta por Esperanto. La fakto, ke li reprezentis d-ron Zamenhof, donis al la tuta afero strangan ŝajnon de trompo. Se li estis la aŭtoro de Ido, kial kaŝi tion kaj kial ne prezenti la projekton tute lojale kaj lasi al alia la rolon anstataŭi d-ron Zamenhof ĉe la Komitato? Dum monatoj sinjoro de Beaufront neis ĉion. Fine, en Majo 1908 li publike „levis la maskon“ laŭ sia propra esprimo kaj deklaris, ke „Ido“ estas li.
Intertempe lia konduto ĵetis strangan suspekton sur la tutan delegacian aferon, speciale, ĉar sinjoro Cquturat tiel insistis, por ke sinjoro de Beaufront partoprenu kaj estu eĉ elektita en la Konstantan Komisionon. La esperantistoj havis la impreson, ke ili estas trompitaj kaj perfiditaj. Al rektoro Boirac la tuta afero ŝajnis „lerte aranĝita komedio“. Aliflanke en la Lingvo Internacia prof. Cart, lasante tute flanke la personon de L. de Beaufront, malfermis batalon kontraŭ la tuta „reformema manio“ per sabraj artikoloj: „Ni fosu nian sulkon!“, „Ni restos fidelaj!“ kaj neis al la Lingva Komitato aŭ eĉ al d-ro Zamenhof la rajton tuŝi la regulojn de la Fundamento, akceptita per la Bulonja deklaracio.
La prezidanto de la Delegacia Komisiono, prof. Ostwald, estis tre fama germana kemiisto, sed nek pacienca, nek diplomata laŭkaraktere. Lin tre ofendis tia ribelado kaj li skribis la 14-an de Decembro al rektoro Boirac por plendi, ke la Lingva Komitato ne donis sian respondon pri la reformoj ĝis la fiksita limtempo. „En tiuj cirkonstancoj mi permesas al mi deklari, ke la Konstanta Komisiono konsideras sin de nun kiel liberan daŭrigi siajn laborojn kaj konduki ilin al konkludo. Ĝi estos ankoraŭ, ĝis la definitiva publikigo de siaj decidoj, ĉiam preta ricevi komunikojn de la Lingva Komitato rilate al la komuna laboro kaj ilin konsideri kiel eble plej. Sed la konsidero de la misio ricevita de la delegitaro kaj de ĝia komitato unuflanke, kaj la konsidero de la kreskanta malkvietigo de la esperantistoj — al kiuj ankaŭ la komisiono alkalkulas sin depost la fundamenta decido aliflanke — faras al la komisiono la devon meti finon al la nuna stato de inerteco plej frue, kiel permesas la necesa zorgemeco en la traktado de la grava problemo. Tiel la Konstanta Komisiono rezervas al si, speciale, sin turni de nun al la publiko en ĉiu formo, kiu ŝajnos al ĝi utila.“
Sinjoro Couturat timis, ke la agitado de la „Lingvo Internacia“ unuigos kontraŭ la Delegacio tro fortan partion. Li deziris libere daŭrigi sian propagandon por la projekto Ido kaj preferis rompi la ponton antaŭe. La letero Ostwald tion fakte plenumis.
De tiu momento la tuta afero falis en akran polemikon de partioj, kiu havis malpli lingvan ol personan karakteron. La lingvistoj, kiel prof. Jespersen aŭ Baudoin de Courtenay, konservis sciencan tonon, sed sinjoro Couturat fariĝis kolera kaj atakema eĉ al d-ro Zamenhof.
La 7-an de Januaro 1908 rektoro Boirac raportis pri la respondoj al lia cirkulero de 6-a de Novembro. Pri la traktado kun la Delegacia Komitato ok membroj de la Lingva Komitato ne esprimis klare sian opinion, ok opiniis, ke oni devas plezure trakti kun tiu komitato, 11 deziris, ke oni traktu por fari malmultajn, mature pripensitajn ŝanĝetojn, kaj 42 respondis, ke oni absolute ne devas trakti kun la Delegacia Komitato kaj ne paroli nun pri ŝanĝoj. Plimultaj opiniis, ke tion povus entrepreni nur registaroj, aŭ ke Esperanto estas tute taŭga kiel ĝi estas laŭ la elprovo de la vivo. Pluraj esprimis, ke la lingvo povas nur evolui iom post iom laŭ la uzado kaj ne per dekretoj. Fine, el la 61, la granda plimulto (53) malkonsentis, ke la Delegacia Komitato havis ian aŭtoritaton por trudi ŝanĝojn al la esperantistaro.
Dum tri monatoj d-ro Zamenhof ĉion faris por pacigo. Li proponis, ke oni flankenlasu ĉion personan. Post la rifuza baloto de la Lingva Komitato, li volis ankoraŭ mem repreni la tutan aferon kaj prezenti al la esperantistoj unu punkton post la alia petante postan sankcion de kongreso. Ĝislaste li korespondis kun prof. Ostwald, sed tiu ĉi deklaris, ke nek Lingva Komitato, nek kongreso povas esti aŭtoritata super la Delegacia komisiono. Samtempe sinjoro Couturat komencis propagandon kontraŭ klasika Esperanto kaj por Ido.
Tiam generalo Sebert kaj aliaj intervenis ĉe Zamenhof kaj montris al li la danĝeron lasi tiun militon disvolviĝi interne de la esperantistaro kaj ruinigi ĝiajn fortojn. Plimulto de la grupoj esprimis sian malfavoron al ŝanĝoj, sed ĉie estis diskutoj kaj la tuta propaganda laboro momente haltis. La 18-an de Januaro rektoro Boirac donis al prof. Ostwald la respondon de la Lingva Komitato:
„Mi havas la bedaŭron konstati, post la ricevo de via letero de la 4-a de Januaro, kiu konfirmas vian leteron de 14-a de Decembro 1907, ke kondiĉoj de interkonsento, kiun mi esperis farebla inter la Konstanta Komisiono de la Delegacia Komitato kaj la Lingva Komitato ne ekzistas... Laŭ ni, Esperanto estas lingvo jam ekzistanta, vivanta, simila en tiu rilato al naturaj kaj naciaj lingvoj, angla, franca, germana ktp.; ĝi estas konsekvence kiel ili fakto kaj eĉ fakto sociala, kiu evolucios, same kiel ĉiuj socialaj faktoj per la agado grandparte meminiciata de la homaro, kies vivon ĝi siamaniere ebligas. Laŭ vi, kiu ŝajnas scie-nescie forstreki la tutan laboradon de disvastigo kaj enplantado de la lastaj dudek jaroj, Esperanto estas nur projekto de lingvo, teoria kreaĵo, sisteme abstrakte rigardebla, same kiel Spokil, Bolak, Dilpok aŭ Apolema, aŭ iu ajn alia el la sennombraj projektoj pacience kolektataj de sinjoroj Couturat kaj Leau en ilia Historio de la Universala Lingvo, kaj en la ekzistantaj kaj estontaj aldonaĵoj de tiu ĉi historio... Vi sciigas min, ke la Konstanta Komisiono daŭrigos de nun sian laboradon kaj konigos ĝiajn rezultatojn al la publiko plu, ne zorgante pri la Lingva Komitato, kiu preterpasis nerespondinte la nesufiĉan templimon de la 5-a de Decembro, kiun oni pretendis trudi al ĝi.
Se tiu estas efektive la opinio de Konstanta Komisiono, mi estas devigata deklari al vi, konsente kun d-ro Zamenhof kaj la tre granda plimulto de la Lingva Komitato, ke estas al ni neeble fleksiĝi sub tiaj postuloj. Ni intencas fari ŝanĝojn en Esperanto, se estas necese, nur iom post iom, niatempe kaj laŭ niaj metodoj, sen altrudo nek rapidigo de iu ajn, ilin submetante unu post la alia al la kontrolado de praktiko kaj sperto ...“
D-ro Zamenhof publikigis sian „Cirkuleran Leteron al ĉiuj Esperantistoj“ por anonci la finon de la traktadoj kun la Delegacio kaj konsili al ĉiuj samideanoj daŭrigi la paciencan laboron por Esperanto kaj iri trankvile sian vojon.
D-ro Zamenhof ankaŭ poste rifuzis la permeson uzi la vorton Esperanto (reformita) por la nova lingvo kaj de tiam sinjoro Couturat kaj liaj amikoj uzis la esprimojn „Ido“ kaj „Idistoj“ por propagandi la sistemon de sinjoro de Beaufront. Ne povinte eviti la batalon — por li ĉiam abomenan — li tiamaniere reĵetis ĝin eksteren de la esperantista tendaro kaj la movado povis repreni sian marŝon antaŭen. En Aŭgusto 1908 brile sukcesis la Kvara kongreso en Dresden.
Kompreneble la esperantistaro perdis kelkajn agemajn ĉefojn, kiuj transiris al Ido kun sinjoro de Beaufront. En la komenco ŝajnis, ke preskaŭ 20 procentoj de la gvidantoj transiris al Ido, sed la nombro de l' sekvantoj ne atingis tiun proporcion kaj iom post iom malgrandiĝis je tri aŭ kvar procentoj. Eksteruloj ofte ŝercis pri armeo sen ĉefoj (esperantistoj) kaj ĉefoj sen armeo (idistoj).
Mi klopodis kiom eble plej objektive rakonti aferon, en kiu vekiĝis tiom da pasio. Estas ĉiam malfacile juĝi homojn juste. La nediskuteblan trompon de sinjoro de Beaufront eĉ Idistoj kiel prof. Jespersen ne ŝatis, ne nur pro moralo, sed ankaŭ ĉar ĝi efektive difektis diskuton esence lingvan. Ĉefe rimarkinda estis la iluzio ie de apartaj personoj pri sia propra povo aŭ kompetenteco. Pri la konduto de la „Komisiono“ tre severe parolis la honora prezidanto de la Delegacio prof. Forster. Aliaj komitatanoj kaj aliĝintaj societoj grandnombre eksiĝis kaj protestis. En la fino restis fakte nur sinjoro Jespersen kun Leau kaj Couturat. Prof. Ostwald ne volis konservi la prezidantecon. El la komisiono ankaŭ eksiĝis la fama lingvisto prof. Baudoin de Courtenay, kies juĝo eble plej trafe priskribis la situacion:
„Laŭ mia opinio, la lingvo internacia de Ido tute ne ekzistas, kaj mi me povas aprobi la manieron de sinjoro Ido, kiu ne memorigis eĉ per unu vorto, ke lia projekto ne estas projekto nova kaj sendependa, sed simple Esperanto modifikita en kelkaj detaloj, modifikita eĉ ne ĉiam feliĉe kaj prospere. Ĝenerale mi ne vidas en Ido, komparante ĝin kun Esperanto, efektivajn plibonigojn.
Esperanto originala prezentas en sia tutaĵo la stampon de neneigebla originaleco, kiun ni vane serĉus en la projekto de Ido. En multaj punktoj „Ido“ estas malpli valora ol Esperanto kaj prezentas ne progreson, sed malprogreson. Tiel mi povus karakterizi la paragrafojn de la Ida gramatiko pri la alfabeto, artikolo, substantivo, adjektivo, personaj pronomoj, adjektivoj kaj pronomoj posesivaj, adjektivoj kaj pronomoj demonstrativaj, pronomoj relativaj-interogativaj, adjektivaj pronomoj nedifinitaj, la verbo, la adverboj primitivaj, konjunkcioj kaj la nombroj. La alfabeto de Ido pekas kontraŭ la principo de unueco kaj reguleco.
La litero x flanke de k, g, s kaj signifanta jen ks, jen gz estas tute ne allasebla. Akcepti q flanke de k estas tia sama malprogreso (reakcio).
La litero q (sola aŭ en kombino kun u, kiel ekvivalento de kv) uzata apud k havas nek sencon, nek povas esti filologie pravigita. La „q“ estas ĝenerale malfruiĝinto el tiu epoko en la vivo de la lingvo latina, kiam oni ankoraŭ diferencigis du tiajn guturalajn sonojn. Tiaj postolangaj kaj ĝenerale profundaj malantaŭaj paroldiferencoj malaperas ĉiam pli kaj ĝi signifas nedisputeblan malprogreson, kiam oni penas enkonduki tiujn ĉi diferencojn en artefaritan lingvon tutmondan. La infinitiva finiĝo -ar- estas malbonega kaj forĵetinda. Ĝi estas nur historia okazaĵo de la lingvo latina por unu grupo de verboj, dum la primitiva finiĝo komuna estis -se, -re.
La historia tendenco de ĉiuj lingvoj neolatinaj kondukas al malpliigo kaj malapero de similaj finiĝoj. La infinitivo devas do reteni sian esperantan simbolon -i, se ĝi ne povas esti anstataŭita per nulo, t.e. egaliĝi al la formo radika.
Nur unu sola infinitivo estas dezirinda. La malnovgreka abundeco ne povas esti tolerata en lingvo artefarita. Ni ne forgesu, ke tiu malnovgreka troa abundeco kaŭzis plenan malaperon de l' infinitivo en la lingvo novgreka.
La imperativo kun -ez estas Absolute neakceptebla.
Ĉe l' pronomo kaj ĉe l' adjektivo la signo de l' sekso estas superflua kaj mi ne povas aprobi la sistemon de Beaufront-Couturat.
Ĉe l' substantivo oni devas, laŭ mia opinio, konservi la substantivan signon -o, ankaŭ en la pluralo; sekve mi ne aprobas la anstataŭon de -oj per -i.
Ĉar neniu el la ĝisnunaj reformaj projektoj superas la tradician Esperanton, ĉar neniu prezentas novan enkorpiĝon de la lingvo internacia kaj ili, ne esceptante „Idon“, estas nur fliklaboroj, sekve adoptante principe Esperanton oni devas respekti la tradicion esperantistan kaj ne fari atencon kontraŭ la kontinueco de tiu ĉi tradicio. Ĉiuj ŝanĝoj enkondukitaj rapideme malbonigas nur la tutaĵon kaj kaŭzas la neceson de novaj ŝanĝoj kaj modifikoj.
Sed ĉiu ŝanĝebleco, ĉiu nekonstanteco, ĉiu ŝanceliĝo en la lingvo internacia, artefarita, povas mur fortimigi la homojn, kiuj volas ĝin akcepti kiel ilon de tutmonda interkompreniĝo. Kvankam mi ĝenerale ne estas konservatisto, en tiu ĉi okazo mi estas konservatisto decidita.
Ni povus ekzemple kritiki la lingvon francan kaj proponi kelkajn ŝanĝojn, se ne en la lingvo parolata mem, almenaŭ en la lingvo skribata (ortografio). Sed ni absolute ne povas realigi niajn proponojn sen la konsento de la Francoj, t. e. de la parolantoj france. La esperantistoj devas esti rigardataj kiel asocio lingvista jam ekzistanta. Nenia komitato aŭ komisiono neesperantista havas la rajton trudi al ili ŝanĝojn gramatikajn aŭ leksikajn. Se tiu komisiono estas kunmetita eĉ el plej kompetentaj individuoj kaj plej bone elektitaj de diversaj delegacioj kaj sciencaj korporacioj, ĝi ne ĉesus havi en la okuloj de esperantistoj arbitran karakteron.
Post la volapukistoj ĝuste la esperantistoj realigis la ideon de lingvo internacia en vastaj dimensioj kaj enkorpigis ĝin en formojn daŭrajn kaj akceptitajn de granda parto de la inteligenta homaro.
Kiu decidiĝas rompi la unuecon de la esperantistaro entreprenas paŝon tre riskan kaj malbonkonsekvencan, sekve mi, volante eviti tiel gravan respondecon, estis devigita eksiĝi el la Delegacia Konstanta Komisiono.
„Pola Esperantisto“ Junio 1908
J. Baudoin de Courtenay Profesoro de lingvistiko ĉe la Peterburga Universitato.
Tiu deklaro meritis citon in extenso, ĉar alie la dokumento perdiĝus.
Entute, kio restis el la malsukceso de la Delegacio? Unue serioza instruo al la esperantistoj malfidi je ĉiu ekstera interveno en lingvaj aferoj. Oni ne povas peti eksterulojn decidi en kelkaj kunsidoj kiel parolu miloj da homoj uzantaj jam vivan lingvon. Kio montriĝis vera por Delegacio post dudek jaroj de vivo povus ankaŭ okazi eĉ por registaroj post duonjarcento. Kiel deklaris mem prof. Jespersen: „Laŭnature lingvo ĉu natura, ĉu artefarita, ekzistas nur per kaj por la homoj ĝin uzantaj por komuniki siajn pensojn al aliaj personoj. Ĉiu individuo povas enkonduki en ĝin ŝanĝojn konscie aŭ senkonscie. Se li trovas neniun por lin imiti, lia modifo estas per tio mortnaskita ... Same neniu persono aŭ akademio, eĉ elektota de ĉiuj registaroj de la mondo, iam povos ordoni leĝojn absolutajn kaj nerompeblajn pri lingvo, kia ajn estos ĝia aŭtoritato por doni konsilojn pri la plej bona uzo.“
Due la esperantistoj denove lernis, same kiel en 1894, la utilecon de disciplino kaj unueco. La delegacia afero eĉ iom malrapidigis la lingvan evoluon pro tiu psikologia „malfido“ kreita ĉe la uzantoj, ĝuste la malo de tio, kion oni celis.
Trie la esperantistaro kompednio la necesecon je pli solida organizo. Tuj poste la Lingva Komitato akceptis sian regularon kaj la Universala Esperanto-Asocio fondiĝis.
La fondo de UEA (1908)
La plej grava rezultato pozitiva de la „Delegacia“ krizo estis sendube la fondo de la Universala Esperanto-Asocio en printempo 1908. Dum la Ĝeneva kongreso sinjoro Carles proponis la kreon de l' esperantistaj konsuloj en ĉiuj urboj. Poste alia franca Esperantisto, sinjoro Rousseau, licea profesoro en Bourg, proponis la fondon de Esperanto-oficejoj, t. e. elekto de iu butiko aŭ magazeno, kie la esperantistoj povus ricevi korespondadon, meti afiŝojn, montri adresojn de la konsulo kaj eĉ de tradukistoj por komercaj leteroj en Esperanto.
En Geneve Paul Berthelot fondis en 1906 propagandan gazeton „Esperanto-journal“. Ĝin reprenis Hector Hodler post la kongreso por krei sian organon „Esperanto“ en Januaro 1907. La celo estis kuraĝigi kaj faciligi tiun praktikan flankon de la Esperanto-movado. En ĉiu numero duonmonata aperis en bona ordo adreslistoj de la novaj konsuloj kaj Esperanto-oficejoj kun tre interesaj ĉefartikoloj pri la utileco de la helplingvo por scienco, tekniko, turismo, komerco ktp. Baldaŭ la gazeto fariĝis la organo de la nove kreitaj fakaj societoj. Kun granda talento kaj insista metodemo Hector Hodler redaktis la ĵurnalon kaj samtempe gvidis tiun novan direkton de la movado. Filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, li estis ankoraŭ 19-jara kaj ĵus finis la gimnazion antaŭ la kongreso de Cambridge; silentema, tre sendependa kaj aŭtoritate persistema, li sin donis tute al tiu elektita laboro kaj preferis vivi malriĉe ol ĝin forlasi.
Kiam eksplodis la krizo en Novembro 1907 Hodler opiniis, ke neniu rajtas el ekstere trudi teoriaĵojn al uzantoj de la lingvo, sed, ke oni povus ekzameni kelkajn el la konsiloj de la Delegacia Komitato kaj riĉigi la teknikan lingvon per novaj sufiksoj kaj utilaj reguloj ilin provante per uzado kaj nenion tuŝante la akceptitan fundamenton de la komuna lingvo. Lin impresis la konflikto pri kompetenteco inter Delegacio, Lingva Komitato, d-ro Zamenhof, kongreso ktp., kaj la ĝenerala dubo pri tio: kiu laŭleĝe reprezentas la uzantojn de Esperanto, ĉu la Lingva Komitato, elektita per aklamo en Boulogne, ĉu la kongresoj, ĉeestataj nur de tiuj, kiuj povas vojaĝi tien.
Li tuj proponis organizi efektivan reprezentantaron de la esperantistoj kaj li dissendis kun Rousseau kaj kelkaj aliaj cirkuleron al la grupoj proponante internacian organizon, kiu celus forigi nek la Lingvan Komitaton, nek la kongresojn, nek la Centran Oficejon en Parizo, sed doni al ili regulan mandaton laŭ demokrata sistemo. En Marto 1908 pli ol cent grupoj aliĝis al la ideo kaj elektis delegiton. Tiam la demando pri reformoj estis jam oficiale forĵetita per la rifuzo de la Lingva Komitato kaj la disrompiĝo de la tuta Delegacio, sed restis urĝa bezono kuraci la malsanon pri teoriaj disputoj kaj interesi la esperantistaron je la plej bona maniero progresigi sian lingvon, t. e. organizi kaj akceli ĝian utilan uzadon.
En la dua cirkulero, estis do anoncite, ke la projektita Internacia Organizo lasos tute flanke la lingvan demandon kaj zorgos nur pri la necesa kuncentrigo de ĉiuj laboroj sur la kampo de l' uzado, antaŭ ĉio pri la definitiva starigo de l' konsuloj kaj oficejoj. Unuvorte ĝi reprezentos la uzantojn de Esperanto, ne por diskuti pri gramatiko, sed por utiligi la lingvon kaj ĝin riĉigi per sperto.
En Aprilo 1908 okazis la voĉdono de la grupaj delegitoj por fondi la societon kaj elekti la Komitaton. Grupoj havantaj pli ol cent anoj rajtigis du delegitojn ĝis 200 anoj, tri ĝis 300 ktp. Al la balota cirkulero respondis 84 delegitoj. 83 aprobis la proponitan statuton:
„Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio estis fondita asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj.“ Per tiu 1-a artikolo la fondintoj volis esprimi sian fidon je la interna ideo de Esperantismo kaj sian kredon, ke la plej bona rimedo por realigi tiun idealon estas kutimigi la homojn sindone servi unu al la aliaj per la lingvo de Zamenhof.
Artikolo 2-a deklaris, ke „La sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo internacia Esperanto tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro“. Per tiu esprimo la nova asocio oficiale rekonis la aŭtoritaton de la faktoj kaj de la vivo anstataŭ tiu de apartaj personoj aŭ komitatoj. Ĝi konsideris Esperanton kiel Poloj konsideras la polan lingvon, Angloj la anglan aŭ Germanoj la germanan, do kiel iu popolo rigardas la sian.
La elektita estraro konsistis el tri fakoj: Por administrado, komitatano: H. Bolingbroke Mudie, helpkomitatano: H. Hodler. Por Esperanto-konsuloj kaj -Oficejo: Sinjoro Carles, helpkomitatanoj: Sinjoroj Rousseau, Samuel Meyer, Mesny, Paul Blaise. Por turismo: Sinjoro Schmid, helpkomitatano: D-ro Whitaker.
En la komenco la delegitoj estis elektataj de la grupoj mem en ĉiu urbo. Sed la statuto fiksis kotizaĵon por la anoj kaj do poste nur la aliĝintoj rajtis baloti. Cetere multaj grupoj restis ekstere kaj diversaj naciaj societoj timis ian konkurencon. Ankaŭ la Centra Oficejo en Parizo ne deziris, ke la organizo de la Esperanto-movado efektiviĝu per tia vojo kaj insistis por ke UEA restu aparta „aplika“ societo. Kvankam Hodler ĉiam opiniis, ke iam realiĝos lia unua ideo pri ĝenerala asocio de ĉiuj esperantistoj, li ne volis perdi tempon je polemikoj aŭ disputoj. UEA iris do trankvile sian vojon, donante sian tutan atenton al praktika organizo de siaj servoj informaj, helpaj kaj turistaj.
Ĝi kreskis iom post iom kaj klopodis unuigi vere la uzantojn de Esperanto ne nur vorte, sed fakte. La tutan aferon de la „konsuloj“ ĝi baldaŭ organizis en ĉiuj landoj per sia sistemo de delegitoj kaj per eldono de centra jarlibro kun adresaro laŭ alfabeta listo de urboj. Tiamaniere vojaĝantaj aŭ skribantaj informpetantoj povis rapide kaj facile ricevi la deziratan helpon. La servoj ekfunkciis kaj multaj homoj ilin profitis. La jarlibro de UEA fariĝis kun la 16-regula gramatiko la dua ŝlosilo por utiligi Esperanton ie ajn.
Al la Kvara kongreso en Dresden UEA aranĝis grandajn karavanojn el sudaj landoj. Dum la kongreso mem ĝi havis solenan kunsidon kaj d-ro Zamenhof akceptis honorprezidi la asocion: „Ne povas ekzisti la plej malgranda dubo pri tio“, li diris, „ke UEA estas la plej grava institucio de Esperantismo“. En Aŭgusto 1908, tri monatojn post la fondo, UEA havis 200 delegitojn, 80 vicdelegitojn, 100 subdelegitojn kaj 1300 pagintajn membrojn. Iom post iom, ĉiujare, ĝi pligrandiĝis kaj elektigis delegitojn en centoj da lokoj.
La fondo de UEA savis la esperantistojn el teoriaĵoj. Antaŭe oni zorgis preskaŭ nur pri la propagando: publikaj paroladoj, gazetartikoloj, kursoj. Hodler kaj liaj amikoj organizis la uzadon, kaj el tio multe gajnis la lingvo mem. Rousseau kaj li havis propran filozofion pri agado. Ĝin ili klarigis laŭvice en „Esperanto“ kaj defendis eĉ iom fanatike.
La sistemon de „aprobantoj“, nesciantaj Esperanton, aŭ de grupaj kunsidoj en nacia lingvo, ili malŝate rigardis kiel fuŝaĵon forlasindan. Leterojn en nacia lingvo ili resendis neleginte. La kvarlingvan propagandan parton en „Esperanto“ ili forĵetis. Ili volis, ke oni uzu la lingvon, ke oni lernu ĝin koni kaj ami per konstanta utiligo. Per tio ili certe faris grandan servon al Esperanto, donante al ili kvazaŭ popolon anstataŭ amikaron aŭ eĉ adeptaron. Per UEA la lingva scio kaj flueco multe kreskis en la amaso kaj ne plu restis monopolo de literatura elito.
„Je kio utilas viaj kursoj?“ demandis Hodler kaj Rousseau, „se viaj lernintoj poste disperdiĝas ien ajn? Instruinte la gramatikon vi devas instrui la uzon, la organizon de la UEA-servoj, la manieron trovi adresojn, peti informojn, komenci interŝanĝon, unuvorte utiligi la lernaĵon tuj per internacia rilatado.“ Tiuj junaj gvidantoj zorge diferencis tiam inter „Esperantisto“ laŭ la Bulonja deklaro (ĉiu, kiu scias Esperanton) kaj „Esperantiano“ (ano de „Esperantio“, la UEA-organizo). Tiuj ĉi lastaj sentu sin solidaraj kaj ĉiam pretaj ne nur utiligi la lingvon por si mem sed antaŭ ĉio servi kaj helpi al ceteraj realigante en agoj la belan celon de la „Interna ideo“.
Efektive neniu el la delegitoj aŭ konsuloj postulis pagon por siaj servoj kaj ĉiuj konsentis la severan disciplinon predikatan de la fondintoj. Tiuj ĉi vidis en „Esperantio“ modelon de estonta homaro internacie solidara kaj kunlaborema. Ili esperis, ke iom post iom tia malgranda rondo elkreskos kaj disradios ĉirkaŭ si kiel ekzemplo de la bono, atingebla per komuna helplingvo kaj servemo. La periodon de „Esperanto kiel gramatika amuzilo“ la fondintoj de UEA volis anstataŭi per periodo de la „Esperantista popolo“.
Reorganizo de la Lingva Komitato. Kvara kaj kvina kongresoj (1908—1909)
La Kvara kongreso en Dresden 1908 estis la unua, organizita sub oficiala protekto de registaro. La saksa reĝo kaj ministraro ĝin patronis. Jam al Cambridge generalo S€bert invitis el la Centra Oficejo ĉiujn registarojn, ke ili sendu delegitojn. Nur Belgujo akceptis la inviton. En Dresden sin reprezentigis la japana kaj usona registaroj kaj unuan fojon la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Ĝia sendito, sinjoro Adolphe Moynier, povis ĉeesti rimarkindan eksperimenton de ekzerca flegado al vunditoj diverslingvaj per ordonoj, demandoj kaj respondoj en Esperanto. Tiun demonstracion partoprenis kvindek brakportilistoj kaj pluraj kuracistaj oficiroj en la granda korto de la centra Ruĝkrucejo saksa.
La kongreso mem estis brila manifestacio de la kreskinta forteco de l' Esperanto-movado. Pli ol mil kvarcent esperantistoj kunvenis kaj la reĝa teatro estis plenplena por aŭdi „Ifigenion en Taŭrido“ ludatan de Emanuel kaj Hedwig Reicher en la esperanta traduko de d-ro Zamenhof. Estis la unua fojo, kiam famaj aktoroj lernis la lingvon por prezenti en ĝi klasikan tragedion.
Forpuŝinte lingvajn polemikojn, la esperantistaro festis la vivecon de sia lingvo kaj eĉ miris mem pri la potenco de sia unueco. El la tuta delegacia afero restis jam neniu postsigno krom eksiĝo de kelkaj esperantistoj, kiuj komencis kun sinjoroj Couturat kaj L. de Beaufront sian propagandan laboron kontraŭ Esperanto. Sed la granda amaso restis netuŝita.
„Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen“, diris d-ro Zamenhof en sia malferma parolado. „La tempo de la teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam delonge pasis“ La Lingva Komitato konstante kunsidis en Dresden sub prezido de rektoro Boirac kaj prezentis al la kongreso deklaron montrantan, ke kontinueco ne signifas blindan konservemon, sed naturan sekvon de la vivaj principoj anstataŭ rompa dekreta metodo: „La tasko de la Lingva Komitato estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento, nek la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evoluo de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas.“
De la okazintaĵoj dum la antaŭa vintro la Lingva Komitato lernis, ke ĝi bezonas pli regulan kaj seriozan organizon. Ĝi akceptis sian novan regularon laŭ projekto Boirac kaj decidis organizi superan komisionon sub nomo „Akademio“ por simpligi la laboron. Artikolo 1-a difinis la rolon de la Lingva Komitato per la jenaj vortoj:
„El la Lingvo-komitatanoj, elektitaj dum aŭ post la Bulonja kongreso, konsistas Ĝenerala Konsulta Komitato, komisiita por zorgi pri la konstanta pureco de la lingvo Esperanto kaj certigi ĝian disvolviĝon kaj normalan evolucion laŭ regulaj vojoj.“
La Lingva Komitato povis elekti laŭvole novajn anojn laŭ proponoj de la diverslandaj esperantistoj. Ĝi devis komisii la esploron de lingvaj demandoj al unu Supera Komisiono sia (de 12 ĝis 18 membroj), nomita Esperantista Akademio. Tiu komisiono (en tiu tempo oni diris „komisio“) devis esti elektota per sekreta baloto de la Lingva Komitato kaj devis mem elekti ties kaj sian komunan estraron. La membroj de l' Akademio sidas 9 jaroj kaj estas rebalotataj ĉiun trian jaron po triono. lli estas reelekteblaj. Honora prezidanto estis d-ro Zamenhof.
La Akademio esploras la demandojn, kiujn ĝi mem proponas al si kaj tiujn prezentitajn de kvin membroj de la Lingva Komitato. Siajn decidojn ĝi konigas al Lingva Komitato por konsulto. Post tri monatoj ili fariĝas validaj se ne pli ol unu triono de Lingva Komitato malaprobis ilin. Por faciligi sian laboron, la Akademio pli malfrue kreis sekciojn: pri ĝenerala vortaro, pri teknikaj vortaroj, pri gramatiko, pri literaturaj konkursoj kaj elparolo. Ĉiu faka direktoro formis ĉirkaŭ si komisionon de kelkaj Lingvo-komitatanoj por ilin konsulti.
Tiamaniere organiziĝis la lingva aŭtoritato, kiu heredis de d-ro Zamenhof la respondecon pri la kontrolo de l' unueco en la uzado kaj progresado de Esperanto.
Ĉar la unueco de la lingvo dependas ne nur de la uzado, sed ankaŭ de la instruado, la Dresdena kongreso diskutis la demandon pri internaciaj ekzamenoj kaj diplomoj por instruantoj de la lingvo. Por interesa diskuto, la kongreso aprobis la fondon de Internacia Instituto de Esperanto[16] por tiu celo kaj resendis al ĝi la tutan aferon interkonsente kun UEA kaj la Asocio de Instruistoj.
Dum la Kvina kongreso en Barcelono 1909 d-ro Zamenhof prezidis la publikan kunsidon de l' Instituto kaj poste okazis ĉiutagaj ekzamenoj sub kontrolo de sinjoroj Cart, Corret kaj sinjorino Marie Hankel pri gramatiko, sinjoroj Ostrovski, Samuel Meyer, Kiihnl pri literaturo, Hodler kaj Rousseau pri historio kaj organizaĵoj de Esperantismo, Mann, Blaise kaj Privat pri metodoj de instruado.
Tiu kongreso en Suda Eŭropo ricevis ĉiujn registarajn honorojn. La hispana reĝo akceptis la honoran prezidantecon. La hispana ministro de eksterlandaj aferoj invitis mem la ceterajn registarojn per diplomata vojo. Belgujo, Meksiko, Norvegujo kaj Usono sendis oficialajn reprezentantojn.
La nacia kataluna teatro prezentis en Esperanto la dramon „Mistero de Doloro“ de Adria Guil kaj la redakcio de la „Revuo“ organizis belan literaturan feston de Floraj Ludoj laŭ la kataluna kutimo. La esperantista poetino Marie Hankel el Dresden, kronis kiel reĝino la sukcesintajn verkintojn de poemoj kaj prozaĵoj. Sub la varma suno mediteranea fluis belsonaj versoj kaj elokventaj paroloj en la lingvo internacia. Ĝi estis la vera kongreso de la lingva eleganteco.
Inter Boulogne kaj Barcelona, de 1905 al 1909 Esperanto mirinde progresis en parola kaj skriba uzo. La valoro de la stilo en gazetoj kaj la elparola unueco en kunsidoj kreskis nekompareble. La lingvo vere faris gigantan paŝon en la daŭro de tiuj kvar jaroj.
Trans oceanoj (1906—1909)
Depost 1906 Esperanto ekdisvastiĝis en Japanujo, kie aperis baldaŭ lernolibroj, vortaroj kaj gazetoj. Ankaŭ en Ameriko societoj kaj grupoj fondiĝis multnombre inter 1907 kaj 1909 speciale in Brazilio kaj Usono, kie jam ekzistis movado komencita kelkajn jarojn pli frue dum la Ekspozicio de St. Louis. Tie sinjoro Twombly aranĝis Esperanto-standon kun helpo de eŭropaj grupoj. Ĝis tiam Esperantismo estis fakte eŭropa afero kaj sentis sin tia. Poste, ĝia centro kaj ĉefa historio ankoraŭ restis daŭre en Eŭropo, sed pli kaj pli kalkuliĝis la influo de l' alikontinentaj movadoj. Post la milito de 1914 Ekstrem-Oriento ekludis ĉiam pli gravan rolon, ĉar tie, kiel en la multlingva Centra Eŭropo, Esperanto prezentis allogan respondon al efektiva bezono.
Antaŭ la milito, la usona movado vekis la plej grandan atenton trans la oceanoj, sed el tute alia vidpunkto. Tie vivas popolo, kiu jam spertis sian propran komunan lingvon, la anglan. Filoj de ĉiuj malnovaj eŭropaj landoj almigris tien kaj kunvivas sur vasta teritorio uzante unu komunan publikan lingvon. Dum unu aŭ du generacioj ili konservas hejme siajn gentajn apartaĵojn, uzas nacilingvon en familio kaj preĝejo, sed ekstere rilatas angle al ceteraj homoj.
Ekzistas en la grandurboj usonaj ĉiutagaj gazetoj, presitaj germane, itale, jude, svede, pole ktp., sed iliaj abonantoj preskaŭ ĉiam legas ankaŭ komunajn amerikajn ĵurnalojn eldonitajn angle. En tia lando Esperanto ne aperas tuj kiel propra bezonaĵo por si mem, sed ĝia celo kaj gvida ideo estas tre facile komprenebla teorie. Ĝi do ne trovis tie amasajn aliĝojn de praktikuloj, sed volontan idean simpation de pripensuloj. Oni memoru, ke, dum Eŭropanoj ofte konsideras nur sian propran kontinenton, Amerikanoj kutimas multe pli ĝenerale rigardi la tutmondan geografian murkarton kaj interesiĝi pri Ĉinujo, Nov-Zelando aŭ Kaŭkazo. Eŭropanoj komprenas internaciecon, sed Amerikanoj universalecon. Tamen multe da idealismo kaj senco pri justeco estas necesaj por interesiĝi pri Esperanto, kiam oni apartenas al potenca respubliko jam uzanta la plej disvastigitan nacilingvon en la tuta mondo.
Estis do impresa afero por Zamenhof kaj kelkaj okdek eŭropaj esperantistoj, kiam ili vojaĝis al Washington por partopreni la sesan kongreson tie em 1910. Tricent usonaj samideanoj ilin bonvenigis kaj aŭdis unu el la plej interesaj paroladoj de Zamenhof pri la estonteco de la lingvo: „La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laboro de homoj privataj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel la nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta.“
Se iam reprezentantoj de registaroj kunvenus por diskuti la aferon, Zamenhof opiniis plej nature, ke ili rezonadus jene: „Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon ktp., sekve anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi aŭtoritatan apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj pleme solvita, kaj de morgaŭ la tuta civilizita homaro reciproke sin komprenos.“
Ĉiuj postmilitaj interŝtataj diskutoj aŭ decidoj pri Esperanto montris ĝuste tiun vidpunkton ĉe la registaroj: ne enmiksiĝi en lingvajn polemikojn, konstati tion, kion alportis la vivo kaj sekvi poste kun iom post ioma sankcio. Konkludis Zamenhof sian paroladon en Washington: „Karaj kongresanoj! Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke, por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono. Mi defendas fervore nian unuan vojon nur tial, ke la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo, kiu kun plena certeco alkondukos nin al nia celo. Kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero — tute egale, ĉu li estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej flama amiko, ĉu li estas senfamulo aŭ eminentulo, ĉu li agas per vortoj aŭ per mono kaj ruzaĵoj, ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj, ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitema egoisto, ĉu li benas kaj malbenas aŭ kaŝite laboras sub la tero — li neniam sukcesos; li povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi ĉiujn amikojn de la internacilingva ideo pro iaj sensignifaj bagateloj forĵeti tion, kion ili posedas, kio montriĝis plene vivipova, en kion estas jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo kaj kio per natura vojo devas iom post iom konstante ensorbi novajn sukojn. Tion devas bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur la kampo de la lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la vivo mem donos al ili la necesan instruon.“ Dum la partoprenantoj al la kongreso estis malpli nombraj ol en antaŭaj okazoj en la malnova mondo, la oficialaj reprezentantoj male estis multe pli. Dekunu registaroj sendis delegitojn (Usona, Brazila, Ekvatora, Gvatemala, Ĉina, Hispana, Hondurasa, Kosta-Rika, Meksika, Persa, Urugvaja) kaj kvar usonaj ŝtatoj (Karolina, Florida, Luisiana, Oregona).
Jam antaŭe, en somero 1910, tricent anoj aŭ delegitoj de UEA kunvenis en ĝenerala kunsido de tiu asocio en germana bavara urbo Augsburg. Tiu Eŭropa kongreseto estis la unua provo de alispeca renkontiĝo ekster la grandaj oficialaj kongresoj.
Estis rimarkita tie, same kiel en Washington, la avantaĝo de tiuj malpli vastaj kunvenoj laŭ labora kaj lingva vidpunkto. Tricent estas preskaŭ maksimumo por fruktodona diskutado kaj persona interkonatiĝo. Pli grandaj kongresoj impresas per amasa invado kaj ĉiuflanka uzado de Esperanto en sama loko, ankaŭ per solenaj ceremonioj kaj elokventeco en la lingvo. Sed fakte, ili ĉefe vivas per la fakoj aŭ subgrupetoj, ĉu laboraj, ĉu turismaj.
Depost Washington kaj Augsburg venis la ideo fari diversajn kunvenojn ĉiujare, laŭ kontinentoj aŭ regionoj. Fakte plimultiĝis ĉie la kutimo je naciaj Esperanto-kongresoj kun invito al eksterlandaj gastoj. Brazila kaj Nordamerika asocioj regule kongresis en ĉiu sekvanta jaro. En la granda Sudamerika respubliko, tiuj kunvenoj ricevis pli kaj pli grandan solenecon kun registara protekto. Vasta movado organiziĝis tie, malgraŭ la malfacileco de ĉiu ekstera kontakto. Ankaŭ el ĝi venis bonegaj tradukoj el verkaĵoj en portugala lingvo.
Valorus verki apartan, Historion de Esperantismo en sendependaj mondregionoj kiel Brazilio, Usono aŭ Japanujo, sed tion meritus ankaŭ pluraj landoj en Eŭropo. Ĝi preterpasas la programon de tiu ĉi verko, dediĉatan al la internacia Historio de Esperanto, ne al enlanda. Tio estas la kaŭzo, kial Eŭropo tenas tiom da loko en ĝi pro la naskiĝo, centro kaj ĉefa uzado de la lingvo, kaj tute ne pro persona vidpunkto aŭtora. Kontraŭe, eŭropa mallarĝismo kaj memrigardemo ĉiam ŝajnis al mi kulpa kaj erara. Nenio estas pli alloga ol vera tutmondeco kaj interfratiĝo per Esperanto inter okcidentaj kaj orientaj civilizoj. Unu fakto estas ja klara. Se Eŭropo subakviĝus pro kataklismo, la lingvo Esperanto tute ne mortus pro tio. Ĝia literaturo estus savita per bibliotekoj japanaj, amerikaj, aŭstraliaj, ĝia uzado per interrilatoj inter la uzantoj el tiuj landoj.
La organiza batalado (1911—1913)
Uau el la plej videblaj ekzistopruvoj kaj vivosignoj de la „esperantista popolo“ estis sendube ĝia fervora disputado pri organizaj aferoj. Tre simile okazis en la historio de nacioj, kiam ili gajnis sendependecon. Konstitucio venis nur post la lingvo kaj tiu ĉi multon gajnis el la tuta polemikado pri statutaj demandoj.
Ĉe la esperantistoj, tiu fako estis la unua vasta kampo de teknika uzado. Post la eŭropa milito venis pedagogio, komerco, scienco, radio, turismo. Antaŭe estis nur du ĉefaj kampoj: skribe literaturo per tradukoj, kritikoj, konkursoj, eĉ poemoj, parole organizo per polemikoj, diskutoj, bataloj en kongresoj, kunvenoj, interparoloj.
Dum kvin jaroj neniu temo estis pli favorata ĉe la esperantistaro ol senĉesa babilado kaj varma elokventado por decidi kiel voĉdoni, kiel unuiĝi, kiel reprezentiĝi, ĉu havi centron aŭ ne. Ne nur en kongresoj de Barcelono, Antverpeno, Krakovo aŭ Berno, sed en centoj da grupaj kunsidoj tra la tuta mondo kaj en miloj da noktaj interparoloj revenante hejmen, esperantistoj ekscitite diskutis ĉu pravas Bourlet aŭ Cart, Sebert aŭ Hodler.
Ĉar la milito de 1914 kreis novan situacion kaj la esperantistaro reorganiziĝis tute freŝe en postaj jaroj, ne valoras dediĉi multajn paĝojn al detala priskribo de la diskutitaj punktoj. Formiĝis dum tiuj jaroj kvazaŭ partioj, kiuj poste malaperis pro novaj cirkonstancoj. En Parizo generalo Sebert kaj prof. Carlo Bourlet emis je reguligita organizo de la esperantistoj per elekto de kongresaj delegitoj kaj per unuiĝo de naciaj societoj en ian federacion. Siaflanke d-ro Zamenhof ankaŭ deziris ĉiun eblan „laŭleĝecon“, kiu forprenu de li respondecon, ĉar li preferis stari kiom eble aparte kiel privata persono, libera. defendi siajn personajn ideojn.
Aliflanke sinjoro Cart kaj liaj kunlaborantoj de la „Lingvo Internacia“ malŝatis tro da statutoj kaj reguloj organizaj opiniante, ke centra aŭtoritato sufiĉas en lingvaj aferoj. Ankaŭ ili timis, ke propagandaj societoj aŭ kongresaj delegitoj enmiksiĝus en lingvajn decidojn.
Fine Mudie, Hodler, Rousseau, la fondintoj de UEA, opiniis, ke tiu asocio estas la plej taŭga bazo de demokrata organizo kaj sekve kontraŭbatalis aliajn projektojn.
Jam en Barcelono en 1909 okazis brila parlamenta debato pri organizaj aferoj. Fine el monto naskiĝis nur museto. Kreo de „Internacia administra konsilantaro“ estis decidita, sed kondiĉe, ke ĝi nur zorgu pri financaj rimedoj por subteniLingvan Komitaton kaj Centran Oficejon. La plej varma diskutado okazis en 1911 en Antverpeno, kie mil sepcent esperantistoj partoprenis la belan sepan kongreson, aranĝitan de la Belgoj en sia riĉa havenurbo. Ĝin vizitis oficialaj reprezentantoj de 15 registaroj . laŭ invito de la belga ministraro (Belga, Brazila, Ĉila, Gvatemala, Ĉina, Hispana, Hungara, Nikaragva, Norvega, Persa, Rumana, Rusa, Usona).
La Internacian Instituton de Bibliografio (Bruxelles) reprezentis ĝia direktoro sinjoro Paul Otlet. Li ĉeestis la brilan malferman ceremonion kaj du tre viglajn laborkunsidojn. „Komence“, li diris al invitintoj, „mi tre admiris tiun impresan sinsekvon de kvardek salutparoloj el ĉiuj nacioj de la mondo, sed tiuj homoj eble lernis antaŭe siajn frazojn parkere, do ĝi ne estis plena pruvo. Sed kiam mi vidis la batalon pri organizo kun fulmotondraj atakoj kaj spritaj rebatoj ambaŭflanke, tiam mia konvinko estis tutplena. Lingvo, en kiu oni povas tiel pasie kaj flue diskuti, estas vere vivanta!“
Temis pri „rajtigitaj delegitoj“. Post abunda polemikado estis fine decidite, ke rajtos estonte voĉdoni nur delegitoj de la grupoj po unu voĉo por 25 reprezentataj grupanoj, 2 por 50 ktp. Plie estis elektata organiza komisiono por plue studi la tutan organizan problemon.
Dum la Oka universala kongreso en Krakovo 1912 pli paca diskuto okazis, kaj oni akceptis ordan regularon por la kunsidoj. La jubilean signifon de tiu kongreso priskribas sekvanta ĉapitro. Dum ĝi d-ro Zamenhof demetis definitive sian rolon kiel ĉefo de la movado. Li anoncis, ke li fariĝos de nun simpla privata esperantisto kaj ne plu parolados ĉe la solenaj malfermoj por ne ĝeni la Esperanto-movadon per siaj personaj ideoj: „Nun, kiam nia ideo estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, sed ankaŭ de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo.“
Por tio d-ro Zamenhof havis duoblan motivon: Unuflanke li volis mem liberiĝi, por ke oni ne ligu oficiale lian homaranan tendencon kun Esperanto, due, ĉar li esprimis publike sian opinion pri internaj organizaj demandoj kaj timis, ke multaj ne kuraĝas kritiki lian vidpunkton tute senĝene kaj laŭplaĉe[17], kvankam „Lingvo Internacia“ tion faris sufiĉe energie em siaj polemikoj.
En Bern, dum la Naŭa kongreso en 1913 li do sidis kun edzino en la partero inter ĉiuj ceteraj kaj ĝuis la revitan trankvilecon kaj malŝarĝecon. Sed la kongresoj perdis lian impresan altigan inspiron en la inaŭgura ceremonio. En Bern oni perdis multan tempon pro diskuto por scii ĉu la rajtigitaj delegitoj sidos publike aŭ ne. Fine estis decidite, ke ili ekzamenos proponojn kaj poste submetos siajn rekomendojn al la voĉdono de la tuta kongreso. La organiza komisiono estis likvidata. Dume generalo Sebert kaj d-ro Arnhold starigis projekton de unuiĝo de la naciaj societoj. La Centra Oficejo en Parizo proponis kunordigi ĉiujn ĝisnunajn regularojn, por ke la esperantistaro povu trovi sian vojon inter la sufiĉe komplika vico da kreitaj organoj: lingvaj (Lingva Komitato kaj Akademio), kongresaj (Konstanta Kongresa Komitato kaj Loka OrganizaKomitato), administraj (Administra Komitato), propagandaj (Unuiĝo de naciaj societoj), centraj kaj sekretariaj (Centra Oficejo, Sekcioj A kaj B), voĉdonaj (Kongresaj rajtigitaj Delegitoj). Kun granda pacienco generalo Sebert klopodis tion realigi per eldono de la Fundamentaj Dokumentoj, sed ne ĉiuj naciaj societoj aliĝis al la Unuiĝo, kaj UEA ne konsentis al sia ekskludo el la kontrolaj organoj. Depost Augsburg en 1908, ĝi ja devis ĉiam havi sian apartan kongreson samloke dum la ĝenerala kaj ne rajtis partopreni en la komuna administrado. Hodler plendis pri tio kaj ankaŭ pri la fakto, ke novaj oficialaĵoj kreiĝis aŭ ŝanĝiĝis inter ĉiu kongreso.
Tiuj cirkonstancoj kaj la eksplodo de vasta eŭropa milito en 1914 malhelpis normalan ekfunkciadon de la novaj kreaĵoj. Interkonsenta solvo realiĝis nur dek jarojn poste per rekta aranĝo inter UEA kaj naciaj societoj (vidu ĉapitron pri „Kontrakto de Helsinki“).
Dum tiu longa diskuta epoko, la ĉefa intereso de la kongresoj centriĝis pri tiaj temoj. El ili venis la vigleco kaj vivo de la kunsidoj. El ili restis abunda sperto kaj riĉa esprimaro. Al ĝi mankis nenio plu por servi al iaj internaciaj kongresoj aŭ komisionoj, pri la celo de ekstera organizo politika, interŝtata, socia aŭ intelekta. Estis facile en ĝi prezidi regularan diskuton, redakti statuton aŭ kontroli baloton. Esperanto gajnis tie sian parlamentan lingvon.
La 25-jara jubileo (1912)
Dum la Oka kongreso en Krakovo 1912 la Esperantistoj festis la arĝentan jubileon de sia lingvo. Efektive pasis dudekkvin jaroj depost kiam aperis la Unua Libro de D-ro Esperanto en Julio 1887. En la komencaj dekkvin jaroj la lingvo tute malrapide kaj trankvile kreskis interne. Ĝi progresadis per uzado ĉefe skriba inter kelkcentoj da eŭropaj uzantoj.
Dum la dek sekvintaj jaroj, ĝi rapide disvastiĝis kaj instruiĝis al miloj da homoj ĉiujare. Ĝi transflugis oceanojn, atingis aliajn kontinentojn kaj ricevis novan sangon. Samtempe ĝi pasis de skribo al parolo kaj disfluis en la tuta mondo sur lipoj de fervora adeptaro, kongresema, babilema kaj apostolema tra la tuta mondo. Ĝi gajnis propran vivon kaj popolon.
Tiam Esperanto baldaŭ posedis multajn komunaĵojn simile al ĉiuj formiĝantaj popoloj. Ĝi havis tre viglan gazetaron. En 1912 eldoniĝis en la lingvo dudeko da revuoj, interalie Esperanta Ligilo (reliefe por blinduloj), Espero Katolika, Socia Revuo, Scienca Revuo, Pedagogia Revuo, Voĉo de Kuracistoj, Polica Bulteno, Stenografa Gazeto kaj kelkaj bonaj literaturaj periodaĵoj. Plej gravaj estis tiam la „Oficiala Gazeto“ de la Centra Oficejo, kie aperis ĉiuj dokumentoj pri kongresoj, Lingva Komitato ktp., kaj la „Revuo“ de Carlo Bourlet, kiu enpresis tradukojn aŭ Lingvajn Respondojn de d-ro Zamenhof. Ambaŭ reprezentis la tendencon de la gvidantaj rondoj, lukse organizemaj kaj lingve liberalaj. La „Revuo“ organizis brilajn literaturajn konkursojn kaj ne timis enlasi novajn radikojn. Kontraŭe „Lingvo Internacia“ de sinjoro Cart, ankaŭ presita en Parizo, kunigis la polemikulojn, ofte tre sprite kaj libere kritikantajn ĉion „oficialeman“, sed severe konservativajn laŭ lingva vidpunkto. Ĝi kontraŭbatalis neologismojn kun sama fervoro kiel komitatemon. En la malhela teretaĝo de la „Presa Societo“, 33 rue Lacepĉde, revolucie babilis kaj talente redaktis la ĉefoj de la organiza opozicio kaj fundamentana absolutismo. „Ni fosu nian sulkon“ estis ilia devizo.
En Geneve aperis „Esperanto“ de Hodler, kiu volonte filozofis pri la du parizaj tendencoj. Li estis lingve liberala kiel la oficialuloj, sed organize demokratema kaj al ili opozicia laŭ propra maniero, fidante nur en la sistemo de UEA kun individuaj aliĝoj kaj lingva unueco garantiata per uzado kaj bezono.
Efektive la lingva unueco — la ĉefa — multe kreskis per la internaciaj servoj, vojaĝoj, kongresoj kaj eĉ polemikoj. Ekzistis ja pli ol kvardek naciaj propagandaj gazetoj, ĝenerale dulingvaj, enlanda kaj esperanta, sed ili ne ludis la ĉefan rolon en la movado. Precipe gravis la internaciaj. Anstataŭ disfali en dialektojn, la lingvo male ricevis pli kaj pli unuforman stilon. Oni imitis unu la aliajn skribe en gazetoj, parole en kongresoj. De jaro al jaro pliboniĝis kaj pli unueciĝis la elparolo. Grandega estis la diferenco inter la nivelo de paroladoj en Boulogne 1905 kaj Bern 1913.
Skribe, la kampo estis ankaŭ internacia kaj la unuecon akcelis la komunaj gazetoj kaj literaturaj verkoj. En tiu epoko regis la stilan ĝardenon antaŭ ĉio la Varsovianoj. Krom d-ro Zamenhof-on oni plej ŝatis legi la versaĵojn de Grabowski aŭ de Leo Belmont kaj la mirindajn tradukojn de Kabe, la plej lerta stilisto (vidu la ĉapitron pri „Literaturo“).
En Aŭgusto 1912 la Centra Oficejo registris entute 1837 esperantajn librojn, interalie 316 tradukaĵojn[18], 78 originalojn literaturajn kaj 29 antologiojn aŭ kresto-matiojn. Pri sciencaj aŭ fakaj temoj estis klasigitaj 115. Organizaj dokumentoj, protokoloj, raportaroj, jarlibroj ktp. nombris pli ol ducent. Vortaroj atingis 114 kaj lernolibroj 456 en 31 lingvoj (rusa 57, franca 54, angla 49, germana 41, hispana 33, ĉeĥa 25, pola 25, hungara 19, itala 18 ktp., rumana, armena, bulgara, ĉina, dana, estona, finna, greka, hebrea, holanda, islanda, japana, kartvela, kataluna, kimra, kroata, latva, litova, norvega, portugala, slovaka, sveda, ukrajna).
Jam en 1911 la Germana Akademia Esperantista Ligo eldonis la plenan katalogon de la biblioteko de esperantista kolektisto Georg Davidov en la rusa urbo Saratov. Ĝi citis pli ol kvarmil titolojn, sed entenis gazetkolektojn, broŝuretojn, prospektojn komercajn aŭ turismajn kaj ĉiuspecajn presaĵojn, inkluzive kvindek aliajn katalogojn de Esperanto-libristoj. El tiu rimarkinda listo montriĝas, kiom fervore la Esperantistoj fondis gazetojn eĉ se nur por ses monatoj aŭ unu jaro. Dum oni kalkulis kvindekon da regulaj, seriozaj revuoj, la katalogo Davidov montras 350 titolojn de iam fonditaj gazetoj kaj bultenoj societaj aŭ grupaj ĝis 1911. Se ĝi ne pruvis multan konstantecon, ĝi signis almenaŭ vivon kaj diversnaciecon, ĉar la listo entenas 48 landojn de la kvin kontinentoj, inkluzive Japanujo, Ĉinujo, Filipinaj Insuloj, Aŭstralio kaj Alĝerio.
Intensan vivon de esperantistaj kunvenoj aŭ festoj ankaŭ pruvis la 300 muzikaj eldonaĵoj, kantoj aŭ kantaroj presitaj antaŭ 1911. Evidente la belsoneco de la lingvo tion klarigas ankaŭ parte. Kantistoj ŝatas vokalajn sonojn, speciale kiam ilia gepatra lingvo estas konsonantema. En Krakovo estis unuafoje prezentata opero en esperanta traduko, la konata „Halka“ de pola komponisto Moniuszko.
Pri la nombro de la esperantistoj mem ekzistis bedaŭrinde neniu statistiko. Nur la suman ciferon de la grupoj oni konis per „Oficiala Gazeto“. En 1902 ĝi estis 44, en 1903 ĝi altiĝis al 113, en 1904 al 186, en 1905 al 308, en 1906 al 474, en 1907 al 721, en 1908 al 1266. En 1912 estis registritaj 1455 grupoj, en Eŭropo 1199, en Norda Ameriko 126, en Suda Ameriko 67, en Azio 32, en Oceanio 23, en Afriko 8. Se oni supozas, ke ili enkalkulis meze po 25 ĝis 30 anoj, tiam oni ricevas sumon de ĉirkaŭe kvardekmil esperamtistoj, el kiuj duono estis Francoj, Germanoj kaj Britoj. La plej multnombra kongreso estis ĝis tiam la Antverpena en 1911 kun mil sepcent partoprenintoj, ĝuste en la centro de Okcidenta Eŭropo, inter Anglujo, Francujo kaj Germanujo.
Tamen estas notinde, ke en tiu sama jaro 1911 la rusa registaro cara malfavoris oficiale la Esperantomovadon en la imperio kaj kredeble multaj grupoj tie ne povis enskribiĝi. Al Peterburgo mi tiam veturis por plendi pri tio al la rusa ĉefministro Kokovcov, sed survoje povis mem konstati la grandan nombron de Esperantistoj en diversaj urboj de Ruslando. En Moskvo kvincent samideanoj partoprenis unu kunvenon. En sama epoko sinjoro Parrish ankaŭ travojaĝis tutan Eŭropon kaj prelegis esperante pri Kalifornio kiel sendito de la Komerca Ĉambro de Los Angeles. En multaj urboj, kiel Parizo, Wien, Praha, Budapest, Sofia, lin aŭskultis aŭdantaroj de triĝis kvincent homoj bone komprenantaj Esperanton. Estis nedubeble, ke la lingvo en dudekkvin jaroj estis akirinta sian propran publikon, dissemitan en ĉiuj landoj kun komunaj gazetaro, literaturo, kongresoj, centro kaj senta ligilo spirita kaj ideala.
En sia lasta parolado, la jubilea, d-ro Zamenhof konstatis en Krakovo:
„Dudekkvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de la lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno.
En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi dum dudekkvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli fortigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ — ni povas pri tio sincere nin gratuli,“
Oni ne povus pli trafe priskribi la rimarkindan lingvan sukceson atingitan en daŭro de kvaronjarcento. El la malgranda semo genie ĵetita de Zamenhof en 1887 elkreskis efektive granda arbo. Sur kelkcentoj da radikoj kun minimuma gramatika regularo konstruiĝis tuta lingvo per la vivo kaj uzado, ne per laboro de unu homo, sed per aliĝo de miloj tra la tuta mondo. Ne kiel ia lingva sistemo ŝovita de unu reformo al alia, balancante inter decidoj aŭ dekretoj aŭ frakase ĵetata kiel dronanta ŝipo de roko al roko, Esperanto iris sian vojon. Ne. Senrompe kaj venkante ĉiujn danĝerojn, ĝi elfluis tute nature kiel rivero el fonto kaj riĉiĝis nur laŭvoje per la pli kaj pli vasta uzado. Entuziasme la Esperantistoj pretiĝis montri al la tutmonda publiko la rezultaton de sia pacienca sperto per grandioza Deka Universala Kongreso, okazonta en Parizo dum 1914.
Kompare kun la vasta homaro, tiu esperantista popoleto estis ja ankoraŭ tre malgranda. Tamen ĝi tenis en siaj manoj ne nur eksperimenton kaj pruvon de mondlingva kreiĝo, sed la ĝermintan lingvon mem, atingitan maturecon. La komuna viva trunko bele kaj solide stariĝis. Fakaj branĉoj povus elkreski ĉiuflanke je ĉiu nova printempo. Estus signifinte por la tuta homaro, nekalkulebla perdo se ia katastrofo estas detruinta tiun novan lingvan estaĵon, tiel potencplenan je socia valoro. Unu tuta generacio de homoj estis necesa por transformi genian principan semon en veran vivantan lingvon internacie florantan. La unua celo de Zamenhof estis atingita, sed restis la dua: „Ne forgesu“, li diris en Krakovo, „ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, sed grava socia problemo.“
Dum la milito (1914—1917)
Trimil sepcent esperantistoj enskribiĝis por la Deka Universalo Kongreso en Parizo en 1914, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de sinjoro Painleve estis preta. La organizo estis modele preparita.
Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte en Parizon la 1-an de Aŭgusto, la fremdaj esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.
D-ro Zamenhof, haltigita en Koln, rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo—Finnlando— Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio. Sovaĝa kanonado kaj malamaj kantoj eksonis anstataŭ la espera himno. Diplomataj intrigoj kaj imperialistaj ambicioj ĵetis tutan Eŭropon en ĥaosan buĉadon. Malhela ondego dronis la noblan revon de la esperantistoj sub frakasa ŝaŭmo.
Dum monatoj oni sciis nenion unu pri aliaj. Tamen la flameto ne estingiĝis. En savita teranguleto, meze de l' ventego, la UEA-oficejo restis malfermita en neŭtrala Svislando. Post ses monatoj da silento la gazeto „Esperanto“ reaperis en Januaro 1915. Hodler donis novaĵojn. Li estis organizinta servon por transsendo de familiaj korespondaĵoj inter malamikaj landoj. Kompreneble ĉiu politika aŭ militista aludo estis severe malpermesita. Leteroj devis alveni malfermite al UEA en Geneve, kiu transsendis ilin al la dezirata lando kun eventuala traduko en ties lingvo laŭ neceso. Franca patrino skribis al flo en Germanujo. Aŭstria knabino al flanĉo en Anglujo. Kortuŝaj korespondaĵoj, homaj amoj, doloroj, mizeroj, esperoj trapasis la UEA-oficejon, kie multaj lokaj gesamideanoj helpis. Du aŭ tricent leteroj alvenis kaj resendiĝis ĉiutage. Tiamaniere ioman helpon en homaj suferoj povis alporti Esperanto kaj ĝia organizo. La faritaj servoj atingis 200000.
Sed Hodler faris pli. Per sia gazeto li memorigis la esperantistojn, ke ili estas homoj. „Ni havas la devon ne forgesi“, li skribis en nobla artikolo „Super“ (Esperanto, la 5-an de Januaro 1915). „Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia esperantisteco ... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco ... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco ... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj ... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io ... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado ... Ni esperantistoj estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.“
El ambaŭflankaj tranŝeoj venis al Hodler emociaj aproboj de homoj kunsentantaj apud la morto kaj danĝero. Ho ve, la listoj de „Niaj mortintoj“ pli kaj pli longiĝis. Ankaŭ la milito mem. Tamen la kroniko montris, ke la movado ne mortis. En aliaj kontinentoj ĝi daŭris ageme, en Brazilio, en Usono, en Aŭstralio, en Ekstrem-Oriento. En Aŭgusto 1915 eĉ okazis en San Francisko la Dekunua kongreso, kompreneble pli amerika ol universala. El Eŭropo partoprenis neniu delegito krom rusa vojaĝanto, sed kelkcentoj da esperantistoj el Kanado kaj Usono tie kunvenis dum la Pacifika Ekspozicio. Ĉefe temis pri: Kiel reorganizi la fortojn de la esperantistaro post la fino de la eŭropa milito? La kongreso voĉdonis deziresprimon, ke UEA tion entreprenu sin turnante al ĉiuj naciaj societoj el sia sidejo en ekstermilita Svislando. En Eŭropo estis kursoj en preskaŭ ĉiuj landoj, neŭtralaj aŭ militantaj, sed kompreneble malpli multaj ol antaŭe. Kiam la gazeto „Esperanto“ ne povis plu eniri aŭ trapasi kelkajn landojn, Hodler presigis raportojn de UEA, kiujn li dissendis en formo de broŝuretoj kun novaĵoj pri ĉiuj naciaj movadoj.
En kelkaj landoj, interalie en Germanujo kaj Francujo, aperis militaj propagandiloj en Esperanto pravigantaj la nacian vidpunkton. Kelkfoje registara subteno, alifoje privataj iniciatoj tion ebligis.
Pli interesa estis la disvastigo de vera Esperantismo en la militkaptitejoj. Kiam sinjoro Justin Godart, honora membro de UEA en Lyon, estis ŝtata subsekretario de la saneca fako en 1916, li cirkulere rekomendis al la militistaj flegistoj la lernon de Esperanto kaj mendis por disdono 10000 ekzemplerojn de la lernlibreto Bayol Esperanto-Ruĝa Kruco. Aliflanke la Tutmonda Komitato de YMCA[19] disdonigis milojn da Esperanto-lernolibretoj al militkaptitoj en diversaj landoj.
Tiuj malfeliĉaj junuloj, enfermitaj kiel brutaro inter bariloj, sopiris je ia interesa allogaĵo, kiu forgesigas malsaton kaj hejmosopiro. Hodler rekomendis al delegitoj de UEA viziti tiujn lokojn se permeso ebliĝas kaj vidi ĉu ne troviĝas iu perdita samideano. En diversaj lokoj ili faris tion kaj ĝoja interfratiĝo okazis. En aliaj tiaj malliberejoj, unu sola kaptito instruis la lingvon al centoj da ceteraj, kiuj kopiis vortojn kaj regulojn unuj de aliaj. Tio interalie okazis en Siberio, kie japanaj generaloj eĉ subtenis tiun lernadon. Esperantistaj rondoj fondiĝis. Oni kantis la himnon kaj gaje interparolis la lingvon inter plej-diversgentanoj.
En tia perdita malproksima loko, la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el siaj plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Zamenhof pro kormalsano (14. Aprilo 1917):
La famon ne brue,
Nur poste malfrue,
Simile al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
„La Majstro mortis“.
Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malproksimaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l' homaro sub la malhelaj ondegoj de l' buĉa teruro? Jen mortis la fondinto, la inspiranto de miloj. Kio estos post li? Ĉu homa verko disbloviĝos al ĉiuj ventoj de forgeso, aŭ ĉu la spirito lasos ian subteran semon potencan je eterna vivo kaj iam refloronta konsole tra la mondo mizera?
Post la milito (1919-1921)
Pasis longaj kruelaj kvin jaroj, sed ne finiĝis la milito kun la paco de Versailles en 1919. Batalemo kaj ĥaoso regis ankoraŭ en Eŭropo. Inter la vunditaj nacioj elstaris landlimoj novaj aŭ malnovaj pli alte ol neĝaj montsuproj. Cenzuro, malpermesoj, pasportoj, ekonomiaj bariloj kaj spiritaj doganoj ne, ĉesis laŭ trumpetsono, kiam haltis la terura pafmuziko de l' peza artilerio.
Daŭris malamoj. Egis antaŭjuĝoj. Doloris vundoj. Kruelis funebroj. Akris ĵaluzoj, eĉ inter kunbatalintoj. Ĉie revolucioj aŭ kontraŭrevolucioj. Mona disfalo. Senlaboreco. Mizero. Malsato minacis popolojn. Tifo kaj gripo falĉis tra l' amasoj.
En tia koto la Esperantistaro devis retrovi sian unuecon. Simile post ŝipa diskrako manoj elstaras, vokoj aŭdiĝas el rokoj de l' bordo: Ĉu vi saviĝis? Ĉu vi ankoraŭ vivas? Mortis la Majstro Zamenhof, Carlo Bourlet, rektoro Boirac, Bolingbroke Mudie, Theophile Rousseau, multmiloj da bravaj samcelanoj, falintaj en alia batalo ol la esperanta. Kiel oni religus la delikatajn fadenojn de tiu disrompita teksaĵo aranea, tiom ame kaj pacience ellaborita per tuta generacia penado? Ŝajnis giganta klopodo.
Tamen, super tomboj kaj ruinoj, nova mondo naskiĝis en suferoj. Ĉe l' horizonto ruĝa sange, eklumiĝis hela vekiĝo, malproksime, sed radiante. Mortis unu civilizo. Prepariĝis alia, Ĉiu ja sentis forte, ke neniel aferoj povos esti poste kiel antaŭe. La tempoj ŝanĝigis.
En Eŭropo kaj Azio, dormintaj popoloj releviĝis el imperiaj premadoj. Dudek novaj regnoj kreiĝis aŭ reviviĝis. Svarmo de malnovaj lingvoj reaperis al lumo libera. Vastaj paroliloj kiel rusa kaj germana, antaŭe unuigintaj dekojn da popoloj kune, retiriĝis al siaj gentaj limoj. Finna, estona, latva, litova, pola, ĉeĥa, slovena, kroata, ukrajna, georgia, tatara lingvoj restariĝis oficiale.
Unumove Eŭropo dispeciĝis, alimove ĝi sopiris bezonatan unuecon. En Azio same. Ĉie disflamiĝis novaj nacianismoj kaj samtempe urĝis ia kuniĝo. Internaciaj kunvenoj multiĝis konstante, politikaj, sociaj, diplomataj, laboristaj, teknikaj, sciencaj, ekonomiaj, idealistaj aŭ realemaj. Ligo de Nacioj provis ekzisti. En la ĝusta momento, kiam la popoloj esperis efektivan internacian aranĝon, la komunikoj inter ili fariĝis pli malfacilaj kaj lingvaj bariloj kreskis.
Pli favoran okazon al disvastigo de mondlingvo neniu epoko prezentis antaŭe. Liberamo ja pravigis memstarecon de disaj nacioj, eĉ malgrandaj; sed vivneceso postulis kompensan interligon juran, ekonomian, lingvan. Tion bone komprenis la britaj nacioj kaj la sovjetaj respublikoj por si. Novaj landlimoj neniam estas akurate justaj. Pro gentaj miksoj ili ne povas. Por esti tolereblaj, ili devus iĝi nevideblaj per rompo de ĉiuj nenecesaj muroj. „Falu, falu muroj inter la popoloj“, jam kantis en 1878 juna poeto Zamenhof en sia studenta rondo.
Tiam homa penso kaj ekonomio kiel bluaj papilioj aŭ oraj abeloj flugantaj super niaj kampoj apenaŭ rimarkos la limŝtonon sub herbo kaŝitan. Por ke ankaŭ malgrandaj popoloj libere vivu kaj florigu sian propran kulturon, necesas, ke helpa interkomprenilo protektu iliajn lingvojn kontraŭ la trudoj de la pligrandaj. Kiu ne realvidas tiun veraĵon, tiu ankaŭ ne komprenos funde la historion de Esperanto post 1920.
Antaŭ la milito, Esperantismo estis belega revaĵo. Post la milito ĝi jam aperis kiel urĝa bezonaĵo. La restintaj fideluloj, eta gruparo en la vasta mondo, tion klare sentis. Se ili nur povus retrovi iom da forto, iom da kunligeco por repreni la tutan aferon vigle! Eĉ inter ili regis distancoj. Naciaj movadoj restis enfermitaj en siaj landlimoj aŭ eĉ uzis la lingvon por ŝtata propagando.
En Parizo la Centra Oficejo devis fariĝi antaŭ ĉio franca pro milita neceso kaj pro fermo de landlimoj. Kiam ĝi volis kunvoki restarigan kunvenon internacian la 21-an de Septembro 1919 neniu sukcesis veni Parizon krom du Britoj, sinjoroj Warden kaj Butler. Ne-aliancanoj kompreneble ne rajtis kaj eĉ neŭtralanoj ne povis jam libere vojaĝi. Eŭropo estis ankoraŭ dividita en fermitaj militkampoj kun ĉiuspecaj malpermesoj al gazetoj, libroj, korespondo, ktp. Ĉiujn naciojn povis atingi nur UEA kun sia centro sur neŭtrala teritorio[20]. Urĝis ia interkonsento. Hodler, malsana en svisa montloko, tion volis ankoraŭ entrepreni. Li korespondis kun generalo Sebert, proponis al li — sensukcese — la prezidantecon de UEA, urĝe akcentis la utilon ŝpari kaj unuigi fortojn. Sed ĝuste tiam, la 31-an de Marto 1920, rapida morto forprenis lin, kiu ankoraŭ tenis la lastajn fadenojn en mano. Sur sia mortlito Hodler krajone ekskribis kelkajn vortojn esprimante la deziron, ke oni realigu tiun unuiĝon de ĉiuj fortoj en komuna centro. Lia lasta penso, kiel la tuta vivo, estis por la afero[21].
La bato estis terura por la esperantistaro, kiu jam perdis tiom da bonaj gvidantoj. Juna, saĝa kaj energia ĉefo malaperis ĝuste en la plej bezona tempo. Sed lia verko devis nepre vivi. En Bern sinjoro Stettler daŭris kuraĝe la gvidadon de la UEA-centro en Bern kun la helpo de sinjoro Jakob. En Parizo generalo Sĉbert, malgraŭ siaj okdek jaroj, klopodis reorganizi la Centran Oficejon kaj retrovi la perditajn kontaktojn. En somero 1920, la unua postmilita kongreso kunvenigis kvarcent esperantistojn en Hago, en la neŭtrala Nederlando. Ĝi estis impresa renkontiĝo en la fama Ridderzaal[22]. Ses registaroj sin reprezentigis[23]. Post sep jaroj retroviĝis fine la pioniroj de la movado por premi al si la manojn kaj urĝe interkonsiliĝi. Sed, ho ve, la plimulto mankis. Ĉie mortoj, malaperoj, forestoj. Venis cent Britoj, sed nur kvin Francoj. Tamen la kongreso kuraĝe laboris. Noblaj homoj, gesinjoroj Isbrucker, gvidis ĝin al pozitiva decidemo. El Italujo energia maroficiro Alessio pledis por radikala reorganizo de la tuta movado. Li proponis malgrandan centran komitaton de „sav' urĝo“. Sinjoro Stettler prezentis zorge prilaboritan statuton novan por UEA. Post akurata ekzameno en tri kunsidoj, la kunveno ĝin akceptis per baloto de la delegitoj. Vigle diskutis la kongreso pri la stato de l' aferoj, disfalo de malnovaj institucioj, bezono je koncentrigo kaj ŝparo, sopiro al forta unueca antaŭenpuŝo de Esperantismo en la mondo. Fine la kongreso elektis organizan komisionon[24] por prepari solvon kaj prezenti ĝin al la esperantistaro, rekomendante tutmondan organizon de individuaj esperantistoj, do sur bazo de UEA.
Dum la posta jaro Esperanto rapide antaŭenmarŝis, speciale en Germanujo kaj Ĉeĥoslovakio. Fondiĝis centoj da grupoj. Ĉie multiĝis kursoj. Okcidente kaj oriente Esperanto gajnis kelkajn gravajn sukcesojn.
En Septembro 1920 okazis en Bruxelles la Ĝenerala Kongreso de l' Unuiĝo de Internaciaj Asocioj, fondita de sinjoroj Lafontaine kaj Otlet. Laŭ propono de generalo Sebert ĝi diskutis la mondlingvan demandon kaj aŭdis raportojn favore al franca lingvo, al Esperanto, al Ido, kaj al Esperantido, nova formo proponita de d-ro Rene de Saussure, kiu volis profiti la halton de l' militepoko por provi reunuiĝon de idistoj kun esperantistoj. La kongreso unuanime — krom unu voĉo por la franca lingvo — rekomendis unuiĝon multe pli praktikan sur la bazo de la ekzistantaj faktoj per la jena rezolucio:
„Konstatante la pli kaj pli grandan necesecon je alpreno de internacia helplingvo, la tutmonda kongreso de l' internaciaj asocioj esprimas la deziron, ke ĉiuj, kiuj konfesas tiun necesecon, aliĝu al la grava movado celanta disvastigi Esperanton, por realigi tiun grandan progreson, prokrastante ĉian plibonigon, kiu montriĝus necesa, ĝis la tempo kiam la internacia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj.“
En Sovjetruslando la revolucia registaro elektis komisionon por ekzameni la problemon kun spertuloj esperantistaj, idista kaj neŭtralista. Fine ĝi decidis rekomendi adopton kaj instruadon de Esperanto. La instruado efektiviĝis nur private per kursoj laŭvolaj — ŝajne pro manko de rimedoj — sed la adopto aplikiĝis almenaŭ en la poŝto, ĉar en sekvantaj jaroj, kelkaj poŝtmarkoj kaj ĉiuj poŝtkartoj de la Unuiĝo de Sovjetaj Respublikoj surhavis titolan tradukon en Esperanto.
En Geneve la Internacia Kongreso de la Eksmilitistoj adoptis Esperanton. Ankaŭ aliaj rondoj interesiĝis. La Internacia Kongreso por Virinrajto, tie kunveninta, voĉdonis favoran rezolucion. En somero 1920 la Ligo de Nacioj kaj Internacia Laboroficejo transportis al Geneve sian sidejon. Ŝajnis, ke tiu urbo fariĝos la neŭtrala centro de la novaj klopodoj por internacia organizo.
Tiam, en Septembro 1920, UEA revenis de Bern al Geneve por subteni Esperanton antaŭ la novaj institucioj kaj montri la ekziston de la mondlingvo en la uzado.
Baldaŭa okazo de interveno estis la X-a internacia konferenco de la Ruĝa Kruco. Post la intensa laboro farita sur batalkampoj kaj ĉefe per la fama agentejo por mildigi la sorton de militkaptitoj kaj informi serĉantajn familiojn, tiu konferenco ricevis tre solenan karakteron. Ĝin prezidis sinjoro Gustave Ador kaj partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj en la mondo.
La ideoj de la mortinta apostolo de Esperanto ĉe Ruĝa Kruco, kapitano Bayol, estis prezentitaj al la delegitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de la ĉina reprezentanto d-ro Wang kaj raportis al la plenkunsido favore. La 7-an de Aprilo 1921 la konferenco voĉdonis unuanime la jenan rezolucion:
„Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacilaĵo multmaniere malhelpas la realigon de l' internacia idealo de la Ruĝa Kruco, ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la Ruĝa Kruco, la X-a konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo Esperanto inter siaj anoj, kaj speciale ĉe junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al internacia kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la Ruĝa kruco.“
Laŭ tiu rekomendo, la nova statuto de la hispana Ruĝa Kruco, adoptita sekvintan jaron, entenis unu paragrafon pri la devo lerni Esperanton.
Depost sia reinstalo en Geneve, samloke kun la interŝtataj organizaĵoj, UEA povis multigi tiajn intervenojn kaj inviti delegitojn al sia oficejo por ilin dokumenti. Tiamaniere ĝi turnis sin laŭvice al Ruĝa Kruco, al Ligo de Nacioj kaj al Internacia Laboroficejo. Ĉiujn tri ĝi invitis sendi reprezentantojn al la XIII-a Universala kongreso en Praha dum Aŭgusto 1922. La Ligo delegis sian vicsekretarion ĝeneralan d-ron Inazo Nitobe, eksrektoron de la universitato en Tokio kun du kunlaborantoj. „La Laboroficejo sendis sinjoron Blumel kaj la Ruĝa Kruco sinjoron Horner.
La Praha kongreso estis grandioza manifestacio de la progreso de Esperanto dum la antaŭa jaro. Pli ol dumil adeptoj alvenis el 35 landoj. Dek registaroj sendis reprezentantojn[25]. La ĉeĥoslovaka ministro de instruado malfermis mem la kongreson kaj la eksterlanda ministro Beneŝ partoprenis komitatan vespermanĝon de UEA kun la oficialaj reprezentantoj. Tie, kaj per publika letero, li deklaris: „Mi certigas vin, ke ideon pri Esperanto mi ĉiufoje subtenados“. Ankaŭ li kaj d-ro Nitobe laŭdis la „Internan ideon“ de la movado, tiom necesan por rekonstrui pacan homaron.
Tuta Mezeŭropo tiun ĉi fojon aŭdis pri Esperanto dum la somero; ĉar vojaĝis ne nur la kongresanoj, sed iliaj familianoj kaj miloj da ceteraj partoprenantoj ĉe antaŭfestoj aŭ postaj kunvenoj en Berlin, Dresden, Wien, Budapest, Graz, Trento, Reichenberg. Urbojn kaj staciojn trapasis dekoj da internaciaj karavanoj parolante Esperanton. Neniam antaŭe la sono de la lingvo tiom aŭdiĝis en stratoj, en stacidomoj, en vagonoj. Ĉie pendis flagoj, ĉie brilis steletoj. Ĉe la landlimoj sindone deĵoris UEA-delegitoj kun verda brakbando. Eĉ fervojistoj respondis en Esperanto.
En multaj vilaĝoj ĉeĥoslovakaj, hungaraj, aŭstriaj amasiĝis lokaj anaroj por bonvenigi eksterlandanojn. Sub somera suno flamis ruĝaj ŝaloj de kamparaninoj fue babilantaj en lingvo Zamenhof-a. Oni demandadis, oni rakontadis, oni kantis la himnon, oni svingis salutojn al pasantaj vagonaroj. Kia bela paca revenĝo je la ŝiraj forveturoj de soldatoj dum la milito! Interfratiĝo redonis al koroj esperon kaj ĝojon. Venos pli bonaj tempoj. „Iam la homoj ĉesos esti lupoj unu kontraŭ aliaj“, profetis Zamenhof.
En ĉiuj gazetoj de Centro-Eŭropo aperis artikoloj mirantaj pri la granda nombro da esperantistoj. La impreso estis vere forta kaj neatendita. Esperanto retrovis vivantan popolon. Dume la organiza komisiono ne perdis tempon. Jam en Dresden antaŭ la kongreso ĝi kunsidis, sed estis malfacile decidi pri komuna centro. La plimulto preferis Geneve, pro ĝia neŭtrala pozicio kaj ankaŭ pro la nova situacio akirita de UEA reprezentanta la movadon antaŭ gravaj organizaĵoj. Tamen ankaŭ ĉiuj dankeme konfesis la grandajn servojn faritajn antaŭ la milito per la Centra Oficejo en Parizo kaj persone de generalo Sebert mem. Ankaŭ estis malfacile unuigi en unu saman ligon la individuajn membrojn de UEA kaj la naciajn societojn de la diversaj landoj. Tion tamen provis sinjoro Page, la komisiona prezidanto ellaborante vastan projekton de ĝenerala ligo. En Praha estis decidite, ke la komisiono devos aŭdi la kritikojn aŭ proponojn pri la plano kaj publikigi detalan tekston de statuto en Aprilo 1922, por ke ĉiuj esperantistoj havu la tempon fari al si opinion antaŭ la sekvanta kongreso.
Same kiel en Hago, diversaj kritikantoj ankaŭ urĝigis la Lingvan Komitaton, ke ĝi reorganiziĝu kaj komencu serioze la preparadon de teknikaj vortaroj. Fine longa diskuto okazis pri enkonduko de Esperanto en lernejoj kaj plej bonaj rimedoj ĝin akceli. Dum la tuta kongreso regis neordinara entuziasmo kaj optimismo. Oni ja sentis, ke la tuta movado efektive revekiĝis kaj reprenis sian marŝadon antaŭe. La nova postmilita periodo brile malfermiĝis.
Instruado en lernejoj (1908—1921)
La plej interesa fakto en la reflorado de Esperanto post la milito estis la instruado de la lingvo en lernejoj. En antaŭmilita epoko estis jam faritaj eksperimente kelkaj kursoj al infanoj en iuj lernejoj. Tio okazis ĝenerale en nedeviga maniero post la ordinaraj lecionoj. Al la instruista kunveno dum la Dresdena kongreso 1908 sinjoro Durieux raportis pri tiaj kursoj en Lille, kie li kaj pluraj kolegoj instruis Esperanton al kelkcentoj da geknaboj. Jam en 1903 moravia kaj svisa instruistoj, sinjoroj Ĉejka en Bysttice-Hostyn kaj Ducommun en Le Locle, iniciatis internacian korespondadon inter infanoj lernintaj Esperanton. En la usona ŝtato Maryland en 1908 kaj en insulo Samos en 1910 instruado de Esperanto estis enkondukita en lernejojn oficiale.
Depost 1916 dum la mondmilito okazis rimarkinda eksperimento en angla geknaba lernejo urba de Eccles, apud Manchester, laŭ oficiala decido de l' urbestraro. Fraŭlino Hogg interesis siajn kolegojn kaj tie kun ili ŝi instruis la lingvon al ĉiuj infanoj de la lernejo (Green Lane Council School). Okazis regule du lecionoj semajne po 45 minutoj. Depost 1920 simila instruado, iafoje per tri lecionoj 30-minutaj, komenciĝis en aliaj urbaj lernejoj (elementaj) en Worcester, Liverpool, Leigh, Barry kaj Huddersfield en Anglujo, en Breslau, Chemnitz, Dresden, Leipzig, Niirnberg en Germanujo kaj en diversaj lernejoj de alilandaj urboj. Deviga eksperimento okazis en 1921 kaj 1922 en ĉiuj sepaj klasoj de l' elementaj lernejoj en Geneve, kie fondiĝis kelkjarojn antaŭe Internacia Universitata Lernejo de Pedagogia Scienco, nome „Instituto J. J. Rousseau“, sub gvidado de la scienculoj prof. Ed. Claparede kaj Pierre Bovet.
Pro la tre interesaj rezultatoj de l' Esperanto-instruado kaj ĝia influo sur lernado de gepatra aŭ fremdaj lingvoj UEA proponis al la gvidantoj de tiu instituto fari enketon pri tiuj diverslandaj spertoj. Ili konsentis kunvoki tial Internacian konferencon pri Esperanto en lernejoj en Geneve la 18-an ĝis 20-an de Aprilo 1922. Ĝi okazis en la palaco de la Ligo de Nacioj, kies sekretariaro ĵus preparis raporton pri la sama temo.
La konferencon partoprenis cento da instruistoj, lernejestroj kaj profesoroj el 28 landoj krom oficialaj reprezentantoj de 16 registaroj (Albana, Aŭstria, Bulgara, Ĉeĥoslovaka, Ĉila, Ĉina, Finna, Germana, Greka, Hungara, Hispana, Itala, Japana, Nederlanda, Persa, Ĝeneva Respubliko). Inter ili dekdu estis senditoj de Instruaj Ministroj. En bonvena alparolo sinjoro Eric Drummond, sekretario ĝenerala de la Ligo de Nacioj konstatis, ke la ideala celo de l Esperanto-instruantoj estas simila al tiu de la Ligo kaj antaŭdankis pro la valora dokumentado utiligota por ties raporto pri Esperanto. Prof. Pierre Bovet, lerninte la lingvon dum kelkaj tagoj, honorprezidis mem la konferencon kaj ekuzis Esperanton en diskutoj.
Lia pedagogia demandaro servis kiel bazo de la raportoj. La unua kunsido alportis la faktojn. Unu post alia, la delegitoj donis statistikojn pri sia lando.
En Albanio la registaro intencis devigan enkondukon de Esperanto en la duagradajn lernejojn, sed ĝi decidis tion nur post la konferenco (Dekreto Nr-o 475, 3. Junio 1922).
En Bulgario la parlamento decidis nedevigan instruadon en gimnazioj per artikolo 143 de la leĝo prilerneja, voĉdonita en 1921. Ĝi komencis en 30 klasoj de 25 realgimnazioj kun 784 geknaboj.
En Brazilio, leĝo de 31-an de Oktobro 1918, enkondukis nedevige en normalan kaj duagradajn lernejojn de la ŝtato Sergipe kaj dekreto de la 11-an de Januaro 1919 en elementajn, profesiajn kaj normalajn de l' federala distrikto.
En Belgujo urbestraroj ĝin enkondukis en la kvaran gradon de komunaj lernejoj en Verviers kaj en komplementajn kursojn en Antverpeno kaj St. Gilles-Bruxelles depost 1911.
En Ĉinujo ministra dekreto metis Esperanton em programojn de normalaj lernejoj. La nacia konferenco pri publika instruado en 1921 petis pli vastan aplikon de la dekreto kaj regulan instruadon. Ĝi komencis en universitato de Peking kaj en teknikaj lernejoj de Hankau, Kanton, Shanghaj kaj Hangĉo.
En Hispanujo ministra dekreto de la 27-an de Julio 1911 permesas nedevige en superaj kaj duagradaj lernejoj. Instruado en normalaj lernejoj de Madrid, Saragossa kaj Huesca komencis en 1919 kaj en polica lernejo en Madrid depost 1920.
En Hungario simila dekreto datas de la 30-a de Oktobro 1920.
En Finnlando la parlamento subvenciis ĉiujare depost 1920 la Esperanto-Instituton en Helsinki. Ministra dekreto 1919 permesis nedevigan instruadon en ĉiuj lernejoj, kie direktoro tion decidos. Oni komencis en kvar unuagradaj, naŭ duagradaj kaj du komercaj lernejoj.
En Francujo la nedeviga instruado komencis en 1921 en la Supera Komerca kaj Industria Lernejo, kaj en la kvar komercaj lernejoj de Parizo laŭ decido de la Komerca “Ĉambro, oficiale reprezentita ĉe la Ĝeneva konferenco.
En Granda-Britlando la deviga instruado komencis en 13 elementaj kaj 4 duagradaj lernejoj, la nedeviga en komplementaj kursoj de 20 urboj.
En Italujo laŭ cirkulero ministra de la 21-an de Novembro 1921 nedeviga instruado estis enkondukata en 6 maristajn lernejojn. Laŭ urbestraraj decidoj ĝi ankaŭ komencis en 1921 en elementaj, komunumaj lernejoj de Milano (54 klasoj: 2000 lernantoj), Bologna (4 klasoj: 200 lernantoj), Cremona (10 klasoj: 250 lernantoj) kaj unu teknika mezlernejo en Cologna-Veneta.
En Japanujo petskribo de universitatuloj kaj diplomatoj por rekomendi enkondukon en lernejoj estis ĵus transdonita al la ministro de publika instruado kun favora rekomendo de la parlamento, sed nedeviga instruado jam komencis en libera gimnazio de Seikei, en normala lernejo de Hiroŝima kaj supera lernejo de Yokosuka.
En Nederlando nedevigaj lecionoj okazis en tri elementaj lernejoj de Haarlem, De Ryp kaj Ootmarsum kaj en 32 privataj institutoj, plimulte katolikaj.
En Portugalo la ministro de edukado starigis oficialan ekzamenan komisionon kaj enkondukis instruadon per dekreto en polican lernejon Lisbonan kaj en la Ferreira-Borges-lernejon.
En Siberio, post petskribo de scienculoj kaj instruistoj, registara cirkulero de la 17-a de Februaro 1922 enkondukis Esperanto-instruadon nedevige en publikajn lernejojn.
En Ĉeĥoslovakio ministra dekreto de la 29-an do Marto 1921 permesis nedevigan instruadon en lernejoj, kie ekzistas kapabla instruanto. Ĝi komencis en 15 elementaj lernejoj al 450 infanoj, en tri duagradaj al 325 lernantoj kaj en unu profesia al 40. La ministro aprobis du oficialajn lernolibrojn kaj elektis tri ekzamenantojn. En la programo de la Komercaj Akademioj, aperinta en la Ministra Bulteno de la 15-an de Majo 1921, Esperanto ricevis du horojn semajne, kaj tiaj lecionoj komencis en Brno, Beroun, Hotice, Reichenberg, Plzeŭ kaj Zatec.
En Germanujo la afero staris tuj en tre granda proporcio. Tri ŝtatoj, Brunsvigo, Heslando kaj Saksujo, decidis enkondukon. La tutgermana registaro oficialigis kaj subvenciis Esperanto-Instituton en Leipzig sub gvidado de d-ro Dietterle. Ekzamenistoj estis elektitaj por 18 urboj. Devigan instruadon decidis urbestraroj en elementaj lernejoj de 5 urboj, nedevigan en elementaj lernejoj de 39 urboj, en duagradaj de 13 urboj kaj en komplementaj de 44 urboj. En 1922 simila decido okazis en 52 pliaj urboj, do entute 162. Sume 630 instruistoj eklernigis Esperanton al dudekmil infanoj.
Tiu vasta kolekto da faktoj profunde impresis la konferencon kaj ties observantojn. Temis pri 250 urboj diverslandaj. En multaj lokoj la afero nur komencis, sed en aliaj, kelkaj jaroj de sperto ebligis jam la instruantojn kaj la inspektorojn noti interesajn faktojn.
La dua kunsido estis dediĉita al tiu ĉi temo: Ĉu la instruado de Esperanto iel influis la lernadon de la gepatra lingvo aŭ ne? Jes, respondis la spertintoj, Esperanto helpis la infanojn pli funde koni sian propran lingvon. Ĝia regula kaj logika konstruo kutimigas ilin je gramatika serĉado. La sufiksoj tre helpas al tio. Ili faciligas la klarigon de l' sinonimoj, la elekton de la ĝusta vorto kaj la precizigon de l' vortsenco. Rilate elparolon kaj ortografion, Esperanto anstataŭas kurson pri fonetiko.
Tiujn atestojn konfirmis la respondo de la Brita ministrejo por edukado al la Ligo de Nacioj: „La instruistoj asertas, ke la infanoj parolas pli bone, redaktas pli bonajn verkaĵojn kaj pli kapablas kompreni gramatikajn malfacilaĵojn en la gepatra lingvo. La inspektoroj, kiuj vizitis la tri lernejojn, konsentas ĉiuj pri la vereco de tiu aserto.“
La tria kunsido temis pri tiu ĉi demando: Ĉu Esperanto iel influis la lernon de fremdaj lingvoj? Jes, respondis d-rino Alexandra Fisher, M. A. D. Lit, lernejestrino en Bishop Auckland, kie ŝi kontrolis eksperimenton subvenciitan de la Brita registaro: Oni elektis du paralelajn klasojn da knabinoj dekdujaraj A kaj B. Dum la unua jaro oni instruis Esperanton al klaso A kaj francan lingvon al klaso B. Dum la dua jaro A komencis lerni francan kaj B daŭrigis ĝin. Dum la tria jaro ambaŭ klasoj estis kunigitaj en unu. La lernantinoj de A estris la klason en franca lingvo dum tiuj de B staris pli malalte, kvankam ili lernis tri jarojn anstataŭ du. Kial? Ĉar estas konata pedagogia regulo, ke infanoj pasas pli facile de la simplo al la malsimplo. Kiel unua fremda lingvo Esperanto estas facila. La duan fremdan lingvon oni poste lernas pli kuraĝe kaj pli sperte kiam oni jam sukcesis pri unu.
Anstataŭ troŝarĝi la programon kaj perdigi tempon, konkludis la angla direktorino, Esperanto ne foruzis unu horon pli sed kontraŭe gajnigis tempon. Ĝi estas rimarkinda enkonduko al lernado de novaj fremdaj lingvoj aŭ de la latina. La saman sperton faris alilandaj instruistoj, svedaj, ĉeĥoslovakaj, svisaj. En sia respondo al la Ligo de Nacioj la registaro de Latvio notis: „Per la studo de Esperanto, la lernanto lernas la konstruon de la hindoeŭropaj lingvoj... Estis observite, ke ĝi faciligis la akiron de la germana, franca kaj angla lingvoj.“
Kvara kunsido diskutis la rezultatojn de la lernado rilate je geografio kaj pacedukado. Ĉefan rolon ludis la korespondado kun eksterlandaj infanoj. Ne nur poŝtkartojn ili interŝanĝis, sed leterojn, fotografaĵojn, klarigojn, florojn, specimenojn, ofte eĉ taŭgan materialon por geografiaj aŭ sciencaj lecionoj. Per tio Esperanto rekte helpis la aliajn kursojn kaj malfermis al geknaboj vivantan senton pri la tutmondo anstataŭ nuran rigardon al mortinta landkarto.
Nature kreskis el tio pli da kompreno kaj eĉ amo al aliaj popoloj, homara instinkto naskiĝis. Ĝoje la infanoj leviĝis por kanti „La Esperon“ bone komprenante, ke ekzistas, krom la amata propra lando, pli vasta familio entenanta ĉiujn hejmlandojn de ĉiuj aliaj infanoj en la tuta mondo.
Kvina kunsido ekzamenis la organizon mem de la studo. Estis ĝenerale konstatite, ke la eŭropaj infanoj povas lerni la lingvon en unu jaro per du aŭ tri lecionoj semajne. Kiam oni decidas pri du jaroj, la dua povas jam enteni alian fakon, ekzemple geografian lecionon en Esperanto. Junuloj kaj adultuloj inteligentaj lernas per dudek lecionoj kaj sama nombro da hejmaj ekzercaj horoj. En Aziaj landoj kiel Ĉinujo kaj Japanujo du jaroj estas necesaj en lernejoj anstataŭ dek por alia eŭropa lingvo. Ekstrem-orientaj delegitoj al la Ĝeneva konferenco akcentis la fakton, ke la baza vortaro de Esperanto estis por ili novaĵo, sed nek la vortfarado, nek la nombra sistemo, kiu tute similas la ĉinan.
Lasta kunsido alprenis kelkajn utilajn rezoluciojn kaj kompreneble esprimis la deziron, ke oni pli ĝeneraligu la komencitajn eksperimentojn. Devigan formon ili raportis kiel pli sukcesintan ol nedevigan, ankaŭ ĉar ĝi ebligas la ordinaran instruiston utiligi Esperanton por aliaj fakoj. Fraŭlino Hogg, la iniciatinto de la Eccles-eksperimento ofte preferis dek minutojn ĉiutage ol du lecionojn semajne.
La Ĝeneva konferenco alportis gravan kolekton da spertoj kaj povis eltiri utilajn konkludojn, ĉiam uzeblajn poste por informi edukajn estrarojn. Ankaŭ ĝi ekinteresis la rondojn pedagogiajn pri la eduka valoro de Esperanto. Al la registaroj kaj al la Ligo de Nacioj ĝi faciligis dokumentadon por fari al si opinion pri la enkonduko de Esperanto en lernejoj.
La kontrakto de Helsinki (1922)
Kvar monatojn post la Ĝeneva konferenco, la XIV-a Universala Kongreso en somero 1922, okazis en la ĉefurbo de Finnlando, la bela Helsingfors, en finna lingvo: Helsinki. En Praha jam kantis la poeto Belmont:
En Nordo Finnlanda atendas nin kore,
La nova kaj ĉarma vidinda natur':
Dum noktoj ĉielo pentrita kolore, En
lando centlaga tut nova plezur'.
La grandaj ŝtonegoj en densaj arbaroj,
De akvoj falantaj potenca bruad',
Ŝvitpene semitaj plenfruktaj kamparoj,
Popol' laborema en long' turmentad'.
Malgraŭ la granda distanco, pli ol 700 eksterlandanoj vojaĝis Finnlandon kaj 1200 homoj partoprenis la XIV-an kongreson. La unuan semajnon de Aŭgusto, ĉiuj vaporŝipoj el Hull, el Stettin, el Libeck kaj Tallin alportis esperantistajn delegitojn mirantajn pri la beleco de la lando kaj la modela organizo de l' kongreso. Specialaj poŝtejo, telegrafejo, banko, restoracio, informejo kaj librejo admirinde funkciadis en Esperanto. Laŭ arta vidpunkto, ĉio estis plej bone aranĝita por konigi al la gastoj iom pri la muziko, literaturo kaj popolkutimoj de Finnlando. Koncertoj, teatraĵo, prelegoj estis instruoplenaj. Eĉ profesoro Setala[26], la konata lingvosciencisto, prelegis en Esperanto pri la mondlingva problemo. Ministro de edukado malfermis la kongreson. Prezidanto de respubliko invitis al akcepto la delegitojn. Hungara poeto Kalocsay deklamis sian faman „runon“ en Esperanto laŭ inspiro el la malnova finna legendo:
Vokas voĉ' de Veinemdinen,
Vibras vok' en vaga vento,
Kaj ĝin muĝas malproksimaj
Montoj, maroj murmurantaj ....
Luktu firme, forte, fajre,
Kaj sufoke kaptu kole
Tiun urson ulnoungan,
La militon malicegan
Monstron de la Mortolando.
Kelkajn minutojn antaŭ aklamo de tiu forta kaj impresa versaĵo, profesoro Setŝili estis ĝuste fininta sian prelegon per la jena konkludo:
„Kiel internacian helplingvon oni elektu tian lingvon, imitantan libere la „naturajn“ lingvojn, kiu ne estas tiel proksima al iu nacia lingvo, ke ĝi povus ĝin difekti. Per tio mi ne volas diri, ke tiel konstruita internacia helplingvo ne povus, en la manoj de lerta inspirita lingvo artisto, fariĝi rimedo por esprimi la internan forton de beleco de la homa penso en formo de lingva beleco kaj tiel vibrigi la internajn kordojn de homa koro. Sed tio estas esence ekster la ĉefa celo de internacia helplingvo; ĝi estas io, kio povas rezulti aŭtomate, kiam la premisoj ekzistas.“
Rimarkinde estis, kiel bone la Finnoj elparolis Esperanton, eĉ metante la akcenton en nombraj nomoj du'dek, tri'dek, kion alilandanoj neniam antaŭe faris, elparolante plej ĝenerale dude'k, tride'k kvazaŭ apostrofitan radikon (radik') kaj rompante tiel kun mirinda internacia unueco la fundamentan regulon pri akcento. Malmultaj konsciis pri tio antaŭe. Alia interesa fakto estis la absoluta dependo de la fremdaj kongresanoj je Esperanto. En magazenoj, en stacioj, sur afiŝoj la finna lingvo — el neeŭropa lingva familio — estis al ili plene fermita tute same kiel la hungara en stratoj de Budapest. Eĉ ne unu vorton ili povis rekoni aŭ ekkompreni. Aliajn lingvojn neniu loĝanto sciis por indiki la vojon, krom la svedan, kiun malmultaj alinacianoj komprenas. En Helsinki Esperanto ne estis ia ludo, sed vivneceso. Feliĉe enlandanoj ĝin parolis en sufiĉa nombro eĉ foje en butikoj.
La grava rezultato de la kongreso estis la poste fama „Kontrakto de Helsinki“. Tie la eterna organiza demando, kiu agitis la Esperantistaron dum dekkvin jaroj, fine trovis sian solvon per aranĝo sufiĉe simpla sur bazo de praktika sperto, sen jura lukso.
Kiam la detala projekto de Ligo aperis en Aprilo 1922, neniu ŝajnis kontenta: Nek la Centra Oficejo en Parizo, nek UEA en Geneve. Ĝi estis tro komplika. Dume generalo Sĉbert bedaŭris la estintan unuiĝon de naciaj societoj kaj sinjoro Stettler ne ŝatis forlasi la nomon de UEA, jam tradician kaj popularan en la esperantistaro. Tiam sinjoro Page proponis al ambaŭ, ke ili klopodu rekte interrilati. Tion faris iliaj reprezentantoj tute trankvile sur la ŝipo de Stettin al Helsinki. Aranĝo troviĝis laŭ la jena principo: Oni respektu tion, kio ekzistas kaj aldonu nur koncentrigan ligilon ŝanĝante neniun nomon.
La movado vivis sur du fortaj bazoj: unuflanke la naciaj propagandaj societoj laborantaj sendepende en siaj landlimoj, aliflanke la Universala Esperanto-Asocio ebliganta kaj akcelanta tutmonde la internacian uzadon de la lingvo. Agemaj esperantistoj apartenas al unu kaj al la alia. Kial ŝanĝi? Naciaj societoj komisiu po unu delegiton en ian konstantan reprezentantaron por diskuti kun komitato de UEA la komunajn interesojn de la movado. Ambaŭ kune elektu malgrandan centran komitaton por kolekti monrimedojn, zorgi pri urĝaj aferoj, gvidi la ĝeneralan movadon, okazigi kongresojn ktp. Naciaj societoj kaj UEA subvenciu la laboron de tiu komitato. La Lingva Komitato kaj Akademio staru aparte kaj sendepende, sed ricevu financan helpon de tiu Centra Komitato.
Estis konsentite, laŭ peto de sinjoro Chavet, ke generalo Sebert komence prezidos kaj organizos la reprezentantaron de la naciaj societoj el la Centra Oficejo en Parizo. Ankaŭ por ne detrui ekzistantan malnovan K. K. K. (Konstantan Kongresan Komitaton), oni farus el ĝi spertulan komisionon, al kiu la Centra Komitato delegus la detalan organizon de la kongresoj.
Laŭ tiuj principoj, estis redaktita la „Kontrakto de Helsinki“, ĝin aprobis la organiza komisiono, elektita en Hago, kaj aklamis entuziasme la tuta kongreso[27]. Kiel tuja rezultato, la UEA-kunveno decidis ĉesigi apartajn kunsidojn kaj de nun fondiĝi en la ĝeneralajn de la kongreso. Generalo Sebert kaj sinjoro Chavet estis elektitaj kiel provizora estraro de K. R. de naciaj societoj kaj la ĝisnuna organiza komisiono estis petata funkcii kiel Centra Komitato (C. K.), ĝis UEA kaj naciaj societoj elektos la ses antaŭviditajn membrojn.
La kongreso sendis gratultelegramojn al forestantaj sinjoroj Page, Sebert, Stettler, kaj la prezidanto sinjoro von Frenckell elokvente akcentis la gravecon de l' rezultato: „Fine la unueco estas atingita. Sendube ĝi helpos revigligi la laboron de la naciaj societoj, kiel ĝi ankaŭ grave influos la internacian movadon. Nova folio en la historia libro de UEA estas komencata.“
I.
La Naciaj Societoj elektu Konstantan Reprezentantaron de la Naciaj Societoj (K.R.), konsistantan el unu reprezentanto de ĉiu nacia societo, kun nombro da voĉoj proporcia je la nombro de anoj, por kiu ĝi pagis kotizon al la kaso de la K. R. Tiu Reprezentantaro starigos sian internan regularon. Ĝi povos havi Prezidanton kaj Ĝeneralan Sekretarion elektitajn ekstere de la Reprezentantaro. Ĝi zorgos pri la reciproka informado kaj kunlaborado de la naciaj societoj por komunaj celoj kai pri ilia monsubteno al la komunaj Institucioj de la esperantistaro.
La individuaj esperantistoj grupiĝu internacie per aliĝo al Universala Esperanto-Asocio, kiu disvastigas la ĝeneralan uzadon de la lingvo.
La Fakaj (teknikaj kaj profesiaj) Societoj grupigu la esperantistojn por propagando kaj uzado en specialaj rondoj.
II.
La Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj kaj Universala Esperanto-Asocio interkonsentos pri la elekto de Centra Esperanto-Komitato, kiu konsistos el ses anoj, oficantaj dum tri jaroj kaj reelektotaj po du ĉiujare.
Tiu Centra Esperanta-Komitato zorgos pri la ĝeneralaj interesoj de la movado. Ĝi starigas Centran Kason kaj por tio enspezas donacojn, kotizojn de kongresoj, kotizojn de Naciaj Societoj pere de la Reprezentantaro kaj subvencion de UEA.
III.
La Lingva Komitato estas sendependa, sed la Naciaj Societoj, UEA kaj la Fakaj Societoj povas prezenti kandidatojn al ĝi.
IV.
La Centra Esperanto-Komitato okazigas la Universalajn Kongresojn kaj komisias ilian organizon al loka organiza komitato.
La Universalaj Kongresoj konsistas el:
- Solena malferma kunsido;
- Laboraj kunsidoj, en kiuj la oficialaj institucioj prezentas raportojn kaj aŭdas la rimarkojn kaj deziresprimojn de la kongresanoj;
- Fakaj kunsidoj;
- Kunsidoj de la diversaj oficialaj komitatoj aparte aŭ kune.
- La Institucioj nomataj „oficialaj“ estas:
- La Lingva Komitato (L.K.) kaj ĝia Akademio;
- La Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj (K.R.);
- La Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun sia Komitato;
- La Centra Esperanto-Komitato (C. K.).
V.
Krom la Universalaj Kongresoj povos okazi periode oficialaj teknikaj konferencoj, laŭ decido de la Centra Komitato, kiu tamen ne zorgos pri konferencoj politikaj aŭ religiaj.
VI.
La oficialaj komunikoj de la oficialaj Institucioj estas publikigataj pere de esperantistaj gazetoj.
La oficialaj dokumentoj kaj raportoj estas publikigataj per zorgo de la Centra Komitato en Oficiala Dokumentaro laŭ siaj nunaj formatoj.
Uzo en komerco. Venezia konferenco (1921—1924)
Krom la graveco de sia temo, la Ĝeneva konferenco pri lerneja instruado ekfondis novan tradicion en la historio de Esperanto: tiun de la teknikaj konferencoj. Unuafoje kunvenis spertuloj de unu sama fako por diskuti en Esperanto pri speciala teknika temo. Fondite por disvastigi la uzadon de la lingvo, UEA emis apliki tiun eksperimenton al ceteraj fakoj. La plej favora krom la pedagogia estis tiam la komerca.
Post la katastrofa mondmilito, la internacia komerco penis religi la rompitajn ŝnurojn de l' eŭropa trafiko. En pluraj lokoj fondiĝis specimenaj foiroj allogantaj aĉetantojn el eksterlando. Tie Esperanto ankaŭ ludis sian rolon, speciale kiel reklama disvastigilo. Grandaj foiroj kiel Frankfurt kaj Leipzig eĉ kreis apartan Esperanto-sekretariejon.
En Francujo, la Pariza Komerca Ĉambro, ricevinta en 1920 peton de la samurba esperantista grupo, decidis ekzameni la mondlingvan aferon kaj faris detalan enketon pri ĝi. Interalie ĝi organizis tradukan eksperimenton por elprovi la taŭgecon de Esperanto por komercaj rilatoj. La 9-an de Februaro 1921 ĝi adoptis la konkludojn de sia raportanto sinjoro Andre Baudet, kiu antaŭe sciis nenion pri la tuta afero kaj konvinkiĝis nur per senpartia kaj eĉ kritika studo de la faktoj. La ĉambro unue decidis enkonduki la nedevigan instruadon de Esperanto en siajn komercajn lernejojn, due esprimis la deziron, ke tiu instruado estu ĝeneraligata en Francujo kaj eksterlande, kaj ke la ĉiulandaj komercaj ĉambroj, deziremaj faciligi la komercan trafikon, favoru la rapidan disvastigon de la internacia helpa lingvo.
Urĝis diskonigi tiun ekzemplon tra la tuta mondo. UEA proponis al la Pariza Komerca Ĉambro kunvoki mem internacian konferencon, sed politikaj cirkonstancoj neebligis tion. Sin turninte al diversaj aliaj korporacioj, ĝi fine akiris la konsenton de la Itala Komerca Ĉambro por Svislando tion mem fari. Kvincent oficialaj invitoj estis dissenditaj al foiroj kaj komercaj ĉambroj en la tuta mondo.
La „Internacia konferenco por komuna komerca lingvo“ okazis en Venezia je la 2-an ĝis 4-an de Aprilo 1923 en la historia palaco de la tiea Komerca Ĉambro. El 23 landoj sendis delegitojn 209 aliĝintaj komercaj ĉambroj, foiroj kaj ekonomiaj organizaĵoj, industriaj aŭ trafikaj. Partoprenis ankaŭ reprezentantoj de komercaj aŭ financaj ministroj itala, germana, ĉeĥoslovaka, jugoslava, rumana, aŭstria, pola kaj de la Internacia Laboroficejo de la Ligo de Nacioj. Post la bonvensalutoj italaj, Esperanto fariĝis tuj la sola lingvo de la konferenco, uzata ne nur de la prezidanto sinjoro Merchant el Sheffield, sed eĉ de la du vicprezidantoj lernintaj la lingvon nelonge antaŭe: Sinjoroj Baudet el Parizo kaj Ravizza el Milana Komerca Ĉambro.
Post la solena inaŭguro, dua kunsido estis entute dediĉita al raportoj de la aliĝintaj Specimenaj Foiroj en Basel, Barcelona, Bordeaux, Breslau, Budapest, Helsingfors, Frankfurt, Leipzig, Lwow, Ljubljana, Lyon, Malmo, Milano, Padova, Paris, Praha, Reichenberg, Triest, Valencia, Wien kaj Zagreb. Iliaj reprezentantoj, unu post la alia, raportis pri spertoj faritaj per Esperanto. Preskaŭ ĉiuj eldonis prospektojn kaj afiŝojn en la lingvo kaj pluraj starigis sekretariejon por esperante korespondi aŭ gvidi fremdajn vizitantojn. La Lyona Foiro havis jam Esperanto-standon en 1917. La Helsingforsa publikigis libreton pri la „Ekonomiaj fortoj de Finnlando“, kiu dokumentis ĵurnalistojn kaj kaŭzis aperon de artikoloj en ĉiuj landoj de la mondo. Ĝiaj katalogoj entenis liston de komercaĵoj en Esperanto. Same tiu de Reichenberg.
Jam en 1918 la Foiro de Leipzig ekaperigis en Esperanto sian branĉoliston. Depost 1921 ĝi publikigis dufoje en la jaro, luksajn ilustritajn broŝurojn en Esperanto. Unu oficistino korespondadis la tutan tagon nur en Esperanto kaj du specialaj helpantoj gvidis la esperante parolantajn vizitantojn de mateno ĝis vespero. Eĉ el Maroko kaj Argentina Respubliko venis komercistoj aŭdinte unuan fojon pri tiu foiro per Esperanto.
La plej dokumentoriĉan raporton prezentis la delegito de la Frankfurta Foiro, sinjoro Kreuz. Lia statistiko montris la kreskon de la esperantaj presaĵoj de la foiro, en 1919 mil ekzempleroj de dupaĝa cirkulero, en 1921 sesmil prospektoj, 18000 cirkuleroj, 6000 branĉlistoj, 15000 cirkuleroj kaj 150000 katalogoj kun la traduko de la branĉlisto.
Rezultatoj sekvis ankaŭ proporcie. En 1919 aperis pri la Frankfurta Foiro 30 gazetartikoloj en 9 lingvoj, en 1921 ĉirkaŭe 300 en 25 lingvoj. La korespondado pri la unua foiro kalkulis 550 leterojn en Esperanto, por la dua 1050, por la tria 1650 kun 37 landoj.
Per Esperanto la foiroj ne nur rilatis kun klientoj, sed ankaŭ inter si mem. Sinjoroj Koch kaj Kreuz iniciatis la fondon de interfoira komisiono, kies membrojn gastigis siavice la foiroj en Praha, en Helsingfors kaj en Padova. Ĝi kunsidis aparte en Venezia. Ĉiam oni interparolis kaj korespondis nur en Esperanto. Ĉe la fino de la konferenco la foiraj delegitoj subskribis la jenan dokumenton:
„La reprezentantoj de la foiroj en Barcelona, Bordeaux ktp. .... (laŭ la supra listo)... kunvenintaj en Venezia dum la Internacia konferenco por komuna komerca lingvo, interŝanĝis dum tri kunsidoj siajn spertojn pri la praktika uzado, kiun ili faris per Esperanto, ĉu por sia internacia reklamo, ĉu por sia korespondado, ĉu por siaj propraj interrilatoj kaj konferencoj, kaj unuanime konstatas, ke Esperanto estas la plej taŭga, simpla kaj ekonomia rimedo por internacia komunikado, kaj rekomendas, ke oni nun, post sukcesplenaj provoj, ĝeneraligu ĝian uzadon.“
Tria kunsido aŭdis raportojn de la delegitoj de Komercaj Ĉambroj de Paris, London, Brno, Reichenberg, Hradec-Kralov€, Treviso, Peking, Tien-Tsin, Budapest, Edinburgh, Galatz, Calais ktp., de la reprezentantoj de eksportaj gazetoj „Le Cuir“ kaj „Les Echos de l' Exportation“, de la Fabrikista sindikato de ĥemiaj produktaĵoj en Lyon, de la Internacia Oficejo por favori komercon kaj industrion en Amsterdam ktp.
Laŭ tiuj raportoj aprobis rezolucion por Esperanto 23 francaj komercaj ĉambroj: Avignon, Beauvais, Beziers, Brive, Calais, Cette, Clermond-Ferraud, Grenoble, Le Puy, Le Treport, Limoges, Lyon, Macon, Moulin, Nimes, Paris, Roanne, Saumur, St. Omer, Tarrare, Tulle, Vienne, franca en Londono. Malaprobis 5: Ambert, Arles, Dijon, Marseille, Oran. Aprobis la jenaj italaj komercaj ĉambroj: Arezzo, Carrare, Cremona, Fiume, Lecce, Piacenza, Pisa, Udine, Padova, Varese, italaj en Londono, Bruxelles, Tunizio, Svislando, Montevideo ktp.
En Ĉeĥoslovakio aprobis la Komercaj Ĉambroj de Brno, Reichenberg, Hradec-Kralovĉ, Olomouc kaj Budejovice. En Hungarujo tiuj de Budapest, Debrecen, Gy6r, Miskolc, Szeged; en Rumanio Cluj, Galatz, Braila, Kiŝinau; en Nederlando Hago, Alkmaar, Nymegen, Dordrecht kaj Veendam; en Anglujo Bath, Burnley, Plymouth.
La Londona Komerca Ĉambro jam delonge organizis ekzamenojn en Esperanto. En la detala raporto de sinjoro Charles Edmonds estis amaso da tre interesaj atestoj pri uzo de Esperanto en komerco. La firmo de inkoj, Stephens, reklamis en la lingvo kaj ricevis komunikaĵojn el la tuta mondo. Ĝia estro, sinjoro Henri Stephens, esprimis sian preferon al la uzo de Esperanto „pro klareco kaj gajno de tempo (1/20 rilate al lerno de alia fremda lingvo)“.
La Hellical Bar and Engineering Company Limited, la firmoj Adams Polish, Limited, Buchanan, Scott ĝt Ko., T. C. Green ĝt Ko., W. M. Geight Brown 8 Ko., la Norda Import Kompanio, kaj multaj aliaj skribis pri favoraj spertoj faritaj per Esperanto. Speciale la teknikaj firmoj, kiel Mouchel and Partners, civilaj inĝenieroj, akcentis la taŭgecon de Esperanto por esprimi precizajn konstruajn detalojn: „Kiel firmo franco-brita“, skribis la direktoro, „ni povas malkaŝe diri, ke la normo de lingva ĝusteco ĉe la Esperanta korespondaĵo estis multe pli alta ol tiu ordinare trovebla ĉe leteroj de alilandaj korespondantoj, kiuj provas skribi al ni aŭ france aŭ angle. Unu speciala profita ekzemplo eble estus utile menciebla. Bone konata kontinenta inĝeniero, la eltrovinto de inĝeniera matematika instrumento, sendis al ni la manuskriptojn de siaj broŝuroj en angla kaj franca lingvoj (neniu el tiuj lingvoj estis lia gepatra). La teksto priskribis la teorian kaj praktikan uzadon de la aparato, pri kiu li petis nian opinion. Ni tre malfacile povis kompreni plene ĉiun punkton, ĝis li sendis esperantan tradukon, kiu tuj igis klara ĉion, pri kiu mi dubis.“
Dum la jaro 1922 la delegitara sekretario por UEA en London ricevis 1178 leterojn kaj forsendis 1395 plenuminte 257 servojn, ĉirkaŭe la duonon por komerco kaj la kvaronon por turismo. La komercaj servoj temis ekzemple pri presmaŝinoj kun Hispanujo, reklamo kun Portugalo, ĝardenkulturo kun Ruslando, vestoj kun Polujo, kinematografo kun Germanujo kaj Ruslando, mielo kun Ruslando, gravurado kun Hispanujo, sekaj vesikoj kun Nederlando, lokomotivoj kun Aŭstrio, oleoj kun Nord-Afriko, patentoj kun diversaj landoj. En Lyon, la delegito sinjoro Poncet, ricevis 445 leterojn kaj forsendis 342 plenuminte 145 servojn, inter kiuj 34 por komerco kaj 64 por turismo. La landoj plej ofte nomitaj en raportoj pri efektivaj negocoj per Esperanto el okcidenta Eŭropo estas Ĉeĥoslovakio, Svedujo, Finnlando, Pollando, Hungarujo, Ĉinujo, kies lingvoj estas fakte nekonataj en la okcidento, kaj plie Hispanujo, kie Esperanto estas facile lernebla.
Unuanime estis adoptita rezolucio de la Pariza Komerca Ĉambro rekomendanta la instruadon de Esperanto en komercaj lernejoj.
Kvara kunsido ekzamenis la problemon de Esperanto en telegrafaj rilatoj kaj voĉdonis rezolucion petantan, ke ĝi ricevu la rajton de klara lingvo.
Kvina kunsido estis dediĉita al uzo de Esperanto en turismo. Raportis la delegitoj de la Turisma Fako de l' ĉeĥoslovaka ministrejo; Nacia Federacio de ĉeĥoslovakaj turismaj sindikatoj; Turing-klubo ĉeĥoslovaka; turismaj, iniciataj societoj de Moravio, Silezio, Zagreb, Garda Lago, Bourg, Annecy, Grenoble kaj Dauphine; Svisa Turisma Oficejo; nacia turisma asocio „Pro Italia“; Direkcio de Rumana Fervojaro, ktp.
Jam antaŭ la milito, la turismaj centroj de Praha kaj Brno kaj la Komerca Ĉambro de Los Angeles sendis prelegistojn por paroladi eksterlande en Esperanto pri siaj regionoj. La vojaĝoj de sinjoro Parrish kaj sinjoro Pitlik havis grandan sukceson. Ankaŭ la Aŭstria Fervojaro kaj la kompanio Paris—Orleans eldonis belajn albumojn en la lingvo. Depost la milito, multaj urboj publikigis gvidlibron en Esperanto, entute pli ol 400. La Iniciata Sindikato Turisma de Grenoble kaj Dauphine skribis pri la sia: „Ni konstatis la utilecon de tiu libro, ĉar preskaŭ ĉiutage ni ricevas informpetojn en Esperanto el la plej diversaj landoj.“ Montriĝis jam sufiĉe vasta spertaro en tiu fako. Pluraj delegitoj raportis pri grandaj karavanoj gviditaj en Esperanto, ĉu turismaj, ĉu pilgrimaj (katolikaj).
En la fina kunsido estis adoptitaj ĉiuj rezolucioj kaj rekomendoj, sed la plej grava estis la raportaro pri ĉiuj kolektitaj faktoj kaj la impona listo de aliĝintaj komercaj ĉambroj. Poste multaj aliaj sendis sian aprobon de la rezolucioj al la Itala Komerca Ĉambro por Svislando. Dum la tuta konferenco okazis ĉiutage, post la kunsidoj, varborso inter diverslandaj komercistoj, kiuj interŝanĝis ofertojn kaj mendojn uzante nur Esperanton[28].
En Marto 1924 la urbestro de Lyon, sinjoro Herriot, malfermis tie kun prof. Antonelli Internacian sciencan kongreson por akceli la komercajn rilatojn inter popoloj. Intervenis la Italo-svisa Komerca Ĉambro kaj la nove fondita franca societo „Esperanto et Commerce“, Kelkaj delegitoj, inkluzive Ĉino, parolis Esperante kaj la kongreso aprobis la rezoluciojn de la Venezia konferenco.
Unu jaron poste, en 1925, kiam la eŭropa situacio politika iom plifaciliĝis, dua konferenco povis okazi en Parizo sub la patronado de la tiea Komerca Ĉambro. Ĝi kunsidis samtempe kun la Scienca konferenco (vidu paĝon 164 k.c. kaj montris novan progreson de la tuta afero).
La nova organizo. Amaskongresoj (1923—1924)
La disvastiĝo de Esperanto en Centra Eŭropo marŝis per gigantaj paŝoj. En Germanujo sole 162 urboj enkondukis la instruadon en diversajn lernejojn. Sed krom tio, dum la vintro 1921-1922, okazis en tiu lando 1592 kursoj al 40256 adultaj personoj, inter kiuj estis 20456 laboristoj. Per la ŝtatsubvenciata „Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko“, d-ro Dietterle ne nur gvidis la instruan unuecon kaj organizis ekzamenojn, sed li starigis akuratajn statistikojn kun granda efiko.
La XV-a Univerŝala Kongreso en Nirnberg dum la Aŭgusto 1923 estis la plej granda el ĉiuj. Kvinmil esperantistoj enskribiĝis kaj almenaŭ kvarmil partoprenis. Malfacilan taskon havis la organizantoj por havigi loĝejojn al tiel vasta homamaso. Eĉ el fermita Ruslando venis delegitoj. Bedaŭrinde la politika situacio inter Francujo kaj Germanujo tre akriĝis en tiu epoko. Estis nova okupacio en la Ruhrteritorio. Pasioj revekiĝis kaj la Francoj devis rezigni sian partoprenon pro timo de malamikaj eksteraj demonstracioj en Bavario.
Kompreneble en la esperantistaro mem ne regis tia krizo. Mencio aŭ telegramoj de la francaj samideanoj estis ĉiufoje aklamataj ovacie dum la kongreso. Tamen tiu netolerebla stato kaj ankaŭ la malpermesa cirkulero de la instrua ministro Leon Berard kontraŭ Esperanto tre malfaciligis la revekiĝon de la movado en Francujo. Generalo Sebert ne trovis ĉirkaŭ si la deziritajn kunlaborojn. Li rezignis je la prezidanteco de la K.R. de naciaj societoj en Julio 1923.
lliaj reprezentantoj jam kunsidis unufoje en Venezia kaj rekunvenis oficiale en Nŭrnberg kun la komitatanoj de UEA. Kiel nova estraro estis elektitaj du Angloj. Sinjoro Merchant de tiam prezidis kaj sinjoro Edmonds, kiel sekretariokasisto, organizis K. R., kolektis aliĝojn kaj kotizojn de 20 naciaj societoj kaj preparis regularon. Post Nŭrnberg UBA kaj la naciaj societoj skribe aprobis la tutan aranĝon de Helsinki kaj elektis formale la internacian Centran Komitaton de la Esperanto-movado[28:1].
En Marto 1924 la nova organizo estis regule konfirmita per skribaj voĉdonoj. Unua laborkonferenco de la maciaj societoj kun komitato de UEA estis oficiale kunvokita de C. K. en Geneve je Pasko. Ĝi kunsidis solene en Palaco Eynard kaj serioze pritraktis internaciajn aferojn komunajn de propagando kaj administrado, interalie komercan eksperimenton kursan, komercan adresaron, centran bibliotekon, organizon de l' kongresoj.
Pri tiu ĉi lasta punkto pluraj naciaj societoj plendis, ke la malnova Konstanta Kongresa Komitato preskaŭ ne plu funkciis depost la milito, ne konis la kontojn de la estinta kongresa kaso en Parizo kaj nun malakceptis fariĝi komisiono de la nova C. K. laŭ kontrakto de Helsinki. Estis decidite proponi al skriba voĉdono de la naciaj societoj kaj de UEA modifon de la koncerna paragrafo en tiu kontrakto por likvidi K. K. K. kaj komisii C. K., mem gvidi la organizon de la kongresoj kun helpo de loka komitato depost la Viena kongreso.
La naciaj societoj unuanime — krom unu voĉo — kaj la UEA-komitato same decidis tion. La peza deficito de la XV-a kongreso en Wien poste montris la urĝecon ordigi tiun kontrolon de kongresaj budĝetoj kaj elspezoj. Al la aŭstria ĉefurbo en Aŭgusto 1924 alvenis 2500 esperantistoj, kun granda delegitaro el Balkanaj landoj. 13 Registaroj sendis oficialajn reprezentantojn.
Tiu vasta homamaso de trimil homoj, parolantaj saman lingvon, denove impresis la observantojn kiel en Nurnberg. Efektive enskribiĝis eĉ kvarmil kongresanoj, sed pro subita movo de la monkurzoj, multaj ne plu povis veni. Eĉ tiel estis malfacile loĝigi ĉiujn. Sed Wien estas grandioza urbo kun admirindaj palacoj, unu el la plej taŭgaj eŭropaj kunvenlokoj. Ankaŭ pro sia centra situacio, la ĉirkaŭaj nacioj estis multe pli egale reprezentataj. Neniu kongreso estis pli vaste internacia kaj la plenega koncerta domo, kie oni kunsidis, prezentis majestan vidaĵon, kiam tiu granda amaso leviĝis por kune kanti la himnon aŭ aklami elokventajn parolojn.
Tiun ĉi fojon, multaj Francoj partoprenis kaj la movado reprenis sian plenan universalecon. Dufoje partianoj de la malnovaj antaŭmilitaj institucioj provis renversi la novan aranĝon deciditan en Helsinki kaj proponis restarigi sendependan K. K. K. kaj sistemon de kongresaj voĉdonoj. Sed la plimulto, ankaŭ inter Francoj, kontraŭe pledis por definitiva ĉesigo de tiuj organizaj disputoj kaj fina aprobo de la aranĝo inter Universala Asocio kaj naciaj societoj.
Tiam okazis la lasta el tiuj brilaj „priorganizaj“ parlamentaj debatoj, kiuj okupis preskaŭ ĉiujn esperantistajn kongresojn depost la Barcelona en 1909. Fine per solena voĉdono estis alprenita unuanime krom ses voĉoj la jena rezolucio, laŭ propono Degen:
„La XVI-a kongreso en Vieno deklaras, ke pro la definitiva ekfunkciado de la oficialaj institucioj laŭ la kontrakto de Helsinki, la decidpovo kaj la solvo de organizaj demandoj apartenas de nun al la rajtigitaj organizaĵoj de la esperantistaro, UEA kaj Konstanta Reprezentantaro de naciaj societoj (K. R.) kiuj havas la devon ilin prizorgi, kaj tial la kongreso rekomendas, ke oni ne plu ŝarĝu per ili la tagordon de la universalaj kongresoj.“
Tiamaniere finiĝis en la historio de Esperanto-periodo, kiam unu kongreso en latina lando povis decidi ion, poste alia kongreso en Slava Eŭropo aŭ Norda Ameriko povis decidi la malon dank' al tute malsama plimulto laŭ hazardo de vojaĝaj eblecoj. Sed la kongreso tute prave deziris, ke tiu nova ordo neniel signifu mallaŭdon kontraŭ la antaŭmilitaj pioniroj de la malnova. Tial ĝi unuanime voĉdonis dankesprimon al sinjoro Warden, prezidanto de la ĝisviena K. K. K. kaj al generalo Sebert, kies malavareco kaj tridekjara sindonemo al la movado meritis ĉies admiron kaj dankemon.
Cetere sinjoro Warden rimarkis tute prave, ke malnovaj leĝoj valoras ĝis akcepto de novaj. Tial estis poste adoptita, ankaŭ unuanime krom ses voĉoj, nova kongresa regularo, fakte nur revizita formo de la antaŭmilita Seberta.
En posta jaro K. R. mem fiksis sian regularon kaj la Centra Komitato eldonis oficialan libreton entenantan ĉiujn novajn tekstojn „Organiza Statutaro“. Ankaŭ ĝi eldonis la neaperintajn protokolojn de la lastaj kongresoj en sama formato kiel la antaŭmilita[29]. Tiamaniere la dokumenta tradicio ne rompiĝis[30].
Ĉe la laboristoj (1921—1925)
Ce neniu alia klaso la bezono je mondlingvo estas tiom akre sentata kiom ĉe organizita laboristaro. Komercistoj dungas profesiajn korespondantojn. Intelektuloj kaj diplomatoj ricevis altan edukadon kun instruo de fremdaj lingvoj. Al laboristoj mankas tiuj privilegioj. Nek la monon, nek la tempon ili havis. Tamen ankaŭ ili organiziĝis internacie. Ankaŭ ili havas kongresojn, gazetojn, internaciajn unuiĝojn profesiajn aŭ politikajn. El la sociaj klasoj eĉ ilia estas la plej ema je internacia kompreno kaj kunagado.
Tiun emon malhelpas ĉie kaj ĉiel la lingva diverseco. En centoj da okazoj postmilitaj, la internaciaj kunvenoj de laboristaj delegitoj spertis netolereblajn embarasojn kaj malordon pro tio. Sed ankaŭ la simplaj lokaj laboristoj, grupe aŭ individue, sentas la mankon de rekta kontakto kun eksterlando. Iuj ŝatas korespondi aŭ legi por sciiĝi pri alilandaj spertoj. Aliaj deziras vojaĝi por serĉi laboron en pli favora loko. Sur la vojo ĉiam staras la sama baro. Lerni fremdan lingvon kun komplika gramatiko, malsimpla stilo, giganta vortaro, tio estas por ili plej ofte tute neprovebla.
Tial Esperanto allogis multajn. Jam en 1903 fondiĝis laborista grupo en Stockholm, en 1905 unu en Frankfurt kaj alia en Francujo, kie aperis depost 1906 „Internacia Socia Revuo“ en la internacia lingvo. Dum la dua kongreso en Geneve okazis la unua faka kunsido de la „ruĝuloj“. En 1910 ekzistis jam kelkaj grupoj laboristaj en la ĉefaj landoj de Eŭropo, en Usono kaj en Ĉinujo. Ili fondis internacian societon „Liberiga Stelo“, kies membroj estis aparte spionataj en Ruslando per la cara polico.
Post la eŭropa milito, la laborista movado tre vigle reorganiziĝis en ĉiuj landoj kaj tiam granda parto de la propagandsemoj Esperantistaj falis sur tiun kampon. En ĉiuj gravaj industriaj centroj, okazis kursoj en laboristaj rondoj kaj ofte fondiĝis aparta grupo proletara flanke de la jam ekzistantaj lokaj societoj Esperantistaj. En kelkaj landoj, kiel Portugalo, Finnlando, Norvegujo aŭ Ĉinujo la nombro de tiuj apartaj grupoj fariĝis konsiderinda. En Germanujo ĝi atingis duonon de la tuto. En Ruslando, kompreneble, ili restis la solaj vivantaj depost la sovjeta revolucio.
En Parizo tre agema instruisto Lanty fondis en 1919 la gazeton „Laborista Esperantisto“. En la komenco ĝi celis ĉefe la propagandon de Esperanto ĉe laboristoj. Iom post iom pli fortiĝis la klasbatala tendenco. Baldaŭ ĝi fariĝis antaŭ ĉio idea organo per anstataŭ por Esperanto. Ĝi komencis ataki la kutiman ideologion de la Esperantistaro en serio de artikoloj „For la neŭtralismon“ esprimante opinion, ke la „Interna ideo“ havas nenian signifon praktikan, ĉar ekonomiaj fortoj regas ĉion. Pro tlo ĝi sugestis, ke la Esperanto-movado devus forlasi socian neŭtralecon kaj dividiĝi en du partiojn: laboristan kaj burĝan.
En 1921 fondiĝis la „Sennacieca Asocio Tutmonda“ kun la gazeto kiel oficiala organo, titolita deposte „Sennacieca Revuo“. En 1924 ĝi ekaperis ĉiusemajne sub nomo „Sennaciulo“. La celo estis laŭstatute „utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda“.
Sub influo de la ekstremistoj, la statuto eĉ severe malpermesis al iu membro de SAT aparteni samtempe al neŭtrala Esperantista organizaĵo, kiel ekzemple UEA aŭ ordinara grupo loka. Tamen multaj anoj malobeis la regulon kaj ĝi devis esti forigata post du jaroj. Efektive nur parto de la laborista movado Esperantista aliĝis al SAT. Aliaj restis sendependaj aŭ daŭris kunlabori en la neŭtralaj organizaĵoj, kiuj ne akceptis la partian aŭ klasan vidpunkton.
Pli kaj pli SAT uzis Esperanton kiel rimedon anstataŭ celon. Ĝi fariĝis unu el la plej efektivaj aplikoj de la lingvo en praktika uzado. Ĝi eldonis ĉiujaran jarlibron kun duĝis trimil adresoj de membroj en 39 landoj. Ĝi organizis korespondadon inter laboristaj organizaĵoj trans ĉiuj landlimoj. Ĝi starigis gazetservon pri sindikataj aŭ sociaj okazintaĵoj kaj interŝanĝon de gravaj novaĵoj.
Depost 1922 ĝi havis proprajn kongresojn, unue en Frankfurt kun ĉirkaŭ cent delegitoj, poste en Kassel en 1923 kun ducent, en Bruxelles 1924, en Wien 1925 kaj en Leningrado 1926 kun kvarcent partoprenantoj. En 1922 la kongreso de la Esperantista Sovjetlanda Unuiĝo malpermis al ĝiaj anoj ĉiun aliĝon al neŭtrala UEA.
Sur la lingva kaj literatura kampo tiu aparta movado uzanta Esperanton ankaŭ produktis propre. Eldonkooperativo publikigis originalojn kaj tradukojn pri marksismo, etiko, ateismo, geografio, kemio kaj plurajn verkojn de Tolstoj, Barbusse, Kropotkin.
Je certa tempo inter 1922 kaj 1924 la lingvo uzata fariĝis iom aparta kun specialaj mallongigoj kaj abunda vortformado per uzo de novaj sufiksoj -iv
, -oz
, -end
ktp. Ankaŭ la stilo fariĝis iom malsimpla. Ŝajnis kvazaŭ speco de klasa dialekto emis kreiĝi. Sed okazis tuja reago. Legantoj plendis. En SAT-kongresoj pluvis kritikoj pri tiu komplika stilo kaj oni ĉiuflanke postulis plisimpligon. Poste la gazeto kaj eldonaĵoj revenis al uzo de lingvo tute sama kiel tiu de la neŭtralaj presaĵoj. Nur estas ankoraŭ rimarkeble ofta uzo de sufikso -enda
kaj ĉiama anstataŭo de -ujo
per -io
ĉe landnomoj, eĉ en neinternaciaj formoj kiel Svisio aŭ Polio.
Diversaj gravaj laboristaj organizaĵoj alprenis favorajn rezoluciojn por Esperanto, interalie la Brita Kongreso de Sindikatoj en 1925 kaj la Internacia Transportlaborista Federacio, kiu disvastigis la lingvon per konstanta rubriko en sia organo. En 1925 la kongreso de Hispana Metalista Federacio decidis, ke en ĝian Centran Komitaton povas elektiĝi nur kandidatoj scipovantaj Esperanton. Se ĉiuj laboristaj federacioj estus decidintaj same, iliaj internaciaj kongresoj estus akirintaj tute alian funkciadon.
En Sovjetlando la poŝta administracio eldonis apartan poŝtmarkon por la Leningrada kongreso de SAT en 1926 kaj alian kun Esperanto-teksto pri la eltrovinto de Radio Popov. Sur la regnaj poŝtkartoj de ĉiuj sovjetaj respublikoj aperis depost 1926 la surskribo Esperanta krom franca kaj angla. Ĉe la popolkomisariejo por instruado — do en lernejoj — kontraste estis farita malmulte post la komisiono de 1920, eble ĉar sinjoro Lunaĉarski kaj aliaj gvidantoj dubis pri la tuta ideo de mondlingvo.
Pri la uzo de Esperanto ĉe la Internacia Laboroficejo en Geneve vidu paĝon 169 k.c. Entute estas fakto, ke multaj miloj da laboristoj, el ĉiuj diversspecaj partioj aŭ metioj, lernis la lingvon depost 1920. Por la granda plimulto ĝi estis la sola „kromlingvo“. Per ĝi ili akiris amikojn en malproksimaj landoj per korespondado. En ĝi ili legis gazetojn aŭ librojn de fremdaj popoloj. Tute ekster SAT eldoniĝis ja pluraj Esperanto-bultenoj aŭ revuoj laboristaj en Svedujo, Norvegujo, Ĉinujo, Japanujo, Ruslando, Siberio depost 1924.
Post kurso de dudekkvin lecionoj, kelkaj laboristoj jam povis flue paroli, aliaj nur skribi, kaj ĉiuj almenaŭ legi kaj kompreni la lingvon. Ĝi fariĝis por ili la ŝlosilo al pli vasta horizonto, al pli da kono, pli da kontakto kun la ekstero, eĉ foje vera kultura rimedo, la „latina lingvo de l' malriĉuloj“. Pri tiu temo unu studentino de Socia Virina Lernejo en Geneve, fraŭlino Chapuis, prezentis rimarkindan studon kiel diploman tezon. Post enketo ŝi citis kortuŝajn atestojn de diverslandaj laboristoj, kiuj rakontis kion kaj kiom tiu lernado alportis al ili morale kaj spirite, ebligante al ili efektive trovi novan scion kaj amikojn en la tuta mondo.
Ĉar inter ili ankaŭ iafoje revolucianoj uzis la lingvon por siaj politikaj aferoj, Esperanto ricevis kelkajn riproĉojn en oficialaj burĝaj rondoj, sed, kiel prave rimarkis d-ro Nitobe, vicsekretario ĝenerala de la Ligo de Nacioj, inteligentaj homoj ja scias bone, ke tian propagandon oni faras eĉ multe pli vaste per naciaj lingvoj, kaj neniu kuraĝus ilin kulpigi pro tio. Cetere, same kiel radio aŭ preso, helpa lingvo estas utiligata de multaj plej kontraŭaj partioj. En unu lando oni riproĉis, ke ĝi estas katolika lingvo, ĉar okazis religia kongreso en ĝi kun beno de la papo, en alia loko oni plendis, ke ĝi fariĝis polica instrumento ĉar efektive policanoj lernis ĝin per oficialaj kursoj en Wien, Dresden, Madrido, Geneve, Budapest, Leipzig, Chemnitz, Kĉln, Hago, Antverpeno ktp., havante eĉ propran gazeton, asocion kaj dikan jarlibron en la lingvo depost 1925[31].
Kiel ĉiu alia homa esprimilo, Esperanto ja spegulas ĉiujn flankojn de la homa socio, kiam ili preterpasas landlimojn. Tio estas evidenta kondiĉo kaj pruvo de vera vivanteco. Klasbatalo, sektoj aŭ polico estas konataj faktoj. Kial ili ne bildiĝus en internacia lingvo same kiel en ilustritaj gazetoj? Esperanto ne bezonas iel senkulpiĝi pro tio. Tute male. Mondlingvo apartenas al la tuta mondo. Uzas ĝin, kiu ajn volas.
Ĉe la ligo de nacioj (1921—1924)
Dum Ja unua kunveno de la Ligo de Nacioj, la 11-an de Decembro 1920, estis laŭtlegata la jena propono de rezolucio, presita kiel dokumento Nro A. 194 (1920):
„La Ligo de Nacioj, konstatante la lingvajn malfacilaĵojn, kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj, kaj la urĝan necesecon forigi tiun baron por helpi al bona kompreniĝado inter nacioj,
sekvas kun intereso la provojn je oficiala instruado de la internacia lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj regnoj, anoj de la Ligo de Nacioj,
esperas, ke tiu instruado ĝeneraliĝos en la tuta mondo, por ke la ĉiulandaj geknaboj sciu de nun almenaŭ du lingvojn, sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado,
\ petas la ĝeneralan sekretariaron prepari, por la venonta kunsido, detalan raporton pri la rezultatoj atingitaj en tiu fako.“
Sekvas la subskriboj de la jenaj delegitoj:
Lord Robert Cecil (Sudafrika), Octavio (Brazila), Lafontaine (Belga), Wellington Koo (Ĉina), Huneus (Ĉilia), Restrepo (Kolombia), Princo de Nawanugar (Hinda), Doret (Haitia), Schanzer (Itala), Emiro Zoka ed Dowleh (Persa), Beneŝ (Ĉeĥoslovaka).
La propono estis resendita al komisiono N-ro 2 (teknikaj aferoj). Ĝi studis la proponon kaj prezentis favoran raporton rekomendante oficialan enketon de la Ligo pri la instruado de Esperanto. La 18-an de Decembro, ĉe la lasta kunsido,ĝenerala, senatano Lafontaine legis la raporton. Lin interrompis per ŝerca moko la prezidanto Paul Hymans, lia belga kolego. Franca delegito Gabriel Hanotaux, akademiano, kontraŭbatalis la proponon per elokventa prilaŭdo de la franca lingvo kaj de ĝia literaturo „jam universala en la tuta mondo de l' penso“. Li petis, ke oni ne malfermu diskuton pri tiu temo kaj proponis la sendiskutan prokraston. Tuj la prezidanto voĉdonigis pri tio. Post konfuza baloto, dufoje rekomencita, per leviĝo kaj sido, li proklamis la prokraston. La plimulto sindetenis, sed neniu subtenanto poste rajtis paroli.
La tuta afero kaŭzis sufiĉe grandan bruon en la tutmonda gazetaro, interalie en la japana, kiu sin montris malkontenta pri tiu rifuzo kaj favoris Esperanton.
Ĉe la dua ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj en Septembro 1921, la opinio estis pli bone preparita kaj ekintereso montriĝis ĉe pli multaj delegitoj.
Responde al oficiala invito de UEA, la Ligo de Nacioj estis deleginta al la kongreso en Praha sian vicsekretarion ĝeneralan d-ron Inazo Nitobe, kiu prezentis favoran raporton pri siaj konstatoj. La 8-an de Septembro 1921 la oficiala gazeto de la Ligo publikigis telegramon de UEA en la nomo de la Praha kongreso. La 13-an de Septembro en ĝenerala kunsido la prezidanto legis novan proponon de rezolucio, petante unue, ke oni komuniku al la kunveno la lastjaran raporton de la dua komisiono (N-ro 253, 17. Decembro 1920) kaj la raporton de la vicsekretario ĝenerala pri sia misio en Praha, due, ke oni balotu rezolucion por respondi al la kongreso laŭ sama teksto, kiun prezentis 11 delegitoj la antaŭan jaron.
Subskribis tiun fojon (1921) la jenaj delegitoj:
Lord Robert Cecil (Sudafrika), Ionnesco (Rumana), Princo Arfa (Persa), Lafontaine (Belga), Benes (Ĉeĥoalovaka), Restrepo (Kolombia), Tang-Tsai-Fu (Ĉina), Enckell (Finnlanda), Fan Noli (Albana), Adatci (Japana), Escalante (Venezuela), Princo Uhengarĵi (Hinda).
La pola delegito Askenazy subskribis kun la jena rezervo: „Komprenante per Infernacia Lingvo praktikan helpan komunikilon, kiu neniel atencas la rajton kaj centjaran indecon de la franca lingvo kiel diplomata organo.“
La propono estis resendita al la komisiono pri la tagordo. Ĝian raporton la prezidanto legis en la ĝenerala kunsido de la 15-an de Septembro 1921 jene:
„Propono N-ro II pri „Instruado de Esperanto“, prezentita de la delegito por Sud-Afriko, Lord Robert Cecil, kaj ankaŭ subskribita de ... ktp.
La supre nomitaj delegitoj proponis la enkondukon de la internacia helplingvo Esperanto en la publikaj lernejoj por faciligi rektan interkompreniĝon de ĉiuj popoloj en la mondo.
La komisiono opinias, ke tiu problemo, je kiu interesiĝas ĉiam pli multaj regnoj, meritas atentan studadon antaŭ ol ĝi povas esti pritraktata de la kunveno. Ĝi estis jam resendita lastan jaron al komisiono, kiu prezentis mallongan raporton rekomendante, ke la ĝenerala sekretariaro enketu pri la jam faritaj eksperimentoj kaj pri la rezultatoj atingitaj sur la kampo de faktoj. La komisiono proponas, ke la temo estu enskribita sur la tagordon de la venonta kunveno, kaj ke la ĝenerala sekretariaro preparu dumĝise plenan kaj dokumentitan raporton laŭ la senco montrita en la rezolucia propono. Laŭ la deziro de la subskribintoj, la raporto de la dua komisiono kaj la raporto de la vicsekretario ĝenerala pri lia misio ĉe la Praha kongreso[32] estos komunikataj al la anoj de la Ligo sen prokrasto.“
Post lego, tiuj proponoj estis adoptitaj de la ĝenerala kunveno sen ia kontraŭstaro. La ĝenerala sekretario ricevis instrukcion komenci la enketon. Cirkuleroj de la Ligo estis sendataj al ĉiuj registaroj de la membraj ŝtatoj kaj al kompetentaj societoj kun detala demandaro pri la instruado de Esperanto, lernolibroj, rezultatoj ktp.
En Aprilo 1922 okazis en la palaco de la Ligo de Nacioj la internacia konferenco pri la instruado de Esperanto en lernejoj, kunvokita de la Instituto J. J. Rousseau (Universitata Lernejo de Pedagogia Scienco en Geneve) kaj malfermita per bonvenparolado de la Liga Ĝenerala Sekretario sinjoro Eric Drummond, kiel „valora helpilo al la enketo“. Ĝin partoprenis instruistoj de Esperanto el 28 landoj kaj oficialaj delegitoj de 16 registaroj.
Por la tria ĝenerala kunsido de la Ligo en Septembro 1922, la raporto pri la enketo estis tute preta: „Esperanto kiel internacia helpa lingvo“. Ĝiaj resumaj konkludoj estis jenaj:
„El la enketo entreprenita de la sekretariaro ĝenerala laŭ decido de la dua kunveno de la Ligo de Nacioj, rezultas, ke:
Lasante flanke la demandon pri diplomata lingvo, la bezono je helpa lingvo por rektaj internaciaj rilatoj ŝajnas esti ĉie vigle sentata.
La plimulto de l eminentaj sciencaj aŭ komercaj korporacioj, kiuj studis la problemon, deklaris sin favoraj al lingvo neŭtrala kaj simpligita, kiu neniel atencu la centjaran prestiĝon de la naciaj literaturaj lingvoj, kaj ili ĝenerale rekomendas Esperanton.
Esperanto ŝajnas esti efektive unu el la plej perfektaj, verŝajne la plej simpla kaj ĉiuokaze la plej disvastigita el la proponitaj konvenciaj lingvoj.
Esperanto taŭgas por plenumi la rolon de internacia lingvo helpa, kaj abunda uzado skriba kaj parola donis al ĝi ecojn de lingvo vivanta kaj fleksebla, jam kreskinta kaj kapabla ankoraŭ pliriĉiĝi.
Esperanto estas instruata ĉu devige, ĉu laŭdezire en ŝtataj lernejoj, elementaj aŭ duagradaj, de 17 regnoj laŭ leĝaj artikoloj, ministraj j aŭ i PE j, traj dekretoj aŭ decidoj de urbestraroj.
Eksperimentoj faritaj pruvas, ke Esperi tre facile lernebla, ĉar infanoj eŭdajoj kaj amerikaj lernas ĝin en unu jaro per du horoj ĉiusemajne kaj infanoj el Ekstrem-Oriento en du jaroj per sama nombro da lecionoj semajne, dum ili bezonas ses studjarojn kun kvar ĝis kvin horoj semajne por akiri alian eŭropan lingvon. Por plenaĝuloj la necesa tempo estas ofte pli mallonga: 25 ĝis 40 lecionoj sufiĉas ĝenerale.
Esperanto ne pli ŝarĝus la lernejoprogramojn kaj ne konkurencas la naciajn kulturajn lingvojn, ĉar la sperto montras, ke ĝi kontraŭe helpas studi ilin kaj gajnigas tempon kiel logika enkonduko al latina, greka kaj modernaj lingvoj.
La porlernejaj estraroj instruigantaj Esperanton, ŝatus, ke ĝia stabileco estu garantiata per interŝtata rekono ebliganta la Esperantistan akademion kontroli la normalan kreskon de la lingvo dume konservante daŭre ĝian unuecon.
La disvastigo de Esperanto estas konsiderata de pluraj registaroj kiel grava progreso de civilizado, sed ĝia deviga instruado en lernejoj dependas antaŭ ĉio de ia interŝtata interkonsento, garantianta, ke sufiĉe vasta nombro da regnoj estas pretaj fari same.
Aŭstrio, Bolivio, Brazilio, Ĉinujo, Danlando, Egipto, Hungarujo, Japanujo, Norvegujo kaj Nov-Zelando jam sciigis la internacian oficejon de la Universala Telegrafa Unio, ke ili estas pretaj konsenti je la allaso de Esperanto apud la naciaj lingvoj por internaciaj komunikoj.
La uzo de Esperanto ŝajnas disvastigi spiriton de internacia solidareco tute konforma je la celo de la Ligo de Nacioj.
Bazante sur tiuj faktaj konstatoj, neniel tuŝantaj ĝian nunan lingvan organizon, la kunveno de la Ligo de Nacioj povus konsideri iajn rekomendojn respondantajn al la j deziresprimoj tiom ofte adresitaj al ĝi el diversaj flankoj.
Ĝi povus atentigi la liganajn regnojn, pri la rezultatoj de la eksperimentoj faritaj en lernejoj de la ŝtatoj, kie Esperanto estas instruata, kaj ilin peti, ke ili konsideru la rekomendojn de la Internacia konferenco pri Esperanto en lernejoj, ĉe kiu 16 registaroj estis reprezentataj.
Ĝi povus ankaŭ ilin atentigi pri la fakto, ke Esperanto estas rekonita de diversaj regnoj, kiel helpa mondlingvo por komerco kaj scienco, kaj estas jam uzata de miloj da homoj multlandaj por siaj rilatoj eksteren; sekve ĝi povus rekomendi, ke Esperanto estu allasata krom la naciaj lingvoj per la poŝtaj kaj telegrafaj administracioj.
Laste ĝi povus komisii sekretariaron daŭre sekvi la progresadon de Esperanto kaj raporti pri ĝi.“
La raporto pri „Esperanto kiel internacia helpa lingvo“ estis disdonata al la ĝenerala kunveno kaj submetata al ekzameno de ĝia kvina komisiono (pri sociaj kaj homaraj aferoj). Tie okazis tre vigla diskutado. Prof. Gilbert Murray, la fama helenisto, reprezentis Sud-Afrikon post Lord Cecil. Li subtenis la konkludojn de la raporto kaj proponis unu rekomendon pri lernejoj kaj unu pri telegrafo.
La franca delegito, senatano Reynald, estis persone simpatia, sed la instrukcioj de lia registaro estis absolute kontraŭaj. La ministro de publika instruado, Leon rd, estis ĵus malpermesinta en ĉiuj francaj lernejoj instruadon aŭ propagandon por Esperanto kiel danĝera de internaciismo kaj konkurenco al la rolo de la lingvo en la mondo. La franca delegito proponis resendi la tutan aferon al la komisiono por intelekta kunlaborado por eviti tujan decidon.
La brita delegitino, sinjorino Coombe-Tennant, kontraŭbatalis la proponajn konkludojn de la raporto, speciale pri telegrafo. Sveda kaj norvega delegitoj subtenis la anglan lingvon kiel plej bonan mondlingvon. Dana delegitino, fraŭlino Forchhammer, pledis por Ido. Brazila ministro Rio Branco akre atakis Esperanton kiel „lingvon de mizeruloj kaj komunistoj.“
Kontraŭe la delegitoj de Finnlando, Persujo, Ĉinujo, Japanujo, Bulgarujo subtenis Esperanton kiel necesaĵon kaj justaĵon al siaj landoj. Post varma diskutado, foje eĉ pasia, dum tri kunsidoj, la komisiono serĉis unuanimecon en ia kompromiso. Pro timo al la grandaj potencoj 18 kontraŭ 8 voĉdonis por la franca prokrasta propono resendi la punkton pri lernejoj al la intelekta kooperada komisiono. Kelkaj tion faris kun favora, aliaj kun malfavora espero. Sed por ne ofendi la Aziajn kaj malgrandajn Eŭropajn landojn videble simpatiajn, oni unuanime voĉdonis oficialigon de la raporto pri la faktoj, post kelkaj korektoj pri anglaj lernejoj kaj ellaso de la konkluda ĉapitro pri praktikaj proponoj (lernejoj kaj telegrafio). Estis decidite aldoni al tiu dokumento raportojn de la Pariza Komerca Ĉambro kaj de la Brita Ministrejo por Edukado.
Ĉe la ĝenerala kunveno, senatano Reynald raportis en la nomo de la komisiono la 21-an de Septembro 1923. Li resumis la diversajn vidpunktojn kaj pravigis prokraston de definitiva rekomendo pri lernejoj kaj telegrafo: „Oni rajtas atendi pluajn rezultatojn. Intertempe la lingvo Esperantista havos plenan kampon por disvastiĝi kaj pruvi sian utilon kaj fortecon per la sukcesoj, kiujn ĝi gajnos.“
Lord Cecil subtenis la oficialigon de la raporto, kiun li konsideris „kiel grandan sukceson por Esperanto“ kaj konsilis al la Esperantistoj kuraĝe daŭrigi sian laboron... „La intelekta komisiono devos memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.“
Post tiuj du paroladoj, tradukitaj anglen kaj francen, la prezidanto balotigis pri la du proponoj de la komisiono. La resendo de la afero pri lernejoj al la komisiono pri intelekta kooperado estis akceptita per 26 voĉoj kontraŭ 2 (Norvegujo kaj Svedujo, favoraj al la angla lingvo), kaj la oficiala adopto de la raporto decidita unuanime.
La raporto de la Ligo de Nacioj pri „Esperanto kiel helpa mondlingvo“ havis eksterordinaran sukceson. En kelkaj monatoj elĉerpiĝis tri sinsekvaj eldonoj angle kaj du france. Neniu liga raporto tiom disvendiĝis. Tradukoj aperis baldaŭ en hispana, itala, germana, portugala, finna, hungara, japana, rumana kaj aliaj lingvoj.
Ĉar mankis, en la teksto adoptita de la ĝenerala kunveno, la ĉapitro kun resumaj konkludoj kaj praktikaj proponoj, necesas serĉi la ĉefajn konstatojn en la fino de la diversaj ĉapitroj:
En la fino de la unua ĉapitro, la raporto ekzemple diras ekzameninte la ĝeneralan problemon pri mondlingvo:
„La progresoj de la lingva scienco trafis sufiĉe unuforman koncepton de la dezirinda lingvo internacia. Ĉiuj lastaj provoj depost Esperanto inklude, similas multe unu la alian kaj estas bazitaj sur la samaj principoj... Estus tro senpripense eldiri juĝon de absoluta valoro tiuj relative malgrandaj malkonsentoj. Ili estas klarligita per simpla diferenco de vidpunktoj, unuj kiel Occidental aŭ Ido, donante grandan gravecon al la impreso farata de la skribitaj tekstoj sur okcidenta leganto ne avertita, aliaj kiel Esperanto, prefere penante atingi la maksimumon de simpleco por ĉiuj popoloj, atentante ankaŭ pri la malfacilaĵoj de la orientanoj. Esperantido kaj Occidental estas postvenintaj al Ido, kiun iliaj aŭtoroj kritikas, riproĉante al ĝi „esti pli malantaŭeniro al progreso rilate Esperanton, kies gramatikon ĝi malsimpligis.“
„La malfacilaĵo kuŝas en tio, ke la lingvistoj, kvankam konsentante ĝenerale pri la principoj, tamen malkonsentas — iafoje tre akre — pri aplikaj detaloj, kiuj ŝajnas al ili eble pli gravaj laŭ vidpunkto teoria ol ili estas en la praktiko.
Kiam oni studas la historion de la proponitaj reformoj, kiel Ido aŭ Esperantido, kiuj kontraŭdiras unu la alian pri multaj punktoj, oni ektimas, ke, se nova komitato de teoriuloj kunvenus nuntempe, kiel tiu, kiu proponis Idon en jaro 1907, ĝi formulus ankoraŭ novan proponon de modifo, kritikota siavice post kelkaj jaroj, kaj tiel same senfine. La intereso de la mondo estas havi unu helpan lingvon, kaj ne du aŭ tri, kaj je la praktika vidpunkto estas malpli riske konsideri unu, kiu havas post si kelkan sperton, komencon de tradicio kaj garantion de daŭra unueco...“
„La ĝenerala sekretariaro estis komisiata studi la demandon precipe laŭ praktika vidpunkto, bazante sur la faktoj kaj aparte sur la instruado de Esperanto en lernejoj. Ŝajnas al ĝi, ke la avantaĝo troviĝas efektive ĉe la lingvo, kiu havas jam grandan nombron da adeptoj kaj kiu eltenis la elprovon de l' uzado. Esperanto estas certe la lingvo artefarita, kiu plej vaste estis parolata en grandaj universalaj kongresoj, en kunvenoj ĉiaspecaj, en vojaĝoj, en internaciaj oficejoj kaj eĉ en teatro. Tio donas al ĝi econ de vivanta lingvo, kiu mankas en la nure skribitaj sistemoj. La esprimo de sentoj en ĝi fariĝis ebla. En la daŭro de 35 jaroj la lingvo ekkreis al si stilon.“
Kiam kunsidis la Internacia komisiono por intelekta kooperado la postan Aŭguston 1923 en Geneve, samtempe kiam la Esperanto-kongreso en Nŭrnberg, ĝi ekzamenis la decidon de la Ligo, kiu ĝin koncernis: „Ke la demandoj pri instruado de Esperanto estu resendataj al la komisiono de intelekta kooperado, por ke tiu komisiono donu sian opinion pri la diversaj flankoj de la mondlingva problemo.“ Neniu atendis, ke oni diskutos tuj la temon, sed nur kiamaniere procedi. En la komisiono kunsidis deko da scienculoj kaj literaturistoj. Ili estis elektitaj de la konsilantaro de la Ligo por studi problemojn rilatajn al unuecigo de universitataj diplomoj, bibliografiaj rilatoj, muzeaj katalogoj ktp.
La Madrida scienculo Torres de Quevedo proponis elekton de subkomisiono por atente studi la aferon pri artefarita mondlingvo kun helpo de spertuloj, kiel oni faris por ĉiu alia problemo. Sed lia propono estis tuj kontraŭbatalata. Friburga poeto Gonzague de Reynold legis longan atakon kontraŭ Esperanto kaj subtenis la latinan lingvon, „konatan de katolikoj kaj intelektuloj“.
Franca instruinspektoro Luchaire kaj norvega scienculino fraŭlino Bonnevie konstatis, ke Esperanto povas utili por komerco, telegrafado ktp., sed, por intelektaj rilatoj, kiuj sole koncernas la komisionon, oni lernu prefere fremdajn nacilingvojn. „Esperanto riskus ilin konkurenci“. Belga belarta ministro Destree diris, ke li simpatias Esperanton por la popolo, sed ne por intelektuloj.
Prof. Wigmore subtenis la ideon pri latina lingvo. Ĝin “kontraŭbatalis prof. Perigord, favora al angla kaj franca, kaj prof. Lowes Dickinson (Oxford), kiu favoris helplingvon kiel Esperanton kaj deklaris, ke la komisiono devas nepre studi la aferon pli serioze ol en unu mateno, ĉar ĝiaj anoj ne rajtas juĝi lingvon, kiun ili ne konas. Prof. Lorentz, nederlanda matematikisto opiniis same.
Sed la prezidanto, prof. Bergson, ne deziris, ke oni studu la temon. La franca ministro Leon Berard estis petinta lin, ke li „dronigu la Esperanto-puŝon“. La fama filozofo intervenis el la prezida seĝo kaj proponis al la komisiono deklari, ke la Ligo de Nacioj ne devas rekomendi artefaritan lingvon: „Ni ne prokrastu denove. La Ligo de Nacioj malpli celis demandi nian opinion kvazaŭ filologian ol nian juĝon ĉu la adopto de helpa mondlingvo helpus la Ligon plenumi sian rolon. Sendube la adopto de arta lingvo kiel Esperanto povus fari tre grandajn servojn. Sed ĝi havus ankaŭ malavantaĝojn. Por scii, ĉu la avantaĝo superas la malon, ni lasu la intelektajn kaj moralajn fortojn decidi per la evoluo de la faktoj. Ekzistas neniu alia metodo por scii, ĉu granda novaĵo estas dezirinda aŭ ne. Ĝi estos tia, se ĝi fine trudiĝas mem. La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne mekanike per faciligo de la komunikoj. Ne pli ol fervojo aŭ telegrafio povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas nur la lernado de fremda lingvo kun ĝia literaturo kaj kulturo. Kontraŭe la disvastiĝo de artefarita mondlingvo igos la lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin kaj oni perdos tiun alproksimilon de animoj trans la limoj. Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdlingvoj kaj ne de artefarita. Eble tiu ĉi tamen fine sukcesos, sed apartenas al aliaj, ne al la Ligo, helpi tiun movadon.“
Post tiu prezida interveno, la komisiono voĉdonis. Per 6 voĉoj kontraŭ 1 kaj 3 sindetenoj ĝi rifuzis studi la demandon pri artefarita lingvo. D-ro Nitobe, japana vicsekretario ĝenerala de la Ligo, responde al demando de la prezidanto, esprimis la timon, ke post dudek jaroj oni ridindigos la komisionon pro tia decido, ĉar la observado de la faktoj montris al li, ke Esperanto disvastiĝas en la mondo, kaj lin konvinkis pri ĝia estonta sukceso.
La teksto estis redaktata kaj fine akceptata en la jena formo (kontraŭ la samaj voĉoj):
„La komisiono por intelekta kooperado, ekzameninte la diversajn flankojn de la problemo pri internacia helpa lingvo, ne opinias, ke ĝi devas rekomendi artefaritan lingvon al la atento de la Ligo de Nacioj. Ĝi ne neas la praktikajn avantaĝojn havigeblajn per tutmonda adopto di helpa lingvo artefarita; sed ĝi opinias, ke ĝia penado devas antaŭ ĉio celi favoradon al la studo de la vivantaj lingvoj kaj fremdaj literaturoj, ĉar tiu studado estas unu el la plej potencaj rimedoj de intelekta kaj monda reproksimigo inter homoj diversnaciaj, kio estas la idealo mem de la Ligo de Nacioj.“
La lego de tiu rezolucio dum la Esperanto-kongreso en Nurnberg tri tagojn poste efektive kaŭzis laŭtan ekridegon ĉe la grandamasa aŭdantaro. Kio fariĝis el la rekomendo de Lord Cecil al la komisiono „memori, ke helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem?“ Ne nur la plimulto de tiuj scienculoj rifuzis studi aferon kaj aŭdi spertulojn antaŭ ol decidi pri ĝi, sed la plimulto eĉ ne legis la raporton adoptitan de la Ligo, kiu finis per la jenaj vortoj: „ La potenco de lingvo estas granda forto kaj la Ligo de Nacioj havas bonajn motivojn por sekvi kun aparta intereso la antaŭenmarŝon de la Esperanto-movado, kies sekvoj povus iom esti grandaj por la morala unueco de la mondo, se ĝia disvastiĝo ĝeneraliĝus.“ Kion estus pensinta d-ro Zamenhof je aŭdo de la Bergsona sofismo, ke la lernado de Esperanto malfavoros la interamikiĝon inter la popoloj, kiam lia tuta celo kaj ankaŭ la sperto de la vivo montris la malon?
Ankaŭ multaj delegitoj en la Ligo ridis, ĉar ili sciis ja bone, ke la tuta afero estis nur politika. Eĉ prof. Bergson konfesis en la kulisoj, ke li nesciis kiel fari, ĉar oni oficiale insistis ĉe li dum li mem antaŭ deko da jaroj esprimis sian simpation al Esperanto per ia publika subskribo.
La komisiono kaj ĝia prezidanto atingis tion, kion potenculoj esperis de ili: prokraston. Rimarkinde estas, ke preskaŭ ĉiuj membroj konfesis la utilon de Esperanto kaj la fakton, ke ĝi eble venkos. Nur ili ne devu helpi. La naturaj sociaj fortoj tion mem decidu. Nu, en sia letero al sinjoro Couturat, d-ro Zamenhof jam en 1906 antaŭdiris, ke la scienculojn konvinkos nur la forto de la fortoj. Oni memoru, ke akademianoj ankoraŭ longe diskutis ĉu aprobi aŭ ne la fervojojn, kiam lokomotivoj jam bone ekfunkciis.
Cetere la raporto mem de la Ligo de Nacioj montris la danĝeron se nova komitato de teoriuloj formulus novan proponon de lingva modifo. Per sia rifuzo enmiksiĝi, la intelekta komisiono almenaŭ evitis alian aventuron kiel tiun de la Delegacio en 1907.
Sed la franca ministro Leon Berard ne kontentiĝis per tia rezigno. Li deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel kontraŭpropagandilon kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj konfirmu ĝin. En tio li ne sukcesis.
Kiam kunsidis la kvara ĝenerala kunveno de la Ligo en Septembro 1923 la franca registaro aparte instrukciis delegiton prof. Jacques Bardoux utiligi la rezolucion de la intelekta komisiono por definitive elpuŝi Esperanton. Li do prezentis ĝin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio, rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj protestis. Pluraj klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero por ne malplaĉi al la franca registaro, sed ke ili tute ne povus akcepti ian rezolucion kiu ŝajnus iel ajn kontraŭi Esperanton, ĉar tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia lando. Eĉ la britaj delegitoj avertis lin, ke ili kontraŭbatalus la rezolucion. Tiam sinjoro Bardoux retiris ĝin kaj tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita, nek akceptita de la Ligo de Nacioj mem, kiu restis ĉe la raporto adoptita en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj ĝian vivan rolon.
Cetere la politikaj problemoj fariĝis pli gravaj de jaro al jaro kaj „flanka“ afero kiel Esperanto ne povis tre interesi diplomatojn, ĉefe priokupatajn je malfacilaj eŭropaj problemoj. Tamen kelkaj delegitoj de malgrandaj regnoj daŭre ricevis favorajn instrukciojn pri ĝi „se la demando iam revenus sur la tagordon“. Pri du punktoj instruis la sperto: unue ke, pri lernejoj, la registaroj estas ĉiam tre singardemaj kaj rezistemaj je ĉiu ekstera interveno. Tio montriĝis en aliaj temoj ol Esperanto. Due, ke nenio povas decidiĝi kontraŭ la volo de granda potenco kiel Francujo.
La du ĉefaj proponoj de la raportaj konkludoj temis pri lernejoj kaj pri telegrafo. Montriĝis do pli saĝe preferi la duan, ankoraŭ netuŝitan, kaj atendi ĝis la franca registaro ŝanĝos koloron aŭ sintenon.
Tio okazis en 1924, kiam sinjoro Herriot promesis nuligi la malpermesan cirkuleron de la antaŭa ministro Leon Berard. La persa delegitaro tiam prezentis rezolucion rekomendantan al ĉiuj regnoj liganaj, ke ili allasu Esperanton kiel lingvon klaran[33] en la telegrafaj komunikoj kaj rekonu al ĝi tiun rajton kiel al „internacia helpa lingvo“ laŭ la deziro esprimita jam en la Bulonja kongreso.
La rezolucio estis subtenata en la dua komisiono (pri teknikaj aferoj) de la delegitoj ĉina, japana, nederlanda kaj aŭstralia. La brita, brazila kaj jugoslava proponis novan prokraston. La franca sindetenis tute. La venezuela volis anstataŭi la vorton „Esperanto“ per „artefaritaj lingvoj“, sed lia vidpunkto ne estis akceptita. La pola raportanto kontraŭbatalis la rezolucion citante la opinion de la komisiono por intelekta kooperado. Spite tiu opinio kaj eĉ kontraŭ ĝi, la rezolucio estis fine adoptita per 13 voĉoj kontraŭ 9. Respondis jese la delegitoj aŭstria, aŭstralia, bulgara, ĉeĥoslovaka, ĉina, finnlanda, hungara, itala, japana, nederlanda, novzelanda, persa kaj rumana.
La plimulto deziris per tio doni publikan kuraĝigon al la movado por Esperanto, kiel akcentis aparte la ĉina kaj japana delegitoj en siaj paroladoj. Aliaj volis, ke oni juste rekonu ĝian econ de jam uzata helpa mondlingvo. La 20-an de Septembro 1924 la ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj adoptis unuanime la rezolucion en la jena formo:
„La ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj rekomendas, ke la ŝtatoj, membroj de la Ligo, konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo „klara“ en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito.“
Tio estis la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo kun oficiala kaj eĉ prezica difino pri ĝia rolo en homaj rilatoj. Tiamaniere estis plenumita unu el la du konkludaj proponoj de la liga raporto. La decido aperis en la tutmonda gazetaro kaj donis al Esperanto novan akcelon. Tiamaniere la kvin jaroj da pacienca agado ĉe la Ligo de Nacioj atingis nur la duonon de la maksimumo celita. La problemo pri lernejoj restis nesolvita kaj malfermita, sed tiu pri oficiala rekono kiel „lingvo klara“ ricevis la deziritan solvon. Inter ambaŭ deziresprimoj de la Bulonja kongreso, la praktiko sukcesigis unue la duan. Eble prave. Ĉar rekomendo pri lernejoj estus eble restinta sur papero, kiel multaj pli gravaj eĉ pri senarmigo; dume la rezolucio pri oficiala rekono de Esperanto kiel lingvo uzata internacie baldaŭ transformiĝis en decidon de la Interŝtata Unuiĝo Telegrafa kaj tiam fariĝis afero ne plu libervola, sed deviga por ĉiuj ŝtatoj almenaŭ en unu preciza kampo[34]. Plie la Taporto de la Ligo de Nacioj restis fundamenta oficiala dokumento pri la ekzisto kaj valoro de Esperanto. Homoj estis homoj poste kiel antaŭe, sed multaj ne plu ridis pri mondlingvo kaj ekkonsideris ĝin kiel aferon seriozan „iam eble sukcesontan“. Tiu ekstera sintenado estis la ĉela diferenco inter antaŭmilita kaj postmilita epoko.
Uzo en radiofonio (1923—1925)
En la jaroj 1923 kaj 1924 la uzo de Hertz-aj ondoj rapide disvastiĝis tra la tuta mondo. Jam delonge la kompanio Marconi organizis regulajn komunikojn per senfadena telegrafio kaj ĉiuj grandaj ŝipoj instalis aparatojn por urĝaj helpokazoj. Samtempe sur la tuta terglobo interesitaj amatoroj konstruis proprajn sendostaciojn kaj interŝanĝis signalojn trans maroj kaj oceanoj. El Versailles d-ro Corret, konata esperantisto, alvokis korespondantojn ĝis Nov-Zelando. Jam en 1920 li prelegis esperante pri siaj komencaj eksperimentoj ĉe la Monduniversitato fondita de sinjoroj Otlet kaj Lafontaine en Bruxelles. Ĉie fondiĝis radiokluboj kaj tuj ili sentis akre la lingvan malfacilaĵon en siaj internaciaj rilatoj.
En 1922 nova fako disvastiĝis: la apliko de l' radioondoj al sonoj kaj al parolaj interrilatoj per senfadena telefonio. Radio instaliĝis en Usono, en Anglujo, en Francujo kaj aliloke en ĉiuj stacioj por aerflugado. Aeroplanoj havis sian aparaton: kaj povis komuniki kun la alvenejo. La tiamajn interparolojn aŭdis kompreneble multaj amatoroj ĉie ĉirkaŭe per sia privata ricevilo. El Usono venis la ideo organizi regulan disaŭdigon de paroladoj kaj koncertoj al ĉirkaŭlanda publiko. En 1922, 1923 kaj 1924 fondiĝis per tiu celo radiostacioj en diversaj urboj de Ameriko kaj Eŭropo. En 1925 preskaŭ ĉiuj landoj, ankaŭ en Ekstrem-Oriento posedis sian disaŭdigan servon per radio (brodkasto).
Ĉie multiĝis la aŭdantoj kaj vendiĝis milionoj da riceviloj. Tuj la lingva malfacilaĵo frapis la orelojn, ĉar estis aparta plezuro aŭskulti al plej malproksimaj radiostacioj. Muziko ĉie kompreniĝas, sed ne paroloj en fremda, nekonata lingvo. Disflugante tra la spaco trans montoj kaj limoj, la homa parolo renkontis ankoraŭ unu solan baron survoje: la lingvan malsamecon. Por Esperanto tio estis mirinda kampo. Sur la flugiloj de l' radioondoj la lingvo baldaŭ disaŭdiĝis en la tuta mondo. Ĝiaj klaraj, simplaj sonoj estis multe pli facile distingeblaj ol la dubaj diftongoj kaj unusilabaj vortoj de la angla lingvo. En la unuaj monatoj de 1924, el Victoria (Kanado), Newark, Cleveland (Usono), Bournemouth, Praha, Moskvo, Meksiko, Hamburg disaŭdiĝis Esperantaj prelegoj kaj el Geneve regula lernokurso. En Locarno fondiĝis internacia radioservo, kiu presigis Esperanto-gazeton en Berlino.
UEA decidis aranĝi pri tiu fako la trian teknikan konferencon. La novaj radiostacioj en Eŭropo multe ĝenis unu la aliajn elektinte senorde kaj iom hazarde siajn ondolongojn. Deziro esprimiĝis trovi ian solvon pri tio per interkonsento. Iniciata komitato fondiĝis kunlabore kun la Svisa Radio-Elektra Societo. „Prepara konferenco A por internacia radiotelefona interkonsento“ estis kunvokita en Marto por la 22-a de Aprilo 1924 en Geneve. Ĝin partoprenis inĝenieroj kaj delegitoj de kvardek administracioj, kompanioj, societoj aŭ stacioj radiotelefonaj inkluzive oficialaj reprezentantoj de la Ligo de Nacioj kaj svisa registaro. Prezidis inĝeniero Isbriicker de la | Western telefonfabrika kompanio, delegito de la Neder- UEA decidis aranĝi pri tiu fako la trian teknikan konferencon. La novaj radiostacioj en Eŭropo multe ĝenis unu la aliajn elektinte senorde kaj iom hazarde siajn ondolongojn. Deziro esprimiĝis trovi ian solvon pri tio per interkonsento. Iniciata komitato fondiĝis kunlabore kun la Svisa Radio-Elektra Societo. „Prepara konferenco A por internacia radiotelefona interkonsento“ estis kunvokita en Marto por la 22-a de Aprilo 1924 en Geneve. Ĝin partoprenis inĝenieroj kaj delegitoj de kvardek administracioj, kompanioj, societoj aŭ stacioj radiotelefonaj inkluzive oficialaj reprezentantoj de la Ligo de Nacioj kaj svisa registaro. Prezidis inĝeniero Isbriicker de la Western telefonfabrika kompanio, delegito de la Nederlanda Radiotelfona Societo.
Nur triono de la partoprenantoj sciis Esperanton. Tamen o la facileco de interparolo per tiu lingvo, ĝi servis 50 procentoj de la diskutoj, kaj la ceteraj delegitoj baldaŭ varbitaj per la faktoj antaŭ si kaj per la paro kun sia lingva diverseco kaj embaraso.
Unua kunsido diskutis la apartigon de l' ondlongoj kaj deziresprimis al la Ligo de Nacioj kaj Universala Telegrafa Unio, por ke estu revizata la interkonsento de Washington 1920 pri senfadena telegrafio[35].
Dua kunsido diskutis la lingvan demandon. Kolonelo Hilfiker, stabestro de la inĝeniera fako de la svisa armeo, antaŭe skeptika, esprimis sian miron pri la flua maniero en kiu diverslandaj delegitoj rapide interdiskutas en Esperanto pri teknikaj temoj: „Antaŭ tiel forpruva demonstracio oni povas nur konstati kaj laŭdi la utilecon de Esperanto, ne por anstataŭi naciajn lingvojn, sed por servi kiel helpa mondlingvo“. Laŭ propono de inĝeniero Leonello Bolli, prezidanto de la Itala Societo de Radiokomunikado, estis adoptita la jena rezolucio unuanime:
„La prepara konferenco por internacia interkonsento pri radiotelefonio en Geneve, Aprilo 1924,
konstatinte, ke radiotelefonio disvastigas la homan parolon trans ĉiaj limoj kaj renkontas la barilon de la diverslingveco,
opinias urĝe necesa la uzon de helpa internacia lingvo por tiu parto de la brodkastado, kiu celas atingi la eksterlandon,
gratulas la radiostaciojn, kiuj jam komencis brodkasti en Esperanto en Eŭropo „kaj Ameriko, aŭ kiuj mem disaŭdigis kursojn pri tiu lingvo,
rekomendas al ĉiuj radiostacioj regulan momentan brodkastadon en Esperanto almenaŭ unu vesperon ĉiusemajne, je difinita tago, kaj kiom plej eble disaŭdigon de Esperanto-kurso, ĉar tiu lingvo montriĝis facila, klare aŭdebla kaj jam disvastigata inter aŭdantoj de ĉiuj landoj en konsiderinda proporcio.“
Tria kunsido diskutis la necesecon de konstanta ligilo inter radiostacioj kaj elektis komisionon por fondi internacian radiofonan centron en Geneve[36].
Kvara kunsido diskutis la teknikan vortaron. Estis decidite peti la ĵus fonditan Internacian Radio-Asocion, preziditan de d-ro Corret, akceli la preparon de la teknika terminaro pri senfadena telegrafio kaj telefonio interkonsente kun la kompetenta sekcio de la Esperantista-Akademio. Provizoran vortaron seslingvan (inkluzive Esperanto) aperigis d-ro Corret en la sama jaro.
Kvina kunsido ekzamenis la diversajn registarajn malpermesojn kontraŭ radiofona aŭskultado en kelkaj landoj kaj voĉdonis deziresprimon kontraŭ ili.
La 23-an de Aprilo, lastan tagon de l' konferenco, la Brita Brodkasta Kompanio disaŭdigis alparolon de la reĝo Georg. malfermanta la Imperian Ekspozicion en Wembley. Tuj poste ĝi aŭdigis ties tradukon en Esperanto. En Geneve la delegitoj aŭskultis la tutan ceremonion per la ricevilo de la Ĝeneva Radio-klubo antaŭ multaj ĵurnallatoj. La esperanta teksto estis tuj stenografiita kaj retradukita francen por ili meze de granda entuziasmo.
Samepoke la unua parolado el Usono estis aŭdata en Toklo, ĉe l' alin flanko de l' terglobo. Ĝi estis salutparolo en Esperanto. La japanaj esperantistoj tuj sendigis radlogramon por danki siajn amerikajn samideanojn kaj la Japana ambasadoro gratulis la esperantistojn en Usono. En ĉiuj amerikaj ĵurnaloj aperis depeŝo el Tokio pri la afero.
UEA eldonis Esperantan horaron de l' eŭropaj radiostacioj kaj organizis standon en la Ekspozicio de radioaparatoj okazinta tuj poste. La Ĝenevaj rezolucioj france kaj esperante estis senditaj iuj i ioj mondo kun atentiga letero.
Dum la posta jaro 21 Es eranto-kursoj regule disaŭdiĝis el 20 radiostacioj kaj Ameriko (10 germanaj, 2 francaj, 3 hispanaj, 1 itala, 1 svisa, 1 brazila, 1 meksika, 1 usona) kaj 118 Esperanto-prelegoj el 50 radiostacioj en 19 landoj. Neniam antaŭe la lingvo estis tiom aŭdata de tiel vasta publiko. Multaj miloj da lernolibroj disvendiĝis. Sed, kio estis pli grava, malvastiĝis la konata antaŭjuĝo, ke „Esperanto nepre devas esti malbela“. Per aŭdo centmiloj da homoj povis konstati male, ke ĝi sonas agrable al oreloj.
Motto rimarkinda fakto, ke baldaŭ la kursoj pli regule okazis ol la prelegoj. Jen la kaŭzo. En la komenco ekzistis nur kelkaj radiostacioj en ĉiu kontinento kaj tial oni facile aŭskultis la plej malproksimajn. Pli malfrue ili tiel multiĝis, ke preskaŭ ĉiu iom grava urbo havis la sian. Tiam la loka aŭdado preskaŭ ĉie venkis la internacian. Esperanto restis la plej populara temo de „fremdingva instruado“, sed la internacia kampo fariĝis malpli aktuala[37].
Tamen kelkaj el la plej grandaj radiostacioj, kiel ekzemple Radio-Paris, daŭre disaŭdigis ĉiusemajne tute regule ekonomiajn informojn en Esperanto pri sia lando.
Dume, kio okazis en la mondo de la amatoroj, la l „senfadenistoj“? En 1924 fondiĝis la Internacia Radiosocio (prezidanto d-ro Corret, sekretario sinjoro Epton). En 1926 ĝi posedis sian organon la „Internacia Radio-Revuo“, sed jam en 1925 je Pasko ĝi havis unuan kunvenon en Parizo kun dekduo da partoprenantoj el 7 landoj. Samtempe okazis la unua tutmonda kongreso de Radio-kluboj.
Tiu granda kongreso de l' amatoroj estis tre vigla. Partoprenis tricent spertaj kaj eksperimentaj klubanoj el dudek landoj. El Usono kaj Anglujo venis multaj junuloj. Tuj la lingva problemo stariĝis akre. Tradukoj el angla lingvo francen kaj kontraŭe fuŝis la tutan kongreson. La prezidanto sinjoro Belin preskaŭ perdis la paciencon kaj pli kaj pli fervoriĝis pri la neceseco de internacia lingvo. La demando ja staris sur la tagordo.
Dum la vintro jam la vasta amatora ligo usona „American Radio Relay League“ enketis ĉe eksterlandaj radiokluboj kaj decidis rekomendi provizore Esperanton ĝis venos internacia interkonsento. Kongresa komisiono estis elektita por ekzameni tiun problemon kun unu delegito el ĉiu deleginta nacio. Talenta idisto reprezentis Svedujon kaj Danujon. Li vicprezidis la komisionon kaj vigle kritikadis Esperanton proponinte prokraston. La plimulto rifuzis (13 kontraŭ 2). Alia komisionano proponis anglan lingvon. Tion rifuzis 14 kontraŭ 1. La komisiono decidis elekti artefaritan lingvon kaj ekzamenis Esperanton, Idon kaj Interlingua. Post detala diskutado ĝi decidis (per 13 kontraŭ 1) rekomendi adopton de Esperanto pro ĝia granda disvastiĝo kaj ĝia eco de viva lingvo jam uzata praktike.
Kiam la komisiono raportis al la plenkunsido, la Parizaj 3 Idistoj ankoraŭ tre energie atakis Esperanton kaj unu delegito elokvente subtenis la anglan lingvon. Francoj tis kompreneble. Ĉe fina voĉdono de la naciaj luboj radiokluboj la kongreso definitive adoptis Esperanton unuanime kontraŭ du voĉoj per la jena rezolucio:
„La Internacia kongreso pri Radio, konstatante la malfacilaĵojn kaŭzitajn de la lingva diverseco en internaciaj rilatoj, rekomendas la studon kaj la uzadon de Esperanto kiel helpa lingvo de internaciaj radiofonaj komunikoj kaj disaŭdigoj, ankaŭ de resumoj kaj tradukoj en la revuoj kaj kongresoj.
La sama rekomendo aplikiĝas al la radiotelegrafaj komunikoj, kiam la korespondantoj ne havos la eblecon interkompreniĝi per iu nacia lingvo.
Sekve de tiu decido la Internacia kongreso pri Radio adoptas Esperanton kiel sian helpan lingvon internacian apud la uzataj naciaj lingvoj.“
Tiamaniere Esperanto ricevis sian bapton kiel la helpa lingvo de la Radiomondo kaj la protokolaro de tiu kongreso aperis kun Esperanto-traduko. Tiu okazintaĵo signis la malkreskon de la Idista movado, kiu tre vigle laboris en la radiosferoj por atingi favoran decidon en Parizo, eĉ uzante du radiostaciojn en Kanado kaj unu en Ĉeĥoslovakio por sia propagando. Dum tri longaj kunsidoj la komisiono kaj la kongreso mem aŭdis la Idistan argumentadon, kaj decidis por Esperanto malgraŭ la proponoj pri prokrasto. Plej konvinka estis la fakto, ke pluraj delegitoj japana, pola, hungara, hispana, sudamerika, nederlanda parolis la lingvon tute flue kaj fakte pruvis la malverecon de l' asertoj kontraŭ Esperanto. Eĉ la sveda Idisto konfesis, ke ĝi sonas multe pli bele ol li supozis.
La sukceso de Esperanto en radio estis unu el la plej trafaj konfirmoj de la konstato en la raporto de la Ligo de Nacioj, ke „tiu lingvo estis multe pli uzata parole ol skribe“. Tio ĝuste montras ĝian vivecon. La parola sperto en radiofonio alportis novan favoron al Esperanto, ĉar la aŭdantoj mem konstatis kiel klare kaj distingeble sonas la finaĵoj de la multenombro en -aj kaj -oj, pli dolĉaj al orelo ol tiuj en -i aŭ -os, -as. Ankaŭ pli klaraj, ĉar la sono s neniam tre nete aŭdiĝas per mikrofonoj kaj laŭtparoliloj. Iom same pri i.
Ĉiuj finaĵoj de la lingvo montriĝis aparte utilaj en radiofonio por faciligi la komprenon ne nur gramatikan, sed jam simple fonetikan. Al streĉataj oreloj ili havigas oportunan halton aŭ ripozon inter ĉiuj vortoj ebligante pli sukcesan rekonon de la ĵus aŭdita radiko. Lingvoj unusilabemaj kiel la angla, malkuraĝigas la nespertan malproksiman aŭskultanton. Esperanto kaj itala lingvo ricevus eble la unuan premion en radiofona konkurso pri aŭda komprenebleco.
Uzoen scienco kaj tekniko (1925)
En la ĉapitro pri la Dua kongreso en 1906 ni jam rakontis pri la fondo de Internacia Scienca Asocio per generalo Sebert kaj prof, Carlo Bourlet kun posta kunlaboro de d-ro Rene de Saussure, kiu kelkatempe funkciigis Internacian Sciencan Oficejon en Geneve. En ĉiuj kongresoj antaŭmilitaj la Scienca Asocio havis gravajn kunsidojn kaj ricevis ĉiam novajn aliĝojn de konataj fakuloj.
Post la milito ĝi reviviĝis dum la Nurnberga kongreso kaj vegetis kelkjare ĝis sinjoroj Rollet de l'Issle kaj Rousseau en Parizo, reprenis la aferon kun helpo de UEA, kiu prenis sur sin la eldonon de ilia Scienca Bulteno en 1925. En Francujo la plej konataj scienculoj jam de multaj jaroj subtenis morale la Esperanto-movadon.
En 1921 la plimulto de la membroj de la Franca Scienca Akademio publikigis manifestan deklaron laŭ jena teksto:
„La subskribintoj, membroj de l' Akademio de l' sciencoj, konvinkitaj, ke la alpreno de la helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus konsekvencojn de nemezurebla graveco, vidpunkte al la progreso de l' sciencoj kaj de aliaj aplikoj, ke ĝi ebligas etendi la disradiadon de la franca scienco eksteren, kaj per tio la intelektan influon de nia lando esprimas la deziron:
\
- ke la instruado de tiu ĉi lingvo, ĉefverko de logiko kaj simpleco, estu enkondukata, almenaŭ kiel nedeviga, en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj de ĉiuj instruejoj;
\- ke, en la internaciaj kongresoj, ĝi estu akceptata kiel oficiala lingvo egalrajte al naciaj lingvoj ĝis la momento, kiam la sperto pruvos, ke ĝi kapablas fariĝi ilia sola oficiala lingvo;
\- ke la atento de la direktoroj de sciencaj aŭ teknikaj eldonejoj estu altirata al la intereso, kiun prezentus al ilustritajn la uzado de tiu ĉi lingvo en iliaj publikaĵoj destinitaj por la eksterlando;
\- ke de nua la sciencistoj kaj teknikistoj pretiĝu por uzi ĝin en siaj rilatoj kun siaj eksterlandaj kolegoj kaj konigu poste al ili, ke ili pretaj uzi ĝin.
\- ke komisiono estu elektata por prepari kaj ellabori la vortarojn de la puraj sciencoj en Esperanto, kaj, ke la teknikaj societoj estu instigaj fari la samon pri sia specialeco.“
Subskribis dudekdu famaj scienculoj: D'Arsonval, Daniel Berthelot, Bigourdan, Bonnier, Princo Rolani Bonaparte, Generalo Bourgeois, Breton, Carpentier, Charpy, Costantin, Deslandres, Admiralo Fournier, Janet, Lallemand, Maurice Leblanc, Lecornu, Lindet, Lumiere, Princo de Monako, Richet, Generalo Sebert, Widal.
Pli malfrue subskribis ankoraŭ dekok novaj akademianoj: Bazy, Borel, Broglie, Cotton, Desgrez, Generalo Ferrie, Gentil, Haller, Laubeuf, Lebesgue, Marchal, Mesnager, Painleve, Perrin, Schloesing, Vincent, entute kvardek.
Pri la 5-a punkto de tiu grava dokumento, la Internacia Scienca Asocio kaj la Sekcio por Sciencaj kaj Teknikaj vortaroj de la Esperantista Akademio kuncentrigis sian laboron en la manoj de sinjoro Rollet de L'Isle, kiu gvidis ambaŭ. Li konsilis al la teknikistoj eldoni fakajn vortarojn laŭ metodo de tekstoj kun bildoj kaj Esperantaj difinoj prefere ol per nuraj tradukoj.
Ĝis tiam ekzistis laŭ tiu sistemo: Muzika terminaro (de Menil), Provo de marista terminaro (Rollet de l'Isle), Matematika terminaro kaj krestomatio (Bricard), Komercaj leteroj (Berthelot kaj Lambert), Esperanta nomenklaturo de ĥemio (Scienca Asocio 1912), Frazlibro de turistoj (Franca Turing-klubo).
Laŭ metodo de vortaroj ekzistis jam la Enciklopedia vortaro de Verax kaj fakaj terminaroj pri fotografio (Verax), anatomio (Bouchard), ĥemio (Renard 1903, Berthelot 1909, Scienca Asocio 1912), ornitologio (Stojan), filatelio (Lemaire), farmacio (Rousseau), milito kaj ruĝa kruco (Bayol), medicino (Scienca gazeto 1914), arĥeologio (Rodet), aŭtomobilo (Seŝdel), maŝinfako (Wister), fiziko (Scienca gazeto 1914), geografiaj nomoj (Moch), komerco (Kreuz), aerflugado (Archdeacon), radio (Corret).
Antaŭmilite ankaŭ ekzistis fakaj asocioj de kuracistoj kaj de juristoj. Post la milito ambaŭ reviviĝis sub novaj formoj. La Tutmonda Esperanstista Kuracista Asocio, populare konata kiel TEKA, komencis eldonon de bulteno sub gvidado de d-ro Blassberg en Krakovo. La Internacia Societo de Esperantistaj juristoj ankaŭ reorganiziĝis kun d-ro Liebeck, prezidanto, kaj sinjoro Litauer, sekretario en Varsovio.
La momento venis por provi la unuan Internacian Konferencon por Uzado de Esperanto en la Sciencoj puraj kaj aplikitaj. La Centra Komitato de la Esperanto-movado petis la Sciencan Asocion ĝin organizi en Parizo je Pasko 1925. Samtempe ĝi interkonsentis kun la societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro, por ke okazu samtempe tie la dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio. Ambaŭ estis tiam eblaj pro radikala ŝanĝo de registaro en Francujo, kie pluraj amikoj de Esperanto, Painleve, Chaumet, Godard fariĝis ministroj. Ambaŭ konferencoj okazis en Parizo la 14-an ĝis 17-an de Majo: 1925 kaj havis pure teknikan karakteron. La komercan patronis oficiale la Pariza Komerca Ĉambro, kiu ĝin malfermis en sia nova palaco kun bonvena alparolo de sia prezidanto sinjoro Kaempf. La sciencan protektis la ĉefaj subskribintoj de la fama manifesto de francaj scienculoj kaj la Franca Asocio por progresigo de la Sciencoj[38]. Ambaŭ konferencoj kune havis solenan vesperkunsidon en la plej vasta amfiteatro de la Sorbonne (Pariza universitato), kie granda publiko de dumil homoj aplaŭdis elokventajn vortojn de famaj scienculoj Richet kaj Berthelot pri Esperanto. La Ejfeltura ŝtata radiostacio disaŭdigis tra tuta Eŭropo tiun impresan ceremonion.
En multaj naciaj gazetoj aperis depeŝoj pri la konferencoj. La komercan partoprenis reprezentantoj de 10 registaroj (Franca, Germana, Ĉina, Hispana, Hungara, Japana, Litova, Persa, Rumana, Ĉeĥoslovaka), 171 komercaj ĉambroj kaj industriaj korporacioj, 14 foiroj kaj 208 firmoj aŭ individuaj komercistoj de 33 landoj.
Al la scienca konferenco aliĝis la Hispana Ministrejo pri Instruado kaj la Hispana Aerfluga Armefako, la Itala Ministrejo Marista, la Rumana Ministrejo Komerca kaj Industria, la Ĉina Ministrejo Instrua, la Francaj Fakministrejoj por Teknika Instruado kaj Aerflugado, la Franca Meteorologia Oficejo, la Bulgara Meteorologia Instituto, la Internacia Instituto de Bibliografio, la Brita kaj Usona Asocioj por Progresigo de Sciencoj, la Akademio de Sciencoj de Washington, la Germana Ligo de Sciencaj Teknikaj Asocioj, multaj ĥemiaj, medicinaj, geograflaj, matematikaj, inĝenieraj kaj diversfakaj, entute 230 sciencaj aŭ teknikaj societoj el 37 landoj.
Iliaj delegitoj kunsidis en la Oceanografia Instituto sub prezido de sinjoro Cotton, scienca akademiano kaj profesoro ĉe la Pariza universitato. Ĉar oni diskutadis ĉiam en Esperanto, partoprenis regule nur tiuj, kiuj sciis la lingvon, ĉirkaŭe kvindek sciencistoj kaj teknikistoj.
La unua kaj dua kunsidoj ekzamenis la eblecojn realigi ja kvin deziresprimojn de la konata „manifesto de la sciencakademianoj“ kaj aparte akcentis la bezonon aldoni en nacilingvaj sciencaj revuoj esperantan resumon de la ĉefaj artikoloj. Estis rimarkite, ke pluraj japanaj revuoj tion jam faris. Cetere en tiu lando konataj scienculoj publikigis mem artikolojn kaj verkojn en Esperanto pri medicino, psikiatrio, astronomio, biologio kaj aliaj temoj. La saman rekomendon pri resumoj en Esperanto voĉdonis kelkajn monatojn poste la kongreso de la Teknika Gazetaro, kunveninta en Parizo.
La tria kunsido diskutis la reorganizon kaj plifortigon de la Scienca Asocio. La kvara pritraktis la problemon de teknikaj vortaroj kaj aprobis la metodon proponitan de sinjoro Rollet de l'Isle[39].
La komercan konferencon sekvis kompreneble pli granda nombro da delegitoj. Ĝin prezidis sinjoro Andre Baudet, trezorestro de la Pariza Komerca Ĉambro kaj ĉefa organizinto. La laborkunsidoj okazis en la kunvenejo de la Pariza Foiro ĵus malfermita.
Post raportoj pri Esperanto en komercaj rondoj, iom same kiel en Venezia, la ĉefa diskuto temis pri la Esperanto-ŝlosiloj laŭ modelo Ĉefeĉ. La malnova esperantisto, kiu uzis tiun pseŭdonimon, estis germandevena komercisto loĝanta en Londono, sinjoro Hoveler. Longe antaŭ la milito li iniciatis esperantistan ĉekbankon kaj eĉ pli frue eldonadon de etaj poŝlibretoj entenantaj la gramatikon kaj fundamentan radikaron de Esperanto kun ilia traduko kaj du paĝoj da klarigoj nacilingvaj. Ekzistis tiaj ŝlosiloj en la ĉefa lingvoj de Eŭropo kaj Ameriko, eĉ ankaŭ japane.
La celo estis apliki la ideon proponitan de d-ro Zamenhof en sia Unua Libro en 1887. Sinjoro kavoj konsilis, ke komercisto, ekzemple sveda, kaloro al hungara firmo, uzu Esperanton kaj enmetu kun la letero la „ŝlosilon“ hungaran. Tiam la Budapeŝta komercisto povas facile traduki mem la leteron foliumante la broŝureton. Per tio li samtempe lernos en momento la konstruon de Esperanto kaj konstatos ĝian simplecon.
Estis decidite peti la Centran Komitaton instigi la eldonon aŭ represon de ŝlosiloj en ĉiuj lingvoj laŭ unuforma teksto kaj formato. Por tion plenumi la Centra Komitato laboris dum la du postaj jaroj korespondante kun ĉiuj naciaj societoj kaj serĉante mem eldonistojn laŭnecese. En 1927 estis haveblaj ŝlosiloj en ĉiuj ĉefaj lingvoj[40].
Laŭ la rekomendo de la Pariza konferenco estis aldonita al la ŝlosila vortareto oportuna terminaro de komercaj esprimoj, kompilita de sinjoro Kreuz interkonsente kun la Akademio.
Pri tiu vortara temo diskutis la tria kunsido kun la prezidanto de l' Akademio, kritikante aŭ laŭdante diversajn novajn radikojn de la komerca lingvo. Rekomendo estis ankaŭ akceptita pri gramofonaj modeloj de elparolo. La postan monaton la Centra Komitato aranĝis kun la Brita Asocio eldonon de tuta serio de tiaj diskoj de la Linguaphone Company en Londono.
Plej interesa kunsido aŭdis la raportojn pri instuado de Esperanto al junaj komercistoj. Jam nedeviga en la kvar komercaj lernejoj de Parizo por junuloj, ĝi enkondukiĝis kiel deviga en la Superan Virinan Komercan Lernejon. Samepoke fondiĝis en Parizo Asocio Descartes por teknika progreso laŭ logiko. Ĝi organizis dum la vintro Esperanto-kursojn al 100 komercistoj kaj oficistoj. Estis 10 lecionoj ĝeneralaj kaj 5 pri komercaj temoj kaj esprimoj. Ĉiuj lernintoj kapablis ĉe fino legi aŭ skribi leteron kaj multaj povis jam paroli. Kelkaj deĵoris en la foiro. Aliaj partoprenis en maŝinskriba konkurso en Esperanto.
Laŭ komisio de la Venezia konferenco, sinjoro Edmonds estis forminta komitaton el anglaj komercaj ĉambroj por gvidi internacian eksperimenton de samdaŭraj Esperanto-kursoj al komercaj oficistoj. Kontentige raportis atestantoj pri tiaj kursoj, okazintaj en diversaj landoj sub kontrolo de komercaj ĉambroj. Post deko de lecionoj iliaj lernantoj ekkorespondis kun alilandaj kursanoj. Post tri monatoj (25 lecionoj) multaj flue parolis. Du Berlinaj kursanoj vojaĝis al Parizo. Ankaŭ el Antverpeno venis du el la deknaŭ ekzamenitoj. Laŭ peto de la prezidanto unu Berlina lernanto kaj unu Belga lernantino senprepare alparolis la konferencon tute flue kun bona elparolo.
Granda festeno finis la konferencon en la Pariza foiro. Tie reprezentanto de la ĉefministro Painleve kaj sendito de la komerca ministro Chaumet paroladis kaj anoncis, ke la nova franca registaro decidis plenumi la peton de la Pariza Komerca Ĉambro, allasante Esperanton kiel klaran lingvon en Francujo kaj subtenante ĉe la Universala Telegrafa Unio la rekomendon de la Ligo de Nacioj por simila decido en internaciaj komunikoj.
Tiuj du konferencoj, okazintaj entute en Esperanto krom la publikaj solenaĵoj, finis la unuan serion de teknikaj kunvenoj, kie la lingvo estis uzita inter spertuloj de la sama fako. La propagandaj temoj ankoraŭ formanĝis iom de la tempo, tute nature kaj kompreneble, sed estis tamen multaj momentoj kiam la diskutoj tuŝis vere fakajn temojn. Tiam ne nur observantaj eminetuloj, sed malnovaj esperantistoj devis miri kaj sincere ĝoji pro la flua facileco de la interparoloj.
Komprable tiajn kunvenojn je aliaj kun laciga multlingveco kaj senĉesaj tradukoj aŭ miskomprenoj, la diferenco impresis impresis profunde. Sed kio ankoraŭ pli impresis, tio estis la nivelo de la paroloj. En multlingaj konferencoj regas ĉiam ĉiam la grandlingvanoj, angloj, francoj aŭ germanoj. La ceteraj ofte balbutas malfacile, parolas kun eraroj kaj premanta ĝeno en fremda lingvo. Ili ĉiam timas ofendi aŭ ridigi tiujn, kies gepatran lingvon ili nevole difektas.
Laŭ psikologia vidpunkto tiu timo kompreneble ankoraŭ pli malbonigas kaj embarasas ilin. Anstataŭ pensi pri sia temo, ili devas konstante zorgadi por eviti eraron, trovi vorton, sin demandi ĉu la luno estas vira kaj la suno virina, aŭ male, ĉu la verbo formiĝas regule aŭ malregule ktp. Timo estas la malamiko de flueco kaj klareco. Ĝi kaŭzas embarason, ripetadon, longecon, konfuzon. Se oni asekuriĝas per lego de manuskripto, la aŭdantaro tediĝas.
La plej grava avataĝo de Esperanto montriĝis psikologia. Ĉiu kongresano, eĉ de plej nekonta lingvo aŭ malgranda nacio, sentis sin egala kun la ceteraj, ĉar por neniu el ili Esperanto estas gepatra lingvo. Li ne timas erari. Jen la sekreto. Tial la tuta afero marŝis kaj fluis admirinde kvazaŭ en nacia, unulingva kunveno. Tiu psikologia efiko estas eble pli forta ol la gramatika simpleco. Fakte ambaŭ helpas unu la alian.
Cetere la gramatiko ne estas ĉio, Ankoraŭ pli facila estas la fonetiko de Esperanto. La anglan lingvon de la Japanoj aŭ la francan de la Hispanoj la plimulto de la delegitoj en Ligo de Nacioj apenaŭ povas kompreni pro nebona elparolo de malsimplaj vokaloj (nemenciante la anglan konsonanton th). Dume preskaŭ ĉiuj parolus multe pli bone la italan lingvon, havantan nur simplajn sonojn. Same pri Esperanto, kiu posedas plian superecon en sia regula akcento. Patro de Zamenhof instruis fremdajn lingvojn dum kvardek jaroj. Lia filo sciis, kie kuŝas la malfacilaĵoj.
Ankaŭ en la skriba lingvo la nivelo montriĝis multe pli alta en Esperanto ol fremdlingve. En sia sprita prelego ĉe la Sorbonne, dum la konferenca vesperfesto, sinjoro Baudet citis paragrafon el turisma prospekto norvega, presita france:
„Que ravissantement et charmantement un jour d'hiver norvegien glace avec du soleil clair, peut marquer sur les plaines de neige propres et chastes, et en air glace oscillant, oŭ des myriades d'aiguilles de glace fourmillent en nuees compactes comme des diamants micaces.“
Tiu teksto entenas neniun gramatikan eraron, sed krom la rida plezuro, ĉiu Franco preferus ĝin legi esperante. La tradukoj angla, germana kaj hispana samvaloris. Estas ĝenerala fakto, ke neniu sciencisto aŭ komerca reklamisto (krom 1 escepto inter 1000) povas verki libron aŭ artikolon fremdlingve en maniero kontentiga sen helpo aŭ korekto. Dume en Esperanto li povas tion. Tie kuŝas grandega diferenco.
Internacia Laboroficejo. Universala Telegrafa Unio (1920—1925)
Laŭ parto XIII de la Packontrakto de Versailles estis fondita en Geneve en 1920 Internacia Laboroficejo dependanta de Interŝtata Organizo por interkonsentoj en industria leĝaro de la diversaj regnoj. Kvankam ĝi havas proprajn konferencojn, ĝi estas budĝete submetita al la Ligo de Nacioj, sed dekomence agadis tute sendepende. Kiel la Ligo, ĝi uzis tuj anglan kaj francan lingvojn oficiale, sed ĝia administra konsilantaro laŭstatute permesis la direktoron uzi ankaŭ aliajn lingvojn por oficialaj eldonaĵoj laŭbezone.
UEA proponis al la Internacia Laboroficejo la servojn de siaj delegitoj por diskonigi ĝian celon en malgrandaj landoj eŭropaj kaj en Eŭropo. Akceptinte la proponon, ILO[41] eldonis en Esperanto tri dokumentojn pri sia celo, organizo kaj statuto. La rezulto estis aperigo de artikoloj en 250 gazetoj de 20 landoj kaj interkorespondado per Esperanto kun diversaj malproksimaj laboraj aŭ kooperativaj organizaĵoj. Komence UEA disponigis al ILO esperantistan sekretarion dufoje semajne por traduki leterojn, sed baldaŭ ILO instruigis Esperanton al pluraj siaj oficistoj kaj deposte respondis mem en la lingvo al leteroj ricevitaj en ĝi.
Dum la Tria Internacia Labora Konferenco pli kreskis la lingva konfuzo. Mastraj, registaraj kaj laboristaj delegitoj parolis ne nur angle kaj france, sed hispane, germane, itale, japane ktp. La tradukoj plimultiĝis kaj foruzis multekostan tempon. UEA proponis al la konferenco aŭdi neoficialan raporton pri la lingva demando. Same kiel komitatano de la Ruĝa Kruco kaj d-ro Nansen pri helpo al malsatuloj en Ruslando, reprezentanto de UEA estis invitita alparoli la delegitojn la 18-an de Novembro 1921. Poste okazis ioma diskuto kun Idista interveno.
Laŭ decido de la prezidanto Lord Burnham, la parolado estis presita en la oficiala protokolo (Nr-o 24, 19, Novembro 1921). La postan tagon, propono de sinjoroj Matsumoto, japana delegito, kaj Justin Godart, franca delegito estis alprenita per levo de manoj por transdono al la Administra konsilantaro:
„La Tria Internacia Labora Konferenco, aprobante la iniciaton de la Administra konsilantaro de l'Internacia Labora Oficejo, eldoninta en Esperanto kelkajn dokumentojn de la Internacia Labora Oficejo, rekomendas al la Administra konsilantaro, ke ĝi uzu pli kaj pli vaste Esperanton, kiel praktikan rimedon por faciligi internaciajn rilatojn.“
Sekve de tiu ĉi rezolucio ILO poste eldonis esperante kaj mem dissendadis cirkulerajn informojn por gazetaj redakcioj. Samtempe ĝi eldonadis dumonatan bultenon presitan en la helplingvo kaj dissendatan al ĉiuj ricevantoj de la revuo „Esperanto“ kaj aparte al kelkaj aliaj adresoj.
Depost 1921 la Internacia Laboroficejo sendis oficialan reprezentanton al ĉiuj esperantaj kongresoj kaj teknikaj konferencoj. Per Esperanto ĝi sukcesis en 1927 akiri valoran dokumentaron kaj ekrilaton kun la kooperativaj organizaĵoj en Islando, kio mankis antaŭe. Laŭ la stafistikoj de ILO montriĝis, ke, sur la kampo de internaciaj rilatoj Esperanto havas la kvinan lokon inter okcidentaj lingvoj, tuj post angla, franca, germana kaj hispana. Pri tiu ĉi lasta estas rimarkite, ke ĝi servas nur al rilatoj kun aŭ en Sud-Ameriko. Pri la germana lingvo ankaŭ estas notinde, ke ĝia kampo estas antaŭ ĉio eŭropa. En Nord-Afriko, Okcidento kaj Sud-Azio, la araba lingvo estas konstante uzata kiel internacia komunikilo. Se oni kalkulas universale kaj ĝenerale, Esperanto ricevus la trian lokon en internacia uzado, laŭ vidpunkto de tutmondeco.
Jam la Bulonja kongreso en 1905 esprimis la deziron, ke Esperanto iam ricevu oficialan rekonon kiel uzata lingvo en telegrafaj rilatoj inter la popoloj, kaj ne estu konsiderata kiel nura kodo. Tiu rekono havis apartan gravecon en la okuloj de la esperantistoj. Por kodaj lingvoj oni devas pagi telegramojn laŭ nombro da literoj kaj ne laŭ nombro de vortoj. Praktike multaj telegrafoficistoj jam delonge fermis la okulojn pri tio kaj allasis la depeŝojn esperantajn kvazaŭ hispanajn aŭ portugalajn en alilingvaj landoj. Do, ne la financa kaj tarifa diferenco havis la ĉefan signifon, sed la morala kaj ŝtata.
Krom la instruado en lernejoj, tiu distingo inter „klara“ kaj „koda“ lingvoj en telegrafado estis preskaŭ la sola sfero, kie la ŝtatoj povis oficiale rekoni internacian lingvon. Tial la esperantistoj aparte insistis pri tiu punkto kiel celo atinginda. Tiam oni ne plu ĵetos al ili la diron, ke ilia ŝataĵo ne estas vera lingvo, sed nur ĵargono nenie akceptata.
Antaŭ ĉiu komgreso ili petis sian nacian telegrafan administracion, ke ĝi permesu, ĉu dum la jaro, ĉu definitive almenaŭ la enlandan uzon de Esperanto kiel lingvo „klara“. Tion decidis diversaj regnoj, kiel ekzemple Britlando en 1907, Ĉeĥoslovakio 1921 ktp.
En 1921 Brazilio kaj Ĉeĥoslovakio proponis al la Tutmonda Interŝtata Telegrafa Unuiĝo (Universala Telegrafa Unio) oficiale permesi la uzon de Esperanto „klare“ en internacia komunikado. Per 13 voĉoj kontraŭ 11 la propono estis rifuzita.
En 1924 la Ligo de Nacioj adoptis la rezolucion menciitan en antaŭa ĉapitro kaj rekomendantan al ĉiuj ŝtatojmembroj rekoni al Esperanto la statutecon de lingvo klara „kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interrilatoj“. La rezolucio estis konigata de la Liga Organizo pri Transito al la Universala Telegrafa Unio, kiu ĵus preparis sian tutmondan konferencon en Parizo je Septembro 1925.
Ĝi devis revizi tiam sian tutan regularon. Ties artikolo VII tekstis jene en sia paragrafo 3-a: „El la lingvoj uzataj sur la teritorio de la ŝtato, al kiu ĝi apartenas, ĉiu administracio almontras tiujn, kies uzadon ĝi permesas en la internacia telegrafa korespondado klarlingva. La uzado de la latina lingvo estas ankaŭ permesata.“
Ĉeĥoslovakio proponis aldoni al „latina“ la nomojn „Esperanto kaj Ido“. Tiun duoblan proponon kontraŭbatalis en la komisiono la francaj kaj hungaraj delegitoj, opiniantaj, ke estus ridinde kaj malpraktike rekoni du formojn de internacia lingvo, kies ĉefa celo estas unueco. Oni elektu tiun, kiu estas jam konstante kaj sufiĉe vaste uzata. Ilia vidpunkto venkis kaj la komisiono, inkluzive la ĉeĥoslovaka delegito, unuanime proponis aldoni sole la vorton „Esperanto“ konforme al la rekomendo de la Ligo de Nacioj.
En Oktobro la plenkunsido Adoptis unuanime la revizitan artikolon VII finante la 3-an paragrafon jene: „La uzado de la latina lingvo kaj de Esperanto estas ankaŭ permesata.“
Depost Novembro 1926, dato de valoriĝo de l' nova statuto, ĉiuj telegrafaj administracioj estis do liberaj allasi aŭ malpermesi la uzon de iu nacia lingvo kiel „klara“, ĉu la angla, la franca, la ĉina aŭ araba, sed ili devige devis permesi la du interkonsente rekonitajn internaciajn lingvojn, tiun de l' pasinta tempo, la latina, kaj tiun de l' moderna epoko, Esperanto. La deziro de la Bulonja kongreso estis fine plenumita[42].
La „Someraj Universitatoj“ (1925—1927)
Dank' al 1a teknikaj konferencoj, la parola lingvo eniris pli amplekse la kampon de sciencaj klarigoj. Tie ĝi gajnis ankoraŭ plian riĉecon kaj precizecon. Sekvanta paŝo konsistus en regula uzado por faka instruado. Tio instigis la organizantojn de la XVI-a Kongreso en Geneve starigi samokaze Internacian Someran Universitaton en Esperanto.
Jam en Bruxelles sinjoroj Otlet kaj Lafontaine, fondintoj de la „Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj“, organizis internacian universitaton diverslingvan dum du semajnoj en Septembro 1920. Per helpo de generalo Sebert ili donis an, al Esperanto. Okazis du prelegoj france pri ĝi[43] kaj du en ĝi pri medicino[44] kaj senfadena telegrafio[45].
Fari la tuton nur en unu lingvo kompreneble pli similus la unuecan tradicion de mezepokaj universitatoj kiel Padova aŭ Bologna, kie oni prelegis nur latine antaŭ studantoj alkurintaj el tuta Eŭropo. Tiu ideo jam kunkaŭzis la fondon de la Internacia Instituto de Esperanto antaŭ la Dresdena kongreso. En Julio 1908 prof. Papot el Chicago helpis min organizi dusemajnajn kursojn de la instituto en la usona someruniversitato de Chautauqua, N. Y., kie amerikanaj familioj kolonias ĉiujare apud ĉarma lago por aŭdi prelegojn de siaj plej modernaj intelektuloj kaj verkistoj. Ĝi restis instiga sperto.
En 1925 alvenis taŭga momento por provi la aferon en pli granda skalo dum Universala kongreso de Esperanto. Efektive la kongresoj perdis parton de sia vigleco pro la forigo de la diskutoj — kaj eĉ ofte disputoj — pri organizaj demandoj. Unuflanke tiu forigo estis bona kaj necesa, ĉar urĝis ordo kaj solvo, sed montriĝis utile kaj eĉ bezone trovi novan interesaĵon, por ke la tuta afero ne fariĝu nura festo kun oficialaj raportoj. La Internacia Somera Universitato estis unu el eblaj rimedoj.
En printempo 1925 la delegitoj de UEA alpendigis en multaj universitatoj kaj teknikaj lernejoj de Eŭropo, Ameriko kaj Japanujo la ilustritan afiŝeton pri la somerkursoj.
Ili okazis de l' 2-an ĝis 8-an de Aŭgusto 1925 en amfiteatroj de l' Ĝeneva universitato. Estis kvar fakoj: Psikologio, Elektro-tekniko, Internacia organiza juro kaj Lingvoscienco. Plej grava estis la unua, ĉar instruis tri konataj scienculoj. D-ro Pierre Bovet, profesoro de pedagogio ĉe la Ĝeneva universitato kaj incitiatinto de la Internacia Oficejo de Edukado, prelegadis pri la instinktoj de l' infanoj, d-ro Charles Baudoin, profesoro ĉe la Instituto J. J. Rousseau kaj konata franca verkisto pri aŭtosugesto, faris tri lekciojn pri psikagogio kaj metodoj de mensa disciplino, d-ro Fliigel, profesoro de psikologio ĉe la Londona universitato, klarigis dufoje pri objekto kaj metodo de psikanalizo. La amfiteatroj estis plenegaj kaj la kompreno tute sukcesa. Demandite pri sia sperto, la tri scienculoj diris, ke ili trovis pli facile instrui en Esperanto ol en alia fremda lingvo. Ili rimarkis pli senĝenan kaj fluan interkomprenon inter si kaj la aŭdantaro ol kiam ili devis prelegi en eksterlanda lingvo.
Pri senfadena telegrafio kaj telefonio, Hertz-aj ondoj kaj lampaj detektiloj prelegadis faka inĝeniero Isbriicker. Pri internacia arbitracio, interŝtata industria leĝaro, interŝtataj konvencioj Poŝtaj, interŝtata konvencio pri helpo al vunditoj, la prelegoj okazis vice en la palaco de la Ligo de Nacioj, en la Internacia Labora Oficejo kaj en la Universitato[46].
Pri lingvaj demandoj, fonetiko, metodoj de instruado, evoluo de la vortaro, la kursoj allogis ankaŭ grandan nombron da aŭdantoj[47]. Entute 600 kongresanoj aparte enskribiĝis por la Somera Universitato kaj mendis ties studentkarton. Ĉe la solena malfermo en la aŭlo de l' universitato, jam tri tagojn antaŭ la kongreso, kvincent studantoj aplaŭdis paroladon de franca prof. Cart pri lingva unueco, de itala pastro Carolfi pri la antikvaj universitatoj kaj de ĉina d-ro Won Kenn pri la penso de Konfucio post bonvenigo de prof. Bovet en nomo de la rektoro. La eksperimento sukcesis.
Dua Somera Universitato okazis en Edinburgh dum la XVIll-a kongreso 1926. Tie prelegis konataj scienculoj prof. Bujwid eksredaktoro de l' Krakova universitato pri bakteorologio, prof. Fournier d'Albe el Dublina universitato pri senfadena telegrafio kaj televido, prof. Collinson el Liverpola universitato pri lingvoscienco. Sed plej sukcesa estis la fako pri folkloro, kie diversnaciaj prelegantoj priskribis popolajn morojn kaj kantojn de sia lando. Preskaŭ la tuta kongreso ĉeestis la paroladon de sinjoro Bennemann pri malnovaj germanaj popolkantaĵoj kun muzikaj ilustraĵoj per ĥoro kvarvoĉa.
Jam dum la XIV-a kongreŝo en Helsinki aŭdiĝis bonega Esperanta prelego pri la finnlanda epopeo Kalevala kun ritma kantado de kelkaj versaroj per la lasta vivanta bardo de la finnaj arbaroj.
La Tria Somera Universitato en Danzig 1927 klopodis realigi parton de la ideo esprimita de d-ro Zamenhof en sia parolado en Cambridge 1907. La programo celis instrui la kongresan aŭdantaron pri ĉiuj grandaj internaciaj klopodoj por unuecigo kaj normigo en scienco kaj tekniko: kalendaro, higieno, telefonio, mono ktp.[48] Estas tute nature kaj logike uzi la internacian lingvon por disvastigi konon pri tiuj ĉi komunaj interesoj de la homaro, por kiuj laboris senbrue scienculoj kaj teknikistoj antaŭvidemaj. Ĝuste inter ili troviĝis ofte la plej aŭtoritataj amikoj aŭ eĉ adeptoj de Esperanto.
La someraj universitatoj riĉigis ne nur la parolan, kin ankaŭ mu skriban lingvon. Pluraj el ku prelegintoj eldonis poste verkojn pri sia elektita temo. Tiamaniere Esperanto gajnis originalojn de pedagogo Bovet pri batalinstinktoj de l' infanoj, de psikologo Charles Baudoin pri la arto de memdisciplino, de d-ro Won Kenn pri la Penso de Konfucio ktp.
Ekster la somera universitato plimultiĝis la prelegoj en Esperanto pri ĉiuspecaj temoj kaj fakoj. En la kongresoj, universalaj aŭ naciaj, en la grupaj aŭ societaj kunvenoj, lokaj aŭ eksterlandaj paroladistoj propagandis siajn ideojn pri ĉiuspecaj klopodoj internaciaj, moraj, sociaj aŭ eĉ ligiaj en privataj kunvenoj.
Katolikaj aŭ protestantaj diservoj multiĝis. En Londono kaj Wien ili eĉ okazis ĉiumonate. Kelkaj predikistoj en Esperanto gajnis eĉ famon. Ĉe la Edinburga kongreso aperis la plena Biblio en Esperanto, eldonita de la Brita kaj Eksterlanda Biblia Societo laŭ tradukoj de Zamenhof kaj Rust post revizo de sinjoro Warden.
En 1923 kaj 1924 okazis en Graz kaj Konstanz internaciaj kongresoj de katolika junularo kun esperantaj diskutoj. Sed ne nur kristanaj, ja ankaŭ alidevenaj religiaj movadoj utiligis la lingvon por sia disvastigo. El Azio venis al Usono kaj Eŭropo la predikado de Baha'Ulla pri spirita unueco de la mondo. Lia filo Abdul Baha en 1911 jam travojaĝis okcidenton kaj prelegis perse kun Esperanta tradukisto al Esperantistoj en pluraj urboj. Post la milito kelkaj liaj disciploj trakuris la tutan mondon uzante Esperanton por disvastigi lian penson, interalie fraŭlinoj Alexander kaj Root. Estas konate, ke inter la 10 principoj bahaistaj unu estas la neceseco de mondlingvo.
Okazis same pri Oomoto, ankaŭ unueciga movado religia, fondita de sankta familio Deguĉi en Japanujo. La gvidanto sendis al Eŭropo japanan apostolon, sinjoron Niŝimura, kiu vojaĝis al multaj landoj presigante gazeton kaj prelegante ĉiam en la sola fremda lingvo de li sciata: Esperanto. En Japanujo sinjoro Deguĉi kaj multaj liaj adeptoj lernis la lingvon.
En la ordinara esperantista sfero, delegitoj de la Centra Komitato aŭ de UEA, sinjoroj Kreuz, Ĉe, Jakob, vizitis naciajn kongresojn aŭ grupajn kunvenojn en oftaj okazoj. Ekstremorientanoj kiel Japano Fuĵisaŭa kaj Ĉino Won Kenn travojaĝis Eŭropon kaj paroladis en multaj urboj. Reciproke Eŭropaj esperantistoj kiel finnlanda ambasadoro Ramstedt eĥ Japanujo, rusa blinda poeto Eroŝenko en Ĉinujo, rusa pastro Ŝeriŝev en Manĝurio prelegis en Esperanto al multaj grupoj kaj kunvenoj en Ekstrem-Oriento. Eĉ scienculoj kiel profesoro Bovet, komencis fari prelegvojaĝojn eksterlande per Esperanto. En ĉiuj iom grandaj urboj ili trovis aŭdantarojn de kelkcentoj da homoj tre bone komprenantaj la lingvon.
Je Pasko 1927 la Internacia Oficejo de Eduko povis kunvoki en Praha Internacian Konferencon pri la Paclaboro en Lernejoj, elektante Esperanton kiel la solan lingvon, en kiun oni traduku ĉiujn naciajn raportojn. Fakte multaj raportoj mem kaj granda parto de la diskutoj okazis en la helplingvo. El la 450 partoprenintoj la 3/4 uzis Esperanton.
Post kvardek jaroj da vivo kaj progresado, Eaperanoo posedis jam tre riĉan esprimilon kaj tre vastan publikon, dissemitan tra la tuta mondo. Krom angla, franca kaj eble germana, neniu alia lingvo certigus minimuman aŭdantaron kaj legantaron al iu prelego aŭ verko en ĉiuj landoj de la mondo. Aliaj lingvoj, kiel hispana, araba aŭ rusa, havas por si la grandegan nombron, sed ne la tutmondan disvastecon. Ilia uzo limiĝas al difinita kvankam vastega teritorio.
Necesis kvardek jaroj da formika pacienco por atingi tiun faktan rezultaton: riĉan ilon kaj disan anaron tutmonde unuecajn.
Literaturo
Kiel dirite jam plurfoje, anstataŭ publikigi vastan plenan vortaron, d-ro Zamenhof aperigis en 1887 nur minimuman kelkcenton da radikoj kune kun la dekses-regula gramatiko. Li fidis la vivon por alporti ĉion plian, sed tiun vivon li ne blinde atendis el ekstere. Eĉ tiun minimunon li ne prezentis tute sekan, sed tiun vivon li ne blinde atendis el ekstere. Eĉ tiun minimumon li ne prezentis tute sekan, sed jam kun interna vivo. Tio estas tre rimarkinda. Efektive la lingva sistemo estis jam preta multajn jarojn antaŭ eliro al publiko. Intertempe Zamenhof ekzercis mem uzi ĝin, pensi en ĝi, verki en ĝi, pacience kaj ame „ĝis la parolo fluis“. Kiam presiĝis la Unua Libro, la aŭtoro estis trapasinta longan epokon de sufero kaj doloraj sentoj kaj tion li jam espimis per verkaĵoj en sia lingvo.
Ĉiu esperantisto bone konas tiajn poemojn, kia estas „Mia Penso“:
Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras,
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras...
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto
En espero — sen doloro!
Verkitaj per tre malriĉa radikaro ili tamen trafe esprimas apartan animstaton kaj komunikas al la leganto la vibradon de homa koro, sentema kaj soleca. La batadon de tiu oro aŭdigas eĉ pli forte la alia fama versaĵo:
Ho mia kor', ne batu maltrankvile El mia brusto nun ne saltu for!
Certe neniu aĉetanto de la unua lernolibro esperis, mondlingvo celus antaŭ ĉio literaturon, tute male. Tamen, kiuj lernis la proponitan sistemon ĝoje ektrovis kelkajn modelojn de lingva uzo malpli sekajn ol la simplaj frazoj de la ekzercaro: „Rajdi sur leono estas danĝere. Infano ne estas matura homo.“ Baldaŭ ili konstatis — eble mire — ke esprimi sentojn oni povas en la nova lingvo. Tra tiuj kelkaj poemoj ili ekkonis eĉ iom de la interna personeco de l' aŭtoro.
Sendube tio estis granda instigilo. Kio efektive kaŭzis la plej oftan antaŭjuĝon kontraŭ lingvo kiel Esperanto? La timo, ke ĝi estus „artefarita“, odorus eble maŝinoleon, povus utili por komercaj katalogoj, sed absolute malkapablus traduki sentojn de l' animo. Nu, post lerno, la homoj spertis, ke ne estas tiel, ke la radikoj ne estas artefaritaj, sed respektinde tradiciaj el la hindo-eŭropa familio, kaj la tuta stilo jam viva kaj flua. Kial? Ĉar la lingvo ne konsistas el vortoj, sed el grupoj da vortoj. Eĉ tridek mil radikoj alfabete ordigitaj ne faras lingvon, sed ja eĉ nur tricent jam kutimintaj intermiksiĝi, intergluiĝi, interhelpiĝi kaj komune vivadi.
Jen pronomo vi, prefikso mal-, participo -ant, radikoj nigr', sem', am', prepozicio de. Nenio pli seka. Sed nun eksonu: „Vi, nigraj semantoj de malamo!“ Tuj kreiĝis en aŭdantoj bildo, ideo, sento. Ĉiam grupe, ne aparte vivas kaj efikas vortoj. La vera lingvero estas nepre fraza, ne vorta.
Nu, kio estas literaturo? Arto, krei belon per lingvo. Certe la ĉefa celo de mondlingvo estas utilo, ne belo. Sed kiel malpermesi al artisto skribi pli elegante ol ordinara praktikulo? Kiel eviti, ke elokventulo parolas ĝin pli imprese ol timema diskutanto? Lingvo ne povas esti laŭmende nur komerca aŭ nur teknika. El sentoj vivas la homoj multe pli ol per ideoj aŭ mendoj. Eĉ Zamenhof mem konfesis, ke li mem kaj la unuaj pioniroj de Esperanto ŝatis ĝin, „ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn[49].“
Jen la tuta sekreto de la unua literaturo en Esperanto. Jam en la komercaj jaroj de la movado formiĝis ĉirkaŭ la Majstro tuta aro da entuziasmaj samesperanoj pri la homaro kaj frateco de popoloj. Liaj fratoj Leono kaj „Fez“, liaj adeptoj Belmont kaj Grabowski, ĉiuj en Varsovio, kantis tiun komunan esperon per nun konataj poemoj. Li mem konstante revenis al sia preferata temo. En la „Liro de la Esperantistoj“, pli malfrue en la „Fundamenta Krestomatio“ troviĝas multaj el tiuj versaĵoj pri la „interna ideo“.
Naciaj literaturoj preskaŭ ĉiam esprimis en komenco la komunajn esperojn aŭ glorajn faraĵojn de sia gento. Nenio estis do pli natura ol tio, ke internacia lingvo kreis al si unue literaturon pri homaraj sentoj kaj aspiroj. En tiuj poemoj, same kiel en la komencaj naciaj, regas fervora kortuŝo. Kelkaj nomos ĝin naiva. Pli prave ili dirus „sincera“. Ankoraŭ tute ne elĉerpiĝis tiu hela fonto por la esperanta literaturo. Post la eŭropa milito, la homaro eĉ pli ol iam antaŭe sopiris je repaciĝo kaj unuiĝo. Oni komencis paroli pri „internacia spirito“. Kiel esprimiĝus tiu naskiĝanta mondanimo, se ne per la lingvo, en kiu multmiloj da homoj jam kantis amase la Zamenhofan himnon?
„En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko.“
En Esperanto kristaliĝis Kaj envortiĝis tiu nova sento homara. Baraktante por ekzisti kaj serĉante lokon ĉe lumo, ĝi trovis survoje lingvon por esprimiĝi:
„Per flugiloj de facila vento
Nun ĝi flugu de loko al loko“.
Tiuj versoj reprezentas efektivan veron socian kaj lingvan, se oni anstataŭas la vorton „vento“ per „lingvo“.
Kiam la lingvo jam plivastiĝis, aperis kompreneble poetoj uzantaj Esperanton por prikanti sian propran animstaton. De rusaj Seleznet kaj Deŝkin, de polaj Elski kaj Elska, de siberia Romano Frenkell, restas legindaj verkaroj. Dudeko da poemvolumoj spegulas la esperantan romantismon. Pli poste venis pli severaj lingvaj artistoj ĉerpintaj el la belsoneco de Esperanto novajn ritmajn efikojn kaj trafajn kolorilojn por pentremaj priskriboj. En 1909 la kronita reĝino de la Floraj Ludoj en Barcelono estis Marie Hankel, germana aŭtorino de „Sableroj“. Esperanto havis siajn skulptemajn naturistojn kaj siajn simbolistojn, lertajn por elvoki profundajn impresojn el kaŝitaj anguloj de l' koro.
Kompreneble nur malgranda parto valoris el miloj kaj miloj da versaĵoj amase ricevitaj de esperantistaj redakcioj kaj plej ofte entombigitaj en paperkorboj. Sed okazas same pri ĉiu lingvo. Aparte svarmis la „okazaj versaĵoj“. En ili tamen brilis kelkaj veraj talentoj kiel Leo Belmont kaj la angla blankbarba poeto Clarence Bicknell, ĉiam esperante parolanta kun siaj italaj samdomanoj en Bordighera.
Post la milito aperis en la Esperanto-literaturo du grandaj talentoj en Hungarujo: Kalocsay kaj Baghy. Sub ilia plumo, la lingvo fariĝis vere potenca esprimilo. Ĝis tiam la Esperanta poezio konis nur la ritmon per silaba akcento, silaba nombro kaj fina ritmo laŭ la malnovaj modeloj Zamenhofaj[50]. Ili provis enkonduki asonancojn kiel en antikvaj norda epopeoj. Kantis Kalocsay en sia „Runo“ en 1922:
Resonadu regionoj
Vekan, varban, vokan voĉon
De la nobla nova sento.
Krom kelkaj originaloj, Kalocsay ĉefe uzis sian potencan plumon por traduki en majstra formo belaĵojn el hungara lingvo, kiel Grabowski kaj Kabe el la pola. Sed Baghy konstante kreis en Esperanto. Filo de aktoro kaj mem samprofesia, lin sendis la milito for en Siberion kiel militkaptiton. Tie en soleco kaj mizero li kantis homajn suferojn kaj sopirojn per akra, forta kaj foje tondre harmonia stilo:
Senzorge luksajn vestojn
Infanoj viaj portas;
Malsato la intestojn
De miaj idoj tordas.
Krom siaj poemlibroj „Preter la Vivo“ kaj „Pilgrimo“ Baghy ankaŭ verkis romanon „Viktimoj“ 1926 en sama tendenco kaj en lingvo mirinde vigla kaj trafa. Unuaj originalaj noveloj en Esperanto estis tiuj de franca d-ro Valienne en 1908 kaj 1909 „La Kastelo de Prelongo“ kaj „Ĉu li?“ Kelkajn jarojn poste venis Anglo Luyken, kiu verkis sinsekve „Paŭlo Debenham“, „Mirinda Amo“, „Stranga Heredaĵo“, „Pro Iŝtar“ kaj Nederlandano Bulthuis, postmilita aŭtoro de „ldoj de Orfeo“ kaj „Jozef kaj la edzino de Potifar“ en lingvo preciza kaj riĉa. Juna pola aŭtoro Jean Forge kreis novelojn en stilo pli flua kaj agrable trafa. Tradukoj de liaj „Abismoj“ (1923) aperis en diversaj lingvoj. „Saltego trans jarmiloj“ estas lerta fantaziaĵo[51].
Tre vivantaj formoj de literaturo naskiĝis en du samtempaj artistaj rondoj ĉirkaŭ 1923 kaj 1924. En Budapest Julio Baghy, Kalocsay, Schwartz kaj fidela kolegaro per siaj verkoj nutris altnivelan revuon beletristikan „Literatura Mondo“. Sed ili ankaŭ fondis kabaredon, kie ili mem prezentis siajn teatraĵojn, fantaziojn, novajn kantojn. En Nirnberga kongreso ilia vesperfesto estis vera regalo en bongusto kaj lingva brilo. En Parizo simile faris la fondintoj de la „Verda Kato“, kie ĉefe triumfis ŝercaj kantaĵoj kun pikanta sprito pri ĉiuj okazaĵoj de la Esperantista vivo, inkluzive la famaj polemikoj pri organizo[52].
Jam de la Unua kongreso kreiĝis la kutimo prezenti teatraĵon en Esperanto. En Boulogne „La Edziĝo kontraŭvola“ de Moliere, en Geneve „La Floro de l' Pasinteco“ de Edmondo de Amiĉis estis ludataj de amatoroj diverslandaj. En Cambridge okazis same pri sceno el Dickens „Bardell kontraŭ Pickwick“. Unuan fojon en Dresden 1908 profesiaj, eĉ famaj aktoroj Emanuel kaj Hedwig Reicher estis lernintaj la lingvon por prezenti klasikaĵon: Ifigenion de Goethe, tradukitan de Zamenhof mem. Tiun ekzemplon imitis katalunaj aktoroj en Barcelona 1909 por dramo de Adria Gual[53] en Krakovo 1912 por „Mazeppa“ de Slovacki kaj en Antverpeno 1911 la trupo de la Reĝa Flandra teatro por „Kaatje“ de Spaak. Unuafoje originala dramo en esperantaj versoj „Ginevra“ estis ludata de tiu sama trupo en Bern 1913 kaj duan fojon de la trupo de Baghy en Geneve 1925 kun la helpo de germanaj aktoroj gesinjoroj Starke, kiujn jam aplaŭdis la kongresanoj en Niirnberg 1923 ĉe „Natan la Saĝulo“ kaj en Wien 1924 ĉe la „Malŝparulo“.
Ne nur per teatro, sed ankaŭ per granda nombro da libraj tradukoj Esperanto servis por diskonigi eksterlanden la ĉefverkojn de naciaj literaturoj. Antaŭ la Eŭropa milito estis ĉefe presitaj tradukoj de grandlingvaj aŭtoroj Moliĉre, Shakespeare, Goethe, Puŝkin. Ĉino aŭ Japano deziranta koni la esencon de okcidenta literaturo povus tion fari per Esperanto. Sed li kredeble ankaŭ povus en sia propra lingvo, ĉar tiaj aŭtoroj estas ĉie tradukitaj. Tute malsamas pri geniaj verkistoj el pli malgrandaj nacioj. Sur tiu kampo ĉefe laboris tradukistoj kaj eldonistoj en la postmilita epoko, Ĉefverkoj el pola, hungara, bulgara, finna, holanda aŭ kataluna lingvo aperis ĉiam pli multnombre kaj kelkfoje en plej perfekta formo. Tradukistoj kiel Polo Kabe (1905—1910) aŭ Hungaro Kalocsay (1921-1927) estis vere majstraj interpretantoj de sia nacia lingvo. Ili sukcesis uzi ĉiujn rimedojn de Esperanto por doni al la leganto ne nur la sencon, sed eĉ iom de la ritma formo kaj kolora potenco de l' originalo. Tion faciligas la plena elasteco de lingvo ankoraŭ juna kaj libera. La versoj en „Sinjor' Tadeo“ de Mickieviĉ estas nekompareble pli proksimaj al la originalo en la Esperanta traduko de Grabowski ol en iu franca aŭ angla provo. Vortordo kaj ritmo estas respektitaj ofte kun impresa efiko.
En tio, same kiel ĉe pluraj aliaj punktoj, Esperanto ludis neatenditan rolon. En okuloj de l' publiko ĝi devus antaŭ ĉio servi al komerco. Fakte ĝi servis multoble pli al lego de fremdaj literaturoj. La granda plimulto de ĝiaj libroj, de 1890 al 1927 konsistis el tiaj tradukoj kaj tie spertiĝis la plej granda librovendado. Eĉ al kelkaj registaroj de malgrandaj nacioj tiu fakto fariĝis bone konata kaj atentata. Kiam estos verkata, ne resumĉapitro mallonga kiel tiu ĉi, sed efektiva, plena historio de la esperanta literaturo, tiu fakto ne devos esti preterlasita.
La evoluo de la lingvo
Kompreneble la lingvo Esperanto ne estas tute sama en 1927 kiel en 1887, kvardek jarojn antaŭe. Tamen prenu ian malnovan tekston, ekzemple la rozkoloran Duan Libron de D-ro Esperanto, presitan en Varsovio en 1888. Iu ajn Esperantisto lerninta en 1927 aŭ poste, povas ĝin legi tute flue, eĉ ne rimarkante ian diferencon, escepte la uzon de la formoj tian
, kian
, nenian
, kiuj fariĝis tiam
, kiam
, neniam
jam en 1889.
En la gramatiko nenio ŝanĝiĝis. Tamen, se esperantisto de la unuaj jaroj legus tekston de 1927, la afero estus ne tute sama kiel ĉe la mala okazo. Estis iam sperto pri tio, kiam maljuna rusa sinjorino, forlasante ĉiun intereson je la lingvo jam en 1893 hazarde retrovis ĝin en 1925 kaj aĉetis novajn gazetojn kaj librojn. Ŝi povis legi, sed miris pri la multaj novaj vortoj kaj esprimoj.
Tiu nova materialo devenis de simpla elpreno el naciaj lingvoj, aŭ de kombino inter internaj elementoj de la lingvo mem. Al la unua klaso apartenas ekzemple enkondukitaj radikoj kiel heziti
aŭ premisi
, al la dua kunmetaĵoj kiel depost
aŭ senpere
. Ankaŭ estis notindaj iaj diferencoj en formaj uzoj, ekzemple ĉe la artikolo. En 1888 oni legis por l' afero, vivu l' homaro
, en 1927 pli ĝenerale por la afero, vivu la homaro
. La apostrofita l' preskaŭ tute limiĝis al uzo post vokalfinantaj prepozicioj tra l'
, de l'
, ĉe l
.
Radikoj „internaciaj“ ankaŭ iafoje modifiĝis iom. En la unuaj jaroj oni legis artikulo
, asoziacio
, kaj ankoraŭ ĝis la milito komisio
, anstataŭ komisiono
, asocio
, artikolo
. Antaŭ la mondmilito estis ia hezito inter riprezenti kaj reprezenti. Fine la dua ĝeneraliĝis.
La litero ĥ
pli kaj pli malaperis: teĥnika
fariĝis teknika
, ĥemio
— kemio
, ĥina
— ĉina
ktp. La kaŭzo de tiuj evoluetoj estis plej ofte la emo al pli facila elparolo. La komenca lingvo estis ĉefe skriba. Poste la parola uzado regis, kiel en vivanta lingvo, kaj ĝi nature influis laŭ konataj leĝoj.
Tamen tiuj aliformiĝoj estis minimumaj rilate al la tuto. Apenaŭ unu rimarkiĝas en du aŭ tri paĝoj da presita teksto.
Notinde estas, ke ili tute ne dependis de iu ekstera dekreto, sed de la vivo mem. Nur iom post iom, post ĝeneraliĝo, la Lingva Komitato konstatis ilin kaj eventuale konfirmis, sed ne ĉiam. Dum Ido, depost 1907, konstante aliformiĝis per decidoj akademiaj, Esperanto kontraŭe sekvis tute la vojon de vivanta lingvo kvazaŭ indiferenta al eksteraj intervenoj.
La plej grava noviĝo en la lingvo estis kompreneble la riĉiĝo de la vortaro. Tie konfirmiĝis plene la regulo formulita de prof. Jespersen pri imitado. Se novaĵo enkondukita de iu ajn ne vekas imitadon, ĝi estas mortnaskita, se kontraŭe ĝi ripetiĝas sur multaj lipoj, ĝi fariĝas iom post iom regula lingvaĵo.
La novaj radikoj en Esperanto ekaperis en gazetaj aŭ libraj tekstoj, ankaŭ iafoje en vortaroj. Tiu lasta fonto ĉiam estis la malplej sukcesa, ĉar akcepto ĝeneraliĝas nur per transiro de l' skribo al parolo kaj la vortaroj ne influas la buŝan uzadon. La gazetoj tion faras pro sia ripetata aperado.
La Universala Vortaro de d-ro Zamenhof, kiu fariĝis parto de la Fundamento en 1905, entenis 2635 radikojn laŭ la kalkulo de sinjoro Petro Stojan. En 1909 la Lingva Komitato oficialigis 812 novajn, ĉefe elĉerpitajn el Zamenhofaj verkoj. En 1914 ĝi publikigis Duan Aldonon al la Universala Vortaro kun 592 novaj radikoj kaj en 1922 trian kun 184. Entute la oficiala akademia vortaro de Esperanto entenis do en 1927 nur 4184 radikojn, sed jam en 1910 rektoro Boirac kolektis 11000 por sia vortaro, kaj la nombro de uzataj novaĵoj ankoraŭ multe kreskis intertempe. La Enciklopedia Vortaro de Eugen Wiister[54] entenas ĉirkaŭe 18000 radikojn kaj 45000 derivaĵojn. Same kiel alilingvaj akademioj, la Esperantista Lingva Komitato tre singardeme kaj malrapide kronis novaĵojn per la oficialiga stampo. Ĝi atendis, ke ilia uzado fariĝu tute ĝenerala kaj, en la komenco, favoris nur tiujn, kiujn Zamenhof mem uzis en siaj skribaĵoj.
Iam lingvistoj kaj universitataj doktorkandidatoj studos detale la historion de Esperanto laŭ pure lingva vidpunkto. Tio ne estis la programo de tiu ĉi verko, rakontanta nur komencan periodon. Tamen estas jam eble eltiri iajn konkludojn el la faktoj. Ni jam diris, ke la lingvo riĉiĝis per du fontoj: radikoj novaj kaj kombinoj de internaj elementoj. La dua maniero certe produktis multe pli ol la unua, kio pruvis la vivecon de la lingvo.
Kiel klariĝis la tendencoj akceptemaj aŭ rezistemaj? Proksimume tiel ĉi: kiel radikoj novaj, sukcesis ĉefe nomoj de objektoj. Ili fakte similas nomojn de personoj. Ni ne povas longe kontentiĝi per priskriboj aŭ difinoj kiel „la najbara ŝuisto“ aŭ „la franca amiko de mia onklo“, ni baldaŭ preferas diri Hans Vetter aŭ sinjoro Dubois. Same vagonhaltigilo
devis cedi la lokon al bremso
. Tial la teknika lingvo estas tute nature la plej gastame malfermita.
Kontraŭe la komuna lingvo de la sentoj kaj kutimaj ideoj estas multe pli rezistema al eksteraĵoj, pro nura singardemo kaj sinŝirmemo. Ĝi tiras siajn esprimilojn prefere el si mem per intensa eluzado de ĉiuj disponeblaj rimedoj. Sur tiu kampo, scienca studado povas trovi jam riĉan rikolton da interesaj faktoj. Tie vibras kaj korbatas la vivo plej varme kaj vigle.
La plej gravan rolon ludis kompreneble sufiksoj kaj prefiksoj. Ilia uzo estis triobla. Unue, ili servis kiel nuraj vortfabrikiloj grandamase laŭ modelo, vend
, vendisto
, vendejo
; bona
, malbona
; patro
, patrino
ktp. ŝparante lernon de apartaj radikoj. Due, ili servis kiel vivaj iloj de sentesprimo rajdantaj sur radiko kaj modifante ĝian sencon laŭvole laŭ ekzemploj bone
, bonege
; kanti
, kantaĉi
; moki
, moketi
, kie ili ludas kvazaŭ rolon de internaj adverboj. Trie, ili disflugis tra la lingvo per propraj flugiloj kaj kreis al si sendependan vivon kvazaŭ radikoj, vidu ege
, eta
, aĵo
, ebla
, eble
, aĉe
, ulo
, ino
, iĝi
, igi
ktp. Ankaŭ ili kombiniĝis inter si: malebliĝi
, etiĝi
, reindigi
ktp.
En multaj lingvoj la sufiksoj iom post iom perdis sian vivoforton. En Esperanto ili tiom ensangiĝis, ke ilia potencvaloro estas kredeble la plej frapanta karakteraĵo de la lingvo kompare al naciaj okcidentaj paroliloj. En slavaj lingvoj ekzistas ankaŭ tre vivaj sufiksoj, ĉefe „karesaj“, kiel Zamenhofaj ĉj
kaj nj
, kiuj cetere preskaŭ tute ne sukcesis en Esperanto.
Lingva historio devos ĝuste studi ankaŭ tiun proporcion de sukceso kaj malsukceso inter la sufiksoj. Kelkaj atingis nekredeblan uzoftecon dum aliaj nur vivetis. -ing-
estas apenaŭ renkontebla, same -er-
, -uj-
pli kaj pli limiĝis al domaj objektoj. Landnomoj en -lando
aŭ -io
[55] plimultiĝis. Ankaŭ formoj en -arbo
.
Novaj sufiksoj ekaperis, unue -aĉ-
jam en 1902. La Akademio ĝin oficialigis en 1910. Same okazis pri -ism-
. Flanke de -inda
envenis iom post iom -enda
kun senco deva. En la sciencaj verkoj troviĝas -oza
kaj -izi
.
Tiu proporcio inter sukceso kaj malsukceso meritas pristudon en ĉiuj kampoj. Prepozicioj kiel je
aŭ po
certe utiliĝis malpli ol Zamenhof kredeble antaŭvidis. La akuzativa formo direkta iom post iom venkis la uzon de al: Kien vi veturas? Parizon. Venu Skotlandon!
. Tion klarigi povas du konataj leĝoj: unue, la emo al rapido kaj mallongigo, due, la emo uzi kaj eluzi ĝis ekstremo ekzistantan gramatikan sistemon.
Okcidenta lingvisto estus kredeble antaŭdirinta la venkon de tiaj formoj kiel: Venu al hejmo por paroli pri ĝi
. Fakte Esperanto evoluis prefere al: Venu hejmen por ĝin priparoli!
. La fakto, ke Francoj longe gvidis la tutan Esperanto-movadon kaj gazetaron, ne sukcesis meti la lingvon sur relojn analitikajn. Havante en si la rimedojn aglutinajn, ĝi pli kaj pli sekvis tiun lastan vojon.
Tio estas kredeble la ĉefa elemento de tio, kion lingvistoj, kiel Baudoin de Courtenay kaj literaturistoj kiel Romain Rolland, nomis la „karakteran originalecon“ de Esperanto, certe la plej aglutinema el ĉiuj latinidaj lingvoj.
La vortordo en la Esperantaj frazoj ankaŭ ne sekvis la francan modelon, sed pli similis la slavan, restante elasta, fluema, fleksebla kaj pli libere uzebla kiel senta esprimilo aŭ akcentilo. Estas tre malfacile traduki francen sampotence kaj sen ĉirkaŭfrazoj la jenan alkrion de patro al filo: Tian virinon vi admiru saĝoplenan kaj bonhumoran kaj ne ian malspritan ruĝlipan belĉapulinon!
.
Dum la sentoforto esprimiĝas ofte en malnovaj, riĉaj lingvoj per elekto inter disponeblaj vortoj aŭ vortgrupaĵoj, ĝi elŝprucas en Esperanto per trafa vortordo kaj abunda kreo de novaj kunmetaĵoj. La sufiksoj, tiel glacie mortintaj en multaj naciaj lingvoj, vivegas en Esperanto kaj ebligas tujan esprimfrapon. Spritaj oratoroj eltiras multan efikon el tiu konstanta kreebleco. En ĝi kaj en la stila libereco kuŝas, tio, kion oni povas nomi la vivan ĉarmon de Esperanto.
Unueco kaj potenco de la lingvo
Ni povis konstati, ke la lingva unueco bone konserviĝis en la tempo. La vortaro kaj esprimaro abunde kreskis, sed la baza sistemo ne perdiĝis. Ankaŭ en la spaco la unueco daŭris kaj eĉ plifortiĝis. La plej konata dubo de eksteruloj pri Esperanto estas la jena: „Ĉu Hispanoj, Svedoj kaj Japanoj ne parolos Esperanton diversmaniere? Tiam okazos, ne nur malkompreno, sed eĉ iom post iom plena disfalo en malsamajn dialektojn, kiel okazis por ĉiuj aliaj lingvoj.“
Tia diro montras iom da scienco, sed ne sufiĉe. Filozofo jam rimarkis, ke foje iom da scienco pli malvaloras ol neniom. Kiam lingvoj „disfalis en dialektojn“, kiel ekzemple tiu de la romanaj soldatoj aŭ la malnova germana en la komenco de la mezaĝo, tio ja okazis en epoko sen fervojo, sen telegrafo, sen gazetaro, sen publika lernejo ktp. Krom interbuĉado en militoj, la diversaj gentoj ne multe interrilatis. Ĉiu provinco, ĉiu vilaĝo vivadis sian apartan vivon simile al la nunaj malproksimaj komunumoj en fundo de kamparo aŭ en altaj montarvaloj. Preskaŭ neniu skribis.
Diferencoj en elparolo povis libere kaj rapide kreski. Post unu aŭ ducent jaroj ili disiĝis tiom, ke diversaj dialektoj jam ekzistis. Sed ne haltu tie via scienco. Rigardu poste. Kio okazis? Venis centrigaj influoj. Iu fama reĝo starigis fortan regadon. Lia filo persekutis la provincajn dukojn, grafojn, princojn. Lia nepo venkis ilin unu post alia, fondis riĉan kortegon, alvokis tien artistojn kaj poetojn, starigis teatron kaj universitaton en la ĉefurbo. Kreiĝis centra literaturo kaj gazetaro. Poste venis ia revolucio. Malfermiĝis centra parlamento. Stariĝis nacia leĝaro, nacia sento, nacia instruado, nacia kulturo.
La lingvo de la ĉefurbo fariĝis oficiala. Ĝin parolis korteganoj, oficistoj, instruistoj, politikistoj. Miloj da libroj en ĝi presiĝis kaj vendiĝis ĉie en la lando. Dum la centra parlamento sidas, cent gazetoj nun kompostiĝas kaj dum la nokto vojaĝas en rapidaj vagonaroj. Matene la kamparano aĉetas en Sudo Pirenea la saman ĵurnalon kiel la vilaĝano en Nordo Flandra. Tute same la bavara laboristo kaj la Hamburga komizo, la skota fervojisto kaj la Londona poŝtisto. Iliaj praavoj parolis la lokan dialekton. Ili mem ĝin ankoraŭ komprenas, sed iliaj gefiloj scias ofte nur la komunan nacilingvon.
Post la disfalo en dialektojn, okazis en la historio la mala movado, la nacia unuiĝo al lingva unueco. Do, unue disen kaj poste ree kunen. Sed ne haltu eĉ tie. Vidu la anglan lingvon en XX-a jarcento. Ĝin parolas hejme kaj publike Usonanoj, Skotoj, urbaj Irlandanoj, Angloj, Sudafrikanoj, Kanadanoj, Aŭstralianoj. Kompreneble ekzistas iaj preferoj en elekto de vortoj, ankaŭ laj diferencoj en parolakcento: Amerikanoj iom nazumas, Skotoj gorĝumas, Aŭstralianoj molsilabas. Nu, ĉu en Reichstag la Bavara deputito ne ridetigas la Berlinan kolegon aŭ la Franca sudano la Parizanon? Tamen ĝi estas nepre la sama lingvo. Se ĉiuj aliaj popoloj interkomprenus sin tiel bone kiel Angloj kaj Aŭstralianoj en kongresoj aŭ konferencoj, la mondo pli sanus.
Kial la disfalo en dialektojn ne reokazis, kiam temas nun pri vastaj transoceanaj distancoj? Ĉar la unuecon firme tenas la samaj elementoj, kiuj ĝin kreis: la komuna gazetaro, literaturo, konstanta rilatado kaj super ĉio, la je interkompreno.
Tial, se la angla lingvo saviĝis el tiu danĝero, kial Esperanto devus el ĝi perei? Male. Eĉ en multe pli favora situacio ĝi troviĝas ol la angla je tiu rilato, ĉar neniu ĝin parolas hejme, en familio, en stratoj, en ordinara loka vivo, kie plej agas la dialekta tendenco. Internacia helplingvo estas neniam uzata inter samnacianoj, escepte en lernokluboj por ekzerco. Do, ne povas esti franca aŭ germana Esperanto. Ĝi servas nur en eksteraj okazoj, vojaĝo, kongresoj, ricevo de fremdaj vizitantoj, internacia rilatado.
En ĉiuj tiaj okazoj agas antaŭ ĉio la bezono je kompreno kaj komprenigo, ankaŭ la natura emo je imitado. Ambaŭ tiuj fortoj laboradas kontraŭ diferencoj kaj per frotado efikas por ilin malaperigi. Tial la unueco de la parolata Esperanto kreskis de kongreso al kongreso. Oni ekzamenu en 40 jaroj tion, kio jam okazis antaŭ ol juĝi pri tio, kio „devos okazi“.
Dum la Bulonja kongreso, estis ankoraŭ tre rimarkeblaj kelkaj naciaj „manieroj“ en la elparolo. Multaj Francoj volonte akcentis la lastajn silabojn, Germanoj diris b por p aŭ zet por sed, Slavoj moligis ĉiujn n el nj, Angloj longigis vokalojn ĝis duobligo oŭ por o, ej por e. Tamen la kompreno estis perfekta. Post dudek jaroj, tiuj diferencoj multe malkreskis. Kurslernantoj aŭ maljunaj personoj elparolas ankoraŭ neperfekte, sed en kongresoj la granda plimulto de l' oratoroj uzas la lingvon pli unuece kaj eĉ ofte ĝis malfacila rekonebleco de ilia nacico.
Meza, ĝenerala elparolo disvastiĝas pli kaj pli sur bazo de italo-pola modelo. Tion kompreneble helpas la tre simpla kaj neta fonetiko de la lingvo. En la skribita kaj presita Esperanto la unueco jam ekzistis en la komenco. En la daŭro de 40-jara disvolviĝado, la apartaĵoj montriĝis malpli naciaj ol individuaj aŭ klasaj laŭ vortaj aŭ esprimaj preferoj. En la vortordo, la bezono je internacia kompreno ankaŭ tuj efikis kaj ne allasis la longajn frazojn laŭgermane.
Iom daŭris anglo-franca tendenco je konstanta komenco de l' frazo per subjekto antaŭ la verbo, sed ĝi pli kaj pli malaperis sub reganta influo de slavaj aŭtoroj kaj de la Zamenhofa stilo, pli elasta kaj libera. Tion kompreneble pli helpis la komuna gazetaro kaj originala literaturo ol la tradukaj verkoj. Ankaŭ en la skriba lingvo la leĝo de imitado tre forte agas ĉiam.
Laŭ internacia vidpunkto Esperanto videble marŝis al ĉiam pli granda unueco. Se iam kreiĝus en ĝi dialektoj per uzado, tio povus okazi ne laŭnacie, sed eble laŭklase sur tutmonda kampo.
Se iu sekto aŭ partio utiligus Esperanton por sia propra internacia komunikaro evitante ĉiun ajn rilaton kun aliaj uzantoj de la lingvo, eble tiam formiĝus iom post iom speco de sekta dialekto, ne loka, sed tutmonda. Sed tio estas malfacile supozebla, ĉar oni ne povas sukcese malpermesi al homoj legi aliajn gazetojn kaj librojn aŭ interparoli kun ceteraj homoj.
Tia iom aparta lingva tendenco montriĝis ekzemple ĉe la klasbatala organizaĵo SAT, sed ĝi baldaŭ malaperis samtempe kun tro severaj statutoj per tute natura interna reago kontraŭ embarasa lingva kaj instrua barilo.
La faktoj en la duoncentjara ĥistorio de Esperanto montras do konstantan premon de la vivbezonoj al unueco en ambaŭ skriba kaj parola lingvo. Ĉio supozigas, ke tiu premo ankoraŭ kreskos en pli intensaj uzperiodoj.
En 1927 dum la Deknaŭa Universala Kongreso en Danzig, Esperanto festis sian kvardekjaran jubileon. Jam du generacioj de homoj ĝin lernis, uzis aŭ propagandis. La granda plimulto de la Esperantista publiko en 1927 apartenis al la dua generacio, ĝeneralenomita „postmilita“. Ĝi ne konis d-ron Zamenhof kaj lernis la lingvon el la buŝo de instruantoj, kiuj ankaŭ mem ĝin akiris de kursoj pli ol de libroj. Preskaŭ ĉie regis la parolo multe pli ol la skribo.
La tradicio jam estis tiel forta, ke ĉiuj lernolibroj povus esti detruitaj sen ia domaĝo al la lingvo mem. Ĝian fundamentan sistemon oni plene retrovus aŭskultante la homojn paroli kaj notante la uzatajn formojn, kiel oni faras por iu ajn lingvo de neesplorita regiono. La vivo jam tute liberigis Esperanton de la surpapera teorio.
Pro tio ĝi jam tute apartiĝis de la idea „mondlingva movado“ kaj ĝia historio fariĝis tute sendependa de tiu studado aŭ komparo de artefaritaj lingvaj sistemoj. Estas rimarkinde, kiel eksteraj lingvistoj konstante malfruis je la faktoj. Kiam Esperanto ĝis 1907 apartenis al tiu mondlingva diskutado, ili ankoraŭ ĝenerale neis la eblecon de tia lingvo. Dudek jarojn poste, kiam ĝi vivis jam delonge sian tute apartan kaj propran ekziston, ili komencis interesiĝi pri la mondlingva teorio.
Kion faros ĉiuj lingvistoj post novaj dudek jaroj, nome ekzameni tute science ankaŭ sur tiu kampo la faktojn de la vivo, tion entreprenis nur kelkaj malmultaj. Tiuj funde lernis Esperanton kaj publikigis valorajn studojn pri la evoluo de ĝia fraza vortordo (prof. Collinson, Liverpola universitato) aŭ la uzo de ĝiaj sufiksoj (prof. Aymonnier, Parizo) Psikologia scienculo (prof. Fliigel, Londona universitato) komprenis ankaŭ post funda lerno de Esperanto tiun esencan fakton, ke ĝi reprezentas ne nur lingvon, sed antaŭ ĉio gravan homan kaj socian fakton[56].
La nuna libro, tiom resuma kaj nekompleta, almenaŭ ilustras tion per si mem estante foje pli movada ol lingva. Efektive la historio de Esperanto nepre ligiĝas al tiu de sia popolo, kies unueco kaj vigla interna baraktado estis necesaj por „doni animon al la lingvo“ kaj krei al ĝi vivan centron, el kiu ĝi disflugu al eksteraj uzoj kaj fakoj.
Dum la antaŭmilita epoko, la Esperantistaro estis kvazaŭ komunumo stariganta grandan eksperimenton. La eksperimento sukcesis. Postmilite la Esperantistaro fariĝis kvazaŭ modelo de homaro pli bone organizita ol la cetero laŭ lingva vidpunkto. Ĝi tenis en siaj manoj potencan ilon de internacia interkompreno. La mondo neniam scios, kiom labori kaj pacienci devis miloj kaj miloj da modestaj homoj sur la tuta terglobo por sukcesigi tiun grandiozan verkon, la tutmondan funkciadon de komuna facila helplingvo.
Ĝi reprezentas nekalkuleblan sumon da homaj ofero, amo, sindono, klopodado kaj talento, komencante per la genia prilaboro de Zamenhof. Estas dubinde ĉu tiu nemezurebla spirita kapitalo povus amasiĝi, se la fondinto estus nura lingva majstro. Kio kaŭzis kaj subtenis tiun unikan movadon, tio estas antaŭ ĉio la potenca morala motivo, kiu inspiris unue la iniciatinton kaj poste la adeptaron. Forta senta blovo donis vivon kaj flugilojn al la tuta afero. Kiu provus ĝin klarigi nur per konsideroj gramatikaj, tiu rakontus fundamente malveran kaj erarigan historion.
Esperanto estas natura reago ne nur kontraŭ la materiaj, sed pli vere kontraŭ la spiritaj baroj lingvaj inter la popoloj. En esprima formo, ĝi reprezentas ilian sopiron al homara unueco kaj egaleco intergenta. En Azio idealistaj elitoj vidas en ĝi la lingvon neŭtralan, puran je ĉiu diplomata aŭ politika influpotenco. Turismo kaj trafiko fine ĝin ekuzis, sed homarsento ĝin vivigis longe antaŭe.
El inaŭgura parolado de d-ro Zamenhof. ↩︎
La uzo de verda koloro por libroj kaj de la stelo, kiel insigno, okazis jam depost 1893, kiel simboloj de espero. ↩︎
Jean Borel, franclingva Sviso en Berlin, fondinto de la Esperanto-movado tie. ↩︎
Anglo, Esperanto-poeto en Bordighera, fondinto de la movado tie. ↩︎
Litova prelato, Esperanto-poeto. ↩︎
El la evoluo de la lingvo el tiu epoko, ni notu ekzemple forlason de „presaro“ por „gazetaro“ kaj la revenon de „riprezentanto“ al „reprezentanto“. ↩︎
Vidu detalan studon pri tiu ĉi afero en „Vivo de Zamenhof“, ĉapitro VIII. ↩︎
Tion faris jam unufoje „L' Esperantiste“ en 1903 pli malgrande. ↩︎
La Brita kaj Eksterlanda Biblia Societo eldonis la plenan Biblion laŭ tiul du tradukoj en 1926. ↩︎
Pri Esperanto ili konkludis tre favore la ĉapitron. ↩︎
Aŭtoro, seb pseŭdonimo „Unuel“, estis d-ro Zamenhof. ↩︎
D-ro Zamenhof plurfoje deklaris, ke la definitiva formo de la helpa mondlingvo — ĉu Esperanto, ĉu io alia — estas al li persone tute indiferenta, se nur ĝi estos aŭtoritate kaj universale alprenota. ↩︎
Insiste roformema estis d-ro Javal, kiu ĵus mortis antaŭ la kongreso en Cambridge. Li proponis en 1906 al d-ro Zamenhof grandan kapitalon por veni Parizon kaj gvidi lingvajn diskutojn tie. D-ro Zamanhof rifuzis por si mem sed konsentis proponi tian diskuton al la Lingva Komitato. Rektoro Boirac tion malkonsilis. ↩︎
Historio di nia Linguo. ↩︎
La „Internacian Instituton de Esperanto por internacia servado de instruado kaj organizo de normalaj lernejoj kaj diplomoj“ mi fondis en Decembro 1907 en New York dum propaganda vojaĝo en usonaj lernejoj kaj universitatoj. En “1908 ĝi instalis propran sidejon en Geneve dank' al malavara subteno de sinjorino Milsom. ↩︎
En la broŝuro „Deklaracio pri Homaranismo“ d-ro Zamenhof klarigis kiel privata persono siajn ideojn pri intergenta kaj interreligia alproksimiĝo de bonvolaj homoj. Vidu „Vivo de Zamenho“. La esperantista gazetaro ne multe priparolis ĝin. Dume lia letero pri organizaj problemoj faris dekoble pli da bruo. En ĝi li petis, ke la regulo ne fariĝu en Esperantujo: „Kiu plej laŭte krias, tiu estas prava“ kaj li konsilis aranĝon de voĉdona ebleco por decidi pri komunaj aferoj. (Pola Esperantisto, Junio 1912). ↩︎
El lingvoj franca 75, angla 37, rusa 35, germana 34, pola 33, hispana 13, armena 10 ktp. ↩︎
YMCA = Young Men's Christian Association (Junula Kristana Asocio). ↩︎
UEA-oficejo tiam sidis en Bern sub gvidado de sinjoro Stettler. ↩︎
Testamente Hodler lasis al UEA sumon sufiĉan por pagi salajron de unu oficisto per la interezoj aŭ kovri deficitojn ĝis 4000 svisaj frankoj, kiujn li antaŭe pagis el propra poŝo post la morto de sia patro. ↩︎
Kavalirsalono. ↩︎
Nederlanda, Hispana, Itala, Bulgara, Ĉeĥoslovaka, Pola. ↩︎
Sinjoroj Page, Arnhold, Poncet, du reprezentantoj de Centra Oficejo kaj, du de UEA. ↩︎
Belga, Finna, Hispana, Itala, Nederlanda, Litova, Saksa, Ukrajna, Jugoslava, Ĉeĥoslovaka. ↩︎
Patro de Vilho Setilŝ, la ĉeforganizanto de la kongreso. Privatll. ↩︎
Teksto de la kontrakto de Helsinki: Prezentita de la Organiza Komisiono, akceptita de la XIII-a Kongreso 1921 en Helsinki kaj revizita (art. IV) de K.R. kaj UEA en 1924. En la originala teksto 1921 staris K. K. K. anstataŭ L. K. K. ↩︎
Por juro kaj financoj: Sinjoro Page (Skoto), por instruado kaj statistiko: D-ro Dietterle (Germano), por gazetaro: Sinjoro Hromada (Ĉeĥo), por internaj aferoj: Sinjoro Chavet (Franco), por transoceanaj rilatoj: Sinjoro Won Kenn (Ĉino), por ĝenetala propagando kaj prezido; D-ro Privat (Sviso). ↩︎ ↩︎
Helsinki, Wien. ↩︎
En 1924 sinjoroj Robert Kreuz el Frankfurt kaj Andreo Ĉe el Transilvanio estis vokitaj al Geneve kiel sekretarioj de la Centra Komitato, kiu starigis sian sidejon tie apud UEA. En 1925 sinjoro Kreuz estis elektita ĝenerala sekretario kaj sinjoro Ĉe vojaĝis tra Eŭropo kiel apostola sekretario. En 1926 novelektita C. K. enhavis tri novajn anojn anstataŭ sinjoroj Page, Kenn, Chavet, cedintaj sian lokon. Estis elektitaj sinjoro Rollet de l' Isle (Franco), sinjorino Isbriicker (Nederlandanino) kaj d-ro Stromboli (Italo). ↩︎
Solidan internacian organizon formis siaflanke la esperantistaj poŝtistoj kaj telegrafistoj sub nomo ILEPTO sub gvidado de d-ro Spielmann post sinjoroj Behrendt kaj Reber kaj la fervojistoj en Internacia Federacio fondita de sinjoroj Stojniĉ kaj Puhalo en Sudslavio. ↩︎
Nur la tria parto de tiu raporto aperis presite (N-ro A. 72, 1921. XII). ↩︎
Lingvo „klara“ estas rekonita kutima lingvo, ne ia kodo cifera aŭ litera. ↩︎
Vidu la ĉapitron pri „Universala Telegrafa Unio“. ↩︎
Tiun deziresprimon plenumis ambaŭ organizaĵoj en postaj jaroj. La konferenco starigis principon, ke oni devus rezervi tri kampojn de ondlongoj unu por radiofonio, dua por radiotelegrafio, kaj tria por amatoraj eksperimentoj. ↩︎
Post negocado kun la potenca Brita Brodkasta Kompanio, „tiu centro estis fondita unu jaron poste sub nomo „Internacia Radiofona Unuiĝo“ ↩︎
Tamen la bezono je internacia daŭre sentiĝis. En Majo 1927 la Internacia Unio de Radiofonio, kunveninta en Lausane, decidis, rekomendi al ĉiuj radiostacioj provi regule ĉiusemajnan paroladon en esperanto, laŭ la propono de Radio-Ĝeneve. ↩︎
Ankaŭ la ĝenerala Franca Asocio de Ŝtataj Inĝenieroj kaj la Societo por Plivigligo de la Franca Industrio. ↩︎
Ĉe la fino okazis kortuŝa dankesprimo al la malnova pioniro de Esperanto kaj fondinto de Scienca Asocio generalo Sebert, al kiu la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-movado donacis memoraĵon en nomo de UEA kaj de la naciaj societoj meze de granda ovacio. ↩︎
En 1927 estis aperontaj ŝlosiloj en judgermana, persa, malaja kaj turka lingvoj. ↩︎
ILO = Internacia Labora Oficejo. ↩︎
Same kiel por slavaj lingvoj la supersignoj ne estas telegrafataj. Laŭ Zamenhofa regulo oni rajtas ilin, se bezone, anstataŭi per litero h. ↩︎
Sinjorino Cense, sinjoro Delvaux. ↩︎
D-ro Wanverts el Lille. ↩︎
D-ro Corret el Parizo. ↩︎
Prelegis sinjoroj Tarelli, d-ro Spielmann, Horner. ↩︎
Sinjoroj d-ro Dietterle, Stojan, Ĉe. ↩︎
Prof, d-ro Schmidt, prof. d-ro Bujwid, sinjoro Behrendt, d-ro Vogt ktp. ↩︎
Kongresa parolado Geneve 1906. ↩︎
Pri Esperanta versfarado aperis verketoj de Rhodes 1905, Parisot & Cart 1909, Avoto 1918 kaj Stojan (UEA-jarlibro 1927). ↩︎
La romanoj Luyken, Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar kaj Forge, Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj aperis ĉe Ferdinand Ferdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako, Leipzig. ↩︎
Ĉefa kantverkisto de la „Verda kato“ estis Alsacano Raymond Schwartz. ↩︎
Mistero de Doloro. ↩︎
Aperis ĉe Ferdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako, Leipzig. ↩︎
La Akademio malrekomendis en 1921 la uzon de
-io
kiel sufikso. Ĝi opiniis ĝin nekonsilinda kaj tolerebla nur kiel radika finaĵo en internaciaj formoj laŭ artikolo § 15 de l' Fundamento (Germanio
apudGermanujo
, same kielevolucio
apudevoluo
). Longaj polemikoj okazis pri la afero, sed tiuj formoj daŭre disvastiĝis en praktiko poŝta. Anstataŭ nepravigeblaj formoj kiel Polio aŭ Svisio, di tiĝis Pollando, Svislando ktp. ↩︎Psikanalizo de la Esperanto-movado. ↩︎